Vikivortaro:Diskutejo/Arkivo/2019

El Vikivortaro


Arkivo de la diskutejo
Jen arkivo de antaŭaj diskutoj el 2019.
Bonvolu ne redakti la enhavon de ĉi tiu paĝo. Se vi volas kontribui al diskuto, bonvolu skribi en la aktuala diskuta paĝo.


Laborplano por progresi[redakti]

Saluton !

Tiu projekto ne estas tre aktiva. Kelkaj uzantoj faras kelkajn ŝanĝojn. Mi pensas ni havas multajn problemojn:

  • ni kopias laboron el alilingvajn vikivortarojn, sen traduki. Ekzemple tietie.
  • ni ne havas nian paĝan strukturon. Ni uzas iam germanan strukturon, iam francan strukturon.

Mi proponas tiun laborplano:

  1. halti kopii aliajn projektojn kaj krei niajn ŝablonojn (ni povas rigardi kiel ili faris, sed ni ne devas kopii)
  2. defini strukturon kaj uzi nur tiun definotan strukturon
  3. precipe labori pri esperantajn kapvortojn. Kial fari angla-esperanta vortaro kaj nur defini anglajn vortojn. La angla vikivortaro ekzistas tial.

Se ni volas vidi la vikivortaro pliboniĝi, ni devas strukturi nian laboron.

Kion pensas vi ?

Lepticed7 (diskuto) 23:50, 21 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj bonvenon kaj dankon por viaj opinioj! Iam mi klopodis plibonigi kaj unuformigi la strukturon de la esperanta vikivortaro, bedaŭrinde mi estis forbarita por 3 monatoj kiel danko por mia laboro. Mi eĉ plendis pri la sencerba kopiegado el la germana vikidialektejo sen komunuma konsento. Taylor 49 (diskuto) 13:45, 22 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
@Pablo_Escobar, @Robin_van_der_Vliet : Saluton, ĉu vi povas doni viajn opiniojn. bonvolu? Lepticed7 (diskuto) 20:55, 22 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne vere vidas bonan estontecon por la esperanta Vikivortaro, kaj tial mi decidis forlasi ĝin, precipe pro la aĉa totalisma regado de Pablo Escobar. Tiun decidon mi jam plurfoje anoncis ĉi tie. Mi preferas nun prilabori la anglan Vikivortaron, kaj tion mi ankaŭ rekomendas al tiuj, kiuj scipovas la anglan. Se eble iam la situacio ĉi tie pliboniĝos, mi eble revenos. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:18, 24 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi havas teknikan solvon por la problemo pri strukturo de paĝoj. Mi konigas detalojn baldaŭ. Taylor 49 (diskuto) 12:37, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas, ke multaj paĝoj estas fuŝaj ĉar redaktitaj en ekzota lingvo. Mi opinias, ke la maniero redakti devas esti ĉiam konforma al iu ununura modelo. La stato de ĉi tiu Vikivortaro bedaŭrinde ne estas tia. Mi oftege ankaŭ vidis, ke la tradukoj bedaŭrinde ne estas en alfabeta ordo. Mi opinias ankaŭ, ke la tradukoj al aliaj lingvoj devas aperi nur tradukante Esperantan kapvorton. Kotavusik (diskuto) 10:39, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:Kotavusik: Dankon pro viaj opinioj. Mi jam plurfoje kondamnis la amasan kopiadon el aliaj vikivortaroj kaj ceteraj vortaroj. Ni nepre interkonsentu pri strukturo de paĝo. Ni jam havas regulon kaj interkonsenton ke nur esperantaj kapvortoj havu traduksekcion. La roboto eklaboros kaj amasforigos la fuŝajn tradukblokojn. Mi plurfoje plendis pri la nekoheraj signifonombroj (fonto de fuŝo: de.wiktionary.hell), sed neniu kuraĝis respondi. Mi intencas iam krei entute novan tradukŝablonon. Do mi rekomendas: NE investu tempon en la ordo de tradukoj, NE investu tempon en la nunaj fuŝaj ŝablonoj, sed riparu gravajn strukturajn fuŝojn (ekzemple mankanta {{trad-fino}}, fiuzo de {{t}} en la sekcio "Etimologio"), kaj investu en difinoj de esperantaj kapvortoj. Dum mia 2+1/2-jara ĉeesto (kun nur 4 forbaroj) mi jam solvis diversajn problemojn. Mi ne povas fari ĉion samtempe.  Atendu. Kaj legu la Diskutejon ofte, diskutu, voĉdonu, klopodu trovi interkonsenton kaj starigi regularon. Taylor 49 (diskuto) 03:04, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Propono depreni administrantajn rajtojn de Pablo pro ties fiuzo, kaj ĝenerala nekapableco kiel administranto[redakti]

Pro fiuzo de administrantaj rajtoj mi proponas depreni tiujn administrantajn rajtojn de Pablo. Bonvole voĉdonu. Taylor 49 (diskuto) 13:48, 22 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

 Por: Jes. Mi konsentas, ke oni deprenu la administrantajn rajtojn de ĉi tiun Pablon. Kotavusik (diskuto) 10:42, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

PROPONO: kreu nomspacon "Aldono"[redakti]

Nomspacon eblas krei per peto ĉe la "phabricator" bugzilo post diskutado ĉi tie se prezentiĝas interkonsento. Tiaspecaj nomspacoj jam disponeblas ĉe aliaj vikivortaroj. Oni povas uzi tian nomspacon por ĉiuj paĝoj kiuj ne estas kapvortaj sed temas pri lingvo aŭ gramatiko, ekzemple Aldono:Vortaro pri meteologio plurlingva. Ĝisnune ne disponeblas taŭga nomspaco por ili. Bonvole voĉdonu, skribu "{{voĉo|por}} KONSENTAS / AGREE" por konsenti. Atentu: nun oni ne kreu paĝojn kies nomo komencas per "Aldono:", ĉar tiaspecaj paĝoj malaperas se nomspaco estos kreita. Taylor 49 (diskuto) 13:06, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

 Por: Eble ni povas krei paĝon pri propono kaj decido. Lepticed7 (diskuto) 14:11, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
 Por: La ĉefa nomspaco havu nur kapvortojn, prefere. ARR8 (diskuto) 02:33, 2 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
 Por: JabieroKubo (diskuto) 04:10, 21 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Voĉdonado fermita, tasko progresanta ĉe "phabricator", dankon al ĉiuj kiuj voĉdonis. restu malplena Taylor 49 (diskuto) 15:21, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Nomspaco Aldono estas kreita !!! Aldono:Superrigardo Aldono:Listo kun lingvoj  Farita Taylor 49 (diskuto) 08:20, 1 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

PROPONO: haltu amasan kopiadon[redakti]

Oni entute haltu la amasan kaj preskaŭ senŝanĝan kopiadon de kapvortaj paĝoj kaj ŝablonoj el la germana vikivortaro (kaj aliaj vikivortaroj). Bonvole voĉdonu, skribu "{{voĉo|por}} KONSENTAS kun propono" por konsenti (parenteze: "{{voĉo|kontraŭ}}" kaj "{{voĉo|neŭtrala}}" ankaŭ funkcias se vi volas). Taylor 49 (diskuto) 13:09, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

 Por: Ni ne bezonas forigi la ekzistantajn paĝojn en aliaj lingvoj. Ni devas traduki, kaj kontroli la kopirajtoj. Lepticed7 (diskuto) 14:11, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
 Por: KONSENTAS kun propono Kotavusik (diskuto) 13:49, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontrolendaj vortoj EN[redakti]

acknowledgement, dustman, Dutchman, dutchman, foreman, furrow, gentleman, journeyman, machismo, motherhood, patriarch, policeman, polish, public, twenty, watchman, woman  Farita Taylor 49 (diskuto) 01:34, 2 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Forigoj / Deletions[redakti]

Ĉar ni bedaŭrinde ne havas administranton, sed havas grandegan kvanton da forigendaĵo, mi intencas peti forigon de kelkaj paĝoj de stevardoj.

Necesas komunuma interkonsento. Bonvole donu voĉon: "{{voĉo|por}} KONSENTAS / AGREE". Taylor 49 (diskuto) 01:54, 2 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

 Farita Taylor 49 (diskuto) 04:00, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Perrobote farendaj ŝanĝoj 2018-Oct...2018-Nov...2019-Apr[redakti]

(kopiite el la arkivo)

Anstataŭigo de ŝablonoj pri vortospeco "Ŝablono:Substantivo" etc[redakti]

  • "Ŝablono:Substantivo" kaj "Ŝablono:substantivo" per "Ŝablono:Vortospeco|substantivo"...
  • "Ŝablono:Verbo" per "Ŝablono:Vortospeco|verbo"...
  • "Ŝablono:Adjektivo" per "Ŝablono:Vortospeco|adjektivo"...
title=acorn&type=revision&diff=684340&oldid=528846 kaj title=diri&type=revision&diff=684731&oldid=632717 Taylor 49 (diskuto) 12:28, 25 okt. 2018 (UTC) Taylor 49 (diskuto) 03:37, 12 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
"Ŝablono:Substantivo" (post dujara laboro nur 8'274 paĝoj uzas ĝin) kaj "Ŝablono:substantivo" (post dujara laboro nur 64 paĝoj uzas ĝin). Taylor 49 (diskuto) 14:33, 4 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Post pliaj 18 horoj da foriga laboro: 666 paĝoj uzas na "Ŝablono:Substantivo"  Parte farita kaj NUL paĝoj uzas na "Ŝablono:substantivo"  Farita. Taylor 49 (diskuto) 06:41, 5 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 651. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:18, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 648. Taylor 49 17:52, 24 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Ŝablono:Substantivo Ŝablono:substantivo Ŝablono:Verbo Ŝablono:Adjektivo estas forigitaj.  Farita Vidu sube por ceteraj tiaspecaj ŝablonoj. Taylor 49 (diskuto) 07:57, 16 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "Ŝablono:Senco" kaj "Ŝablono:Signifo" per "Ŝablono:Signifoj" koherigante egalsignojn[redakti]

 Parte farita "Ŝablono:Senco" kaj "Ŝablono:Signifo" ne plu estas uzataj. Problemo pri egalsignoj restas. Taylor 49 (diskuto) 16:00, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
 Parte farita Problemo pri egalsignoj solvita je ca 90 %. Vidu sube: Vikivortaro:Diskutejo#Koherigo_de_egalsignoj_(denove) Taylor 49 (diskuto) 09:28, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "Ŝablono:Deveno" per "Ŝablono:Etimologio" aŭ male[redakti]

mojosa&type=revision&diff=693946&oldid=684550 Taylor 49 (diskuto) 05:55, 11 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "Ŝablono:intrans." per "Ŝablono:netrans."[redakti]

whimper&type=revision&diff=684887&oldid=677496 Taylor 49 (diskuto) 05:55, 11 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

 Farita Taylor 49 (diskuto) 03:37, 2 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Koherigo de egalsignoj[redakti]

Vidu sube: Vikivortaro:Diskutejo#Koherigo_de_egalsignoj_(denove) Taylor 49 (diskuto) 09:28, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "Ŝablono:Esperanto-adjektivo" kaj "Ŝablono:Esperanto-substantivo" per "Ŝablono:Deklinacio-eo" forigante eblajn parametrojn[redakti]

title=mojosa&type=revision&diff=693956&oldid=693946 kaj felo&type=revision&diff=693957&oldid=637543 Taylor 49 (diskuto) 06:12, 11 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
 Parte farita Vidu sube. #Esperanta_deklinacio Taylor 49 (diskuto) 09:32, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "{ { {Vortospeco|substantivo|angla} } }" per "{ {Vortospeco|substantivo|en} }" kaj eble similaj[redakti]

Nekonata kvanto da paĝoj, rimarku la fuŝon kun 3 krampoj "{{{". Eĉ italaj enkopiitaj paĝoj: eo.wiktionary.org/w/index.php?title=deridere&action=edit&oldid=686002 Taylor 49 (diskuto) 19:51, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
[1] Bedaŭrinde temas pri nur 253 paĝoj. Taylor 49 (diskuto) 20:41, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Vidu sube #Trikrampa_fuŝo Taylor 49 (diskuto) 09:43, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "en-noun" per "tf-en-sb" forigante eblajn parametrojn[redakti]

"ŝl|en-noun" jam alidirektas al {{tf-en-sb}}. Taylor 49 (diskuto) 18:27, 6 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 13:00, 10 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "==English==" per "=={{Lingvo|en}}=="[redakti]

Taylor 49 (diskuto) 13:44, 8 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 15:02, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "====Noun====" kaj "===Noun===" per "==={{Vortospeco|substantivo|en}}==="[redakti]

Taylor 49 (diskuto) 13:44, 8 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
 Ne farita 29 trafoj [2] [3] Taylor 49 (diskuto) 13:34, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 02:35, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "====Translations====" per "===={{Tradukoj}}===="[redakti]

Taylor 49 (diskuto) 13:44, 8 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 01:50, 2 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "{{Separo}}" per "{{Vorterseparo}}"[redakti]

 Farita Taylor 49 (diskuto) 16:00, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "[ [rumana] ]:" per "{ {ro} }:"[redakti]

Anstataŭigo de "[[rumana]]:" per "{{ro}}:" Anstataŭigo de "[[rumana]]:" per "rumana:"

[4] Nur 217 paĝoj. Taylor 49 (diskuto) 21:14, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 21:49, 13 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de tradukaj tabelŝablonoj[redakti]

-> {{trad-eko}} {{trad-mezo}} {{trad-fino}}  Farita Forigitaj. Vidu sube. Taylor 49 (diskuto) 09:23, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Karaj vortkombiloj[redakti]

"Ŝablono:Charakteristische Wortkombinationen" volapugaĵo  Farita tuj forigenda
"Ŝablono:Karakteraj vortkombinaĵoj"  Farita tuj forigenda
"Ŝablono:Karakteristikaj vortkombinaĵoj"  Farita tuj forigenda
"Ŝablono:Karakterizaĵoj"  Farita tuj forigenda
"Ŝablono:Karakterizaj vortkombinoj"  Farita tuj forigenda
"Ŝablono:Karakterizaj vortkombinaĵoj" ca 17 K ligiloj  Atendu

Anglaj substantivoj[redakti]

Diskutado (FERMITA)[redakti]

Bonvole diskutu! Taylor 49 (diskuto) 13:44, 8 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Sekcio fermita. Vidu sube #Laboro kaj diskutu tie. Taylor 49 (diskuto) 10:06, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

PROPONO: nova ŝablonaro pri vortospeco kaj lingvo[redakti]

La mojosa ideo estas sekva: oni havu unu lokon kun ĉiuj informoj pri ĉiuj lingvoj, kun la kiel eble plej simpla sintakso kaj ties aŭtomata kontrolo.
PROPONO: oni ŝanĝu ĉiujn kapvortajn paĝojn al la nova ŝablono {{livs}}.
La nova sintakso estas jena:
== eo - Esperanto ==
=== Substantivo ===
{{livs|eo|SB}}
== id - indonezia ==
=== Substantivo ===
{{livs|id|NV}}
aŭ pli luksa:
== eo - Esperanto ==
=== Substantivo ===
{{livs|eo|SB}}
{{Deklinacio-eo}}
{{bildodek|tondilo}}
Bonvole diskutu kaj voĉdonu. Taylor 49 (diskuto) 06:51, 2 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
 Por: JabieroKubo (diskuto) 04:10, 21 apr. 2019 (UTC) La ideo estas bona sed oni multon devus ŝanĝi. Estus bonege havi pli koheran kaj simplan sintakson!!![Respondi]

Principa demando: Ĉu oni apartigu laŭetimologie aŭ ne ???[redakti]

Pri [5] kaj [6] kaj [7] kaj [8]:

Ni nepre estigu komunuman konsenton pri la demando Ĉu oni apartigu laŭetimologie aŭ ne ???. Tia apartigo estas eblo, sed ne evidenta necesaĵo. Oni apartigas tiel ĉe la EN vikivortaro, sed ne ĉe la SV vikivortaro. La nuna stato de nia vikivortaro (paĝoj piratkopiitaj el EN vikivortaro estas fuŝaj kaj laŭetimologie apartigitaj, dum ke paĝoj piratkopiitaj el DE vikivortaro estas fuŝaj sed ne laŭetimologie apartigitaj) estas netolerebla. Bonvole diskutu. Ni bezonas solvon por la EO vikivortaro, ne por unu paĝo "moose". Taylor 49 (diskuto) 11:14, 3 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Nestigaj eraroj[redakti]

Unu uzanto petis min klarigi kio estas nestiga eraro. Jen. Vidu paĝojn:

  • bumpy (sub la tradukaj tabeloj, dufoje)
  • cajetín (en la sekcio "Elparolo")

Vikia sintakso permesas nestigi kaj ligilojn kaj ŝablonojn:

[[Bildo:Truo|tio ne estas [[Nigra truo]] sed nur puga truo]]
{{rimarkego|atentu pri risko{{br}}de permanenta forbaro}}

Ĉiu "{{" havas ĝuste lokigitan respondan "}}", ĉiu "[[" havas ĝuste lokigitan respondan "]]".

Rompitaj strukturoj:

[[Bildo:Truo|tio ne estas [[Nigra truo]] sed nur puga truo}}
{{rimarkego|atentu pri risko br}}de forbaro}}

Kial tio malbonas?

  • aĉa aspekto
  • konfuzas vivantajn uzantojn kiuj redaktas la paĝon
  • konfuzas robotojn kiuj redaktas la paĝon

Nestigaj eraroj ekzistas en ĉiuj vikioj. Bedaŭrinde, ili estas "iomete" pli kutimaj ĉi tie. Taylor 49 (diskuto) 16:48, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Japana lingvo[redakti]

Saluton.

Ĉu regulo pri artikoloj de Japana vortoj (kiel en:Wiktionary:About Japanese) estas? Mi parolas la japanan, kaj volas redakti japanajn paĝojn!--氷点下 (diskuto) 01:57, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj bonvenon, bonvole faru! Ni ankoraŭ ne havas koherajn regulojn. Do la EN vikivortaro estas inspiro, sed ne la absoluta regularo. Ĉar vi regnas la japanan, vi povas proponi regulojn aŭ regulŝanĝojn pri la japana.
  • intervikioj ne plu estas uzataj, bonvole forprenu ilin kiam vi redaktas paĝon
  • uzu ŝablonojn "Lingvo", "Vortospeco", "fak" (fako), "sti" (stilo), "gram" (gramatiko) ... ne aldonu rektajn kategoriaj ligilojn ... mi malpli feliĉas pri la jenaj ŝablonoj nune uzataj, sed se vi uzas ilin je kohera maniero tiel vi plifaciligas estontan perrobotan ŝanĝon.
Taylor 49 (diskuto) 02:08, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon por via rapida respondo.--氷点下 (diskuto) 02:23, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono "l" -> "ligsek"[redakti]

Mi alinomis ŝablonon "l" al {{ligsek}}. Kial? Temis pri unu el famaĉaj unuliteraj ŝablonoj kopiitaj el aliaj vikivortaroj. Bedaŭrinde ĝi estis uzata (aŭ nelerte alvokata) por pli ol unu celo kaj havis rekte eraran dokumentaĵon. Ĉu "l" estu "ligilo" aŭ "lingvo" aŭ "liva flanko" aŭ io alia? Nun la ŝablono "ligsek" kreas ligilon al sekcio kaj estas uzata far du fleksiaj ŝablonoj kaj kelkaj paĝoj. Taylor 49 (diskuto) 03:55, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

"Kategorio:Paĝoj_kun_skripteraroj"[redakti]

En la "Kategorio:Paĝoj_kun_skripteraroj" troviĝas nun 98 paĝoj. La kvanto iomete malpliiĝis post mia lastatempa laboro. La alstrebinda kaj sola akceptebla nombro en ĉi tiu kategorio estas kompreneble nul.  Atendu Taylor 49 (diskuto) 06:56, 6 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Nun 95. Taylor 49 (diskuto) 03:41, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
86. Taylor 49 (diskuto) 20:40, 10 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 74. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:18, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 65 (inter ili unu intenca) Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 17:52, 24 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Restas 50. Taylor 49 (diskuto) 14:41, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kategorio:Paĝoj_kun_skripteraroj (2 paĝoj) 46 nun. Taylor 49 (diskuto) 00:11, 26 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Esperanta deklinacio[redakti]

  • "Ŝablono:Esperanta substantivo"  Farita forigita
  • "Ŝablono:Esperanto-substantivo"  Farita forigita
  • "Ŝablono:Esperanta substantivo (superrigardo)"  Farita forigita
  • "Ŝablono:Esperanta adjektivo"  Farita forigita
  • "Ŝablono:Esperanto-adjektivo"  Farita forigita
  • "Ŝablono:Esperanta adjektivo (superrigardo)"  Farita forigita
  • "Ŝablono:dekl.eo"  Farita forigita
  • "Ŝablono:eo-Substantivo"  Farita forigita

-> (portempe) -> "Ŝablono:Deklinacio-eo" Taylor 49 (diskuto) 20:15, 8 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉiuj la redundaj ŝabloj estas forigitaj.  Farita Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:22, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj "c" "k" "u" -> "utr"[redakti]

Mi forigis la ŝablonojn "c" "k" "u" kaj anstataŭigis ilin per {{utr}}. Bedaŭrinde oni ne sciis sufiĉe bone por kiu celo oni uzu ilin, uzis ilin por plu ol unu utilo, kaj plurfoje alinomis ilin aŭ ŝanĝis redirektojn: [9] [10]. Nun prezentiĝas nur unu ŝablono, problemo kun eraraj uzoj restas.  Parte farita Vi povas fari proponojn pri plia riparo. Taylor 49 (diskuto) 03:36, 12 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Tradukoj[redakti]

Prezentiĝas jenaj malplaĉaĵoj:

  • varma&oldid=607536 -- la preskaŭ sola enhavo de paĝo estas tradukbloko, difino ne disponeblas
  • apude&oldid=698006 -- la sola enhavo de paĝo estas tradukbloko, difino ne disponeblas
  • por -- (1 difino, 9 tradukaj signifoj) kaj iri&oldid=503944 -- (8 difinoj, 12 tradukaj signifoj, bedaŭrinde ili ne kongruas, eĉ ne 0...8)
  • radio -- (dezirinda stato, tradukbloko apartigita laŭ signifoj)

Kion fari pri la ampleksegaj sed nekongruaj tradukblokoj kopiitaj el DE vikivortaro?

  • a) nenion
  • b) permane ripari ĉion
  • c) perrobote forigi la erarajn ciferojn
  • d) perrobote forigi la tutajn tradukblokojn
  • e) forigi la tutan paĝon

Bonvole diskutu kaj faru proponojn. "a)" ne indas. Por "b)" necesus grandega bando da volontuloj kiuj havas na multege da libera tempo kaj emas investi ĝin en la tradukblokoj. "c)" estas suboptimala solvo. Al mi plej plaĉas (aŭ malplej malplaĉas) ideo "d)". Metodo "e)" estas nepre efektivigenda por paĝoj kiuj estas piratkopiitaj, ekzemple iri. Taylor 49 (diskuto) 03:23, 13 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Precipe ridinda fuŝo, paĝo seĝo: unu difino, kvar traduknombroj, unu inter ili estas feces kaj excremento. FEK!!! Taylor 49 (diskuto) 02:36, 22 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Koherigo de egalsignoj (denove)[redakti]

  • {{Lingvo}} havu ĉiam du egalsignojn "=="
    • plejparte farita far "Robin Bot"  Parte farita
    • problempaĝoj:
      • eraraj senŝablonaj subtitoloj kiel "English"
      • kelkaj paĝoj lastatempe kopiitaj el DE vikivortaro
  • {{Vortospeco}} havu ĉiam tri egalsignojn "==="
    • plejparte farita far "Robin Bot"  Parte farita
    • problempaĝoj:
      • nekonata kvanto da paĝoj ": {{Vortospeco|substantivo|th}}." kaj eble similaj
      • iomete granda kvanto da paĝoj kun pluraj vortospecoj aŭ notoj post la vortospeco "=== {{Vortospeco|verbo|de}}, ''neregula, disigebla'' ==="
      • kelkaj paĝoj lastatempe kopiitaj el DE vikivortaro
  • {{Signifoj}} kaj {{Tradukoj}} havu ĉiam kvar egalsignojn "===="
    • plejparte farita  Atendu
  • Ceterajn tiaspece uzatajn egalsignojn (ĉirkaŭ ceteraj subtitolaj ŝablonoj) oni forigu.
    • plejparte farita  Atendu
    • daŭre grandega abundo je ŝablonoj (malgraŭ lastatempaj klopodoj)
    • eraraj ŝablonoj kiel "Substantivo"
    • eraraj senŝablonaj subtitoloj kiel "Translations"

Gravas: faru tion post ke tasko "Anstataŭigo de ŝablono "Substantivo" per "Vortospeco|substantivo"... kaj "Verbo" per "Vortospeco|verbo"..." estas plenumita. Taylor 49 (diskuto) 19:52, 13 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Roboto laboras. Ĉirkaŭ 2/3 de paĝoj bezonas redakton, 1/3 ne bezonas (almenaŭ nuntempe) redakton, aŭ estas tiel fuŝaj ke la roboto rifuzas redakti. Ĉirkaŭ 3% de paĝoj enhavas na "trailing UTF8 NBSP" - neutilaj nevideblaj unikodaj signoj kun kodo $A0, kiuj ripete kaŭzis gravan ĉagrenon en la pasinteco. Pro certaj malfacilaĵoj mi devis plurfoje haltigi la roboton kaj rekomenci la laboron. Taylor 49 (diskuto) 05:14, 14 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Ca 92% de la laboro plenumite.  Atendu Taylor 49 (diskuto) 10:01, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Mojosa ŝablono "t"[redakti]

Jen la pruvo : la ŝablono "t" ŝajne estas jam delonge rompita kaj neniu rimarkis ion. Bedaŭrinde mi ĝisnune neniam redaktis ĝin, do jes ja mi estas la fiulo kiu rompis ĉiujn aliajn ŝablojn, sed por la ŝablono "t" mi havas duran alibion. Taylor 49 (diskuto) 18:25, 19 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Tio ne plu validas. Vidu sube. Taylor 49 (diskuto) 13:56, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj "IFA" "sonskribo" (kaj forigitaj ŝablonoj kiel "IPA" "s" ...)[redakti]

Mi riparis ŝablonojn {{IFA}} kaj "sonskribo"  Farita. Novaĵoj:

  • dokumentaĵo ekzistas
  • ambaŭ ĝi akceptas maksimume 4 parametrojn (ĝisnune pli ol unu kaŭzis problemojn)
  • nedeviga parametro "dial=" funkcias [11] (ĝisnune rilata kodo ekzistis sed ne funkciis)
  • sintaksaj eraroj kaŭzas aldonon al "Kategorio:Bontenado pri mankanta sonskribo" kaj etan nigran rimarkon "eraro" (ĝisnune la elparolaj ŝabloj plendis silence kaj aldonis al du kategorioj sed neniu interesiĝis pri tio)
  • roboto ankoraŭ laboras koherigante la sintakson  Atendu

Mi ricevis plendon de unu uzanto pri la eta rimarko "eraro". Vidu paĝon booze&action=edit:

:[[Helpo:IFA|IFA]]: {{Sonskribo|...}}, {{pl.}} {{Sonskribo|...}}
: {{IFA|...}}, {{plur}} {{IFA|nenk=1|...}}

Multe pli bona sintakso, ĉu? Bedaŭrinde la roboto ne regnas la lingvon, do ĝi ne plenigos la mankantan prononcon kaj la eraro restos. Kion fari? La kodo kiu montras la mesaĝon sidas en la ŝablono {{IFA}}. Sed ĝi ne estas la kaŭzo de problemo. La problemo estas la fuŝaj paĝoj aŭ almenaŭ malplenaj formularoj. Ideo "mi enmetas malplenan formularon, iu alia plenigu ĝin" ne funkcias. Ni havas abundon da volontuloj kiuj enmetas malplenajn formularojn (minimuma kvanto da "laboro"), sed mankon da volontuloj kiuj plenigas ilin (iomete pli malfacila tasko). Do la kvanto da fuŝo kreskas kaj la kvalito malkreskas. Vidu eĉ la jam delonge rompitajn aŭdekzemplojn, multe disvastiĝinta problemo. Bonvole diskutu. Taylor 49 (diskuto) 19:19, 19 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

"Kategorio:Bontenado pri mankanta sonskribo" nun enhavas 1'186 paĝojn. Taylor 49 (diskuto) 18:00, 24 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 1'153. Taylor 49 (diskuto) 15:02, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
1'139. Taylor 49 (diskuto) 20:40, 10 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 655. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:18, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi malpliigis la kvanton da fuŝaj paĝoj al 95  Atendu, fine forigis la ŝablonon "sonskribo"  Farita, aldonis subtenon por parametro "nenk=" al ŝablono {{IFA}} kaj iomete redaktetis la supran tekston. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 21:26, 26 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
87 Taylor 49 (diskuto) 03:13, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kategorio:Bontenado pri mankanta sonskribo (8 paĝoj) 81 Taylor 49 (diskuto) 00:20, 26 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

La rubujego kaj ŝablono "forigo"[redakti]

Antaŭ kelkaj horoj troviĝis 999 paĝoj en la rubujego. Mi nun komencis forigi ilin. Taylor 49 (diskuto) 03:41, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Nun 961 (kelajn mi forigis kaj kelkajn savis). Taylor 49 (diskuto) 15:02, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 910. Mi plibonigis la ŝablonon {{forigo}} por ke ĝi montru la tempon pasinta ekde la propono por forigo estis afiŝita (aŭ pli precize ekde la lasta redakto). Mi eĉ plilongigis la atendotempon de 7 al 10 tagoj. Se neniu kuraĝos protesti dum la 10 tagoj tiam mi forigos la paĝojn proponitajn por forigo. Taylor 49 (diskuto) 23:33, 27 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
895 Taylor 49 (diskuto) 01:50, 2 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
868 Taylor 49 (diskuto) 20:40, 10 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 747. Bedaŭrinde la kvanto denove kreskas. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:18, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 911. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 17:52, 24 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 707. Taylor 49 (diskuto) 11:33, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 700. Taylor 49 (diskuto) 14:49, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Lingva demando - prepozicio post "listo"[redakti]

Mi ĵus movis paĝon "Vikivortaro:Esperanto/Listo da similaj vortoj kun sama signifo Esperanto-angla" al "Aldono:Esperanto/Listo da similaj vortoj kun sama signifo Esperanto-angla" kaj kelkajn aliajn paĝojn. Problemo: Ĉu la prepozicio da bonas?

  • listo kun - plej logika, rare uzata
  • listo da - rare uzata en specialaj kuntekstoj: "longega listo da" = multege da" (emfazas kvanton)
  • listo pri - rare uzata
  • listo de - ofte uzata kun diversaj signifoj (sekvas aŭtoro aŭ enhavo)

Kiu prepozicio estas plej bona por tiaj paĝoj? Bonvole diskutu. Taylor 49 (diskuto) 10:02, 1 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Arkaigita ŝablono uzata[redakti]

Mojosa Kategorio:Arkaigita ŝablono uzata enhavas nuntempe 29 paĝojn. Taylor 49 (diskuto) 06:33, 5 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

27. Taylor 49 (diskuto) 20:40, 10 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun 32. Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:18, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Forigitaj vikivortaroj[redakti]

Temas pri 47 vikivortaroj kiuj laŭraporte ne ekzistis dum jaro 2012. Kelkaj kodoj mankas en la centrala fonta tabelo Aldono:Listo kun lingvoj (primarkitaj per "MANKAS-EN-TABELO")

Ŝablonoj "vortaropaĝo-dmoz" ktp[redakti]

Mi forigos la ŝablon "vortaropaĝo-dmoz" ĉar la domajno al kiu ĝi ligas ne plu funkcias. [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/{{{1}}}/ {{{2}}} en la katalogo DMoz] dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Norvega

Problemhavaj ŝablonoj:
Taylor 49 (diskuto) 09:47, 18 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Progreso. Taylor 49 (diskuto) 07:54, 19 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
 Farita Forigitaj. Taylor 49 (diskuto) 05:45, 19 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Privataj ŝablonoj pri unuopaj vortospecoj[redakti]

Ĉiuj estas arkaigitaj kaj evitendaj, uzu la ŝablon Ŝablono:Vortospeco, kaj bonvole voĉdonu supre por la nova ŝablono. Taylor 49 (diskuto) 02:46, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas tre konfuziga, peni memori, kiam ŝablono komencas per majusklo kaj kiam per minusklo. Mi preferus au ĉiam maj, au ĉiam min krom propraj nomoj. Kwamikagami (diskuto) 02:46, 20 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
La supre listigitaj ŝablonoj estas forigendaj. Subtitolaj ŝablonoj ("Signifoj", "Prononco", ...) komencu per majusklo. "IFA" estas tutmajuskla. Ĉiuj ceteraj ŝablonoj komencu per minusklo. Taylor 49 (diskuto) 03:00, 20 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne komprenas kiuj ŝablonoj estas subtitolaj. Kial 'Elparolo' estas maj sed 'aŭdo' estas min? Kial 'Rimarko' estas maj sed 'rimarkoj' estas min? Mi trovas tion konfuza. Kwamikagami (diskuto) 02:26, 2 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi forigis na Ŝablono:rimarko. Subtitolaj ŝablonoj estas en Kategorio:Ŝablonaro subtitola nivelo kvin. Ili havas bildeton kaj komencas sekcion. {{Elparolo}} estas subtitola kaj anoncas sekcion, 'IFA' kaj 'aŭdo' estas la du ŝablonoj uzeblaj en la sekcio. Taylor 49 (diskuto) 10:27, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

La mojosaj in-navig-listeloj (unuformigenda porkejo)[redakti]

Necesas interkosento pri nomigado de la ŝablonoj kaj kategorioj. Ŝablono povas utili por nur unu lingvo Ŝablono:tabelvortoj, esti universala por ĉiuj lingvoj Ŝablono:superrigardo ŝakpecoj univ, aŭ esti kreita por unu lingvo kvankam ĝi utilas por multaj Ŝablono:in_monato_eng. La listo povas esti kompleta (ĉiuj 7 tagoj) aŭ ne (7 elementoj el ca 115). Propono:

  • tiaspecaj ŝablonoj ne havu kategorian efikon
  • nomo de ŝablonoj:
    • principo:
      • "superrigardo" (se kompleta) aŭ "vicero" (se nekompleta)
      • temo ("ŝakpecoj", "monatoj", "prepozicioj", ...)
      • lingvokodo ("eo", "id", ... aŭ "univ")
    • ekzemploj: "Ŝablono:superrigardo ŝakpecoj univ", "Ŝablono:vicero numeraloj id"
  • nomo de la kategorio: Kategorio:Ŝablonaro rilate lista (ĝisnune 22 ŝablonoj)

Taylor 49 (diskuto) 18:20, 18 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉar neniu respondis mi komencis efektivigi la proponon. 22 movitaj ?? alinomitaj Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:29, 9 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Nova modulo "mlngkodnomplus"[redakti]

Mi ĵus alŝutis kaj aktivigis novan modulon ((mlngkodnomplus)). Ĝi solvas na unu el la praaj problemoj de ĉi tiu vikivortaro: ĝi prizorgas tutaŭtomatan kaj ĉiam ĝustan tradukon de lingvokodo al lingvonomo. Precipe, ĝi eĉ zorgas pri ĝusta uskleco kaj ĝusta uzo de la difina artikolo "la". Ekzemploj:

{{vikipedio|Vatten|ling=sv}}
{{vikipedio|Sperantapük|ling=vo}}
Vikipedio en la sveda enhavas artikolon pri: Vatten
Vikipedio en Volapuko enhavas artikolon pri: Sperantapük
* {{vikipedenlin|Sperantapük|ling=vo}}
* {{vikipedenlin|Vatten|ling=sveda}}
  • Vikipedio en Volapuko enhavas artikolon pri: Sperantapük
  • Vikipedio en evidente nevalida lingvokodo enhavas artikolon pri: Vatten

Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 17:36, 17 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus ĝisdatigis la modulon. Novaĵo: ĝi kapablas krei adjektivan formon eĉ por la lingvoj kiuj havas substantivan formon: vo -> Volapuko -> volapuka. Mi ankaŭ kreis aldonan paĝon Aldono:Esperanto/Lingvonomoj. Taylor 49 (diskuto) 11:54, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

EKOMEZOFINO - tradukaj tabelŝablonoj[redakti]

  • {{trad-eko}} {{trad-mezo}} {{trad-fino}} estas por la tradukbloko
  • {{k2-eko}} {{k2-mezo}} {{k2-fino}} estas por ceteraj utiloj (ne multe uzataj)
  • Vidu teston.
  • Iamaj volapugaj aliasoj (trad-début, trad-fin, Eko, Mezo, Fino, eko2, mezo2, fino2) estas jam forigitaj (vidu supre).  Farita
  • {{eko}} {{mezo}} {{fino}} estas arkaikigitaj kaj evitendaj  Parte farita
  • Se vi malkovras la tradukajn tabelŝablonojn (trad-eko, trad-mezo, trad-fino) uzataj por alia utilo ol tradukbloko bonvole anstataŭigu ilin per la ĝeneralaj (k2-eko, k2-mezo, k2-fino).
  • Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 07:32, 18 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde montriĝis ke mi neintence sukcesis kaŭzi alian fuŝon. Por mi la asistata aldono de tradukoj ne funkciis do mi neniam uzis ĝin. Sed kelkaj ŝajne iomete sukcese faris tiel. La tradukblokoj plej ofte estis ĉiam porkejaj. Mi unuformigis la 3 ŝablonojn (do parte forigis fuŝojn). Post hodiaŭa esploro mi eksciis ke tiel mi rompis la asistatan aldoneblon. La kulpaj dosieroj estas komuna MediaWiki:Common.js (kiu ligas al privata User:MiNeEstasVortaristo/editor.js, tio estas alia (ne mia) fuŝo) kaj neekzistanta MediaWiki:Editor.js. Bedaŭrinde nuntempe neniu rajtas redakti la komunajn ".js" dosierojn. La iomete malbela solvo estas ke uzantoj kiuj emas uzi la asistatan aldonon de tradukoj kopias du paĝojn User:Taylorbot/common.js kaj User:Taylorbot/editor.js al siaj privataj subgaĝoj (anstataŭigu nomon "Taylorbot" per via uzantonomo en la du paĝonomoj kaj en la plej suba linio en "common.js" importScript('User:Taylorbot/editor.js');). Mi pardonpetas pro la ĝeno. Taylor 49 (diskuto) 08:08, 20 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi kreis peton. Respono: Please, update javascript to modern standards. (EO: "Bonvole ĝisdatigu Ĝavaskripton al modernaj standardoj."). Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 02:32, 23 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Uzanto:Ruslik0 redaktis paĝon MediaWiki:Common.js kaj kreis MediaWiki:Editor.js. Taylor 49 (diskuto) 06:31, 16 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Estas absurdaĵo preferi {{trad-eko}} {{trad-mezo}} {{trad-fino}} anstataŭ {{eko}} {{mezo}} {{fino}}, kiuj estas pli mallongaj.-- Pablo Escobar 13:47, 19 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

PROPONO pri sintakso[redakti]

Diversaj ŝablonoj ne efektivigas tiel grandan kvanton da laboro sed transprenas liston kun ligitaj paĝoj. Ekzemplo: Ŝablono:vasupre (iam nomita "Vidu" kaj havanta multajn volapugajn aliasojn). La ĝisnuna solvaĉo estas miksaĵo de perkome apartigitaj ligiloj (fakte unu sola parametro):

{{vasupre|[[kazo]], [[kaco]], [[kaĉo]]}}

kaj permure apartigitaj ligiloj (multaj parametroj):

{{vasupre|[[kazo]]|[[kaco]]|[[kaĉo]]}}

Mi volas havi sintakson pli simplan, koheran, seneraran (oni foje mistajpas la ortajn krampojn: [[kazo][[[kazo]] aŭ entute forgesas ilin) kaj saman por ĉiuj tiaspecaj ŝablonoj.

La propono estas jena:

  • oni uzu permuran apartigon "|"
  • defaŭlte ĉiuj listeroj estas ligitaj aŭtomate kaj ortaj krampoj ne estas necesaj
  • eksplicita ligado eblas [[kazo|Kazo]] (sed evitinda krom specialaj situacioj)
  • por elŝalti aŭtomotan ligadon oni prefiksu la listeron per deklivo "\" ...|\kazo|...
  • listeroj povas enhavi komojn ","
  • modulo prizorgas la konvertadon kaj plendas pri sintaksaj eraroj

Kial ne perkoma apartigo? Ĉar la listeroj povas enhavi komojn (pruvo: simpla, kiel la ovo de Kolumbo). Ĉirkaŭlaboraĉi la problemon eblus sed komplikigus la sintakson. Do oni uzu permuran apartigon.

Simila diskuto en la sveda vikivortaro: Kan_vi_inte_skippa_klamrarna.

Bonvole diskutu. Uzanto:Taylor 49 Taylorbot (diskuto) 08:58, 18 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Propono por pli interlingvigi la vorterajn ŝablonojn[redakti]

Ĉar duono el la artikoloj tie ĉi utiligis por vorteroj plen-Esperantajn vortojn kiel postsilabo ktp, k duono inter-eŭropajn ĵargonojn kiel sufikso kpt, kaj ĉar multaj ne-eŭropanaj Esperantistoj plendas ke el-eŭropa k el-amerika Esperanto enhavas tro da eŭropismoj, mi ŝanĝis la duajn al la unuajn. Sed niaj ŝablonoj vorteraj ankoraŭ generas ĵargonojn kiel sufikso. Do me proponas ke ni ŝanĝu la kodon en Ŝablono:sufi k Ŝablono:pref de "Kategorio:Sufikso" ktp al "Kategorio:Postsilabo" ktp. Tiu estus nur videbla en la kategorioj, sed estus pli konsekvenca k internacia. Ni ne estas Interlingvao aŭ Lingua franca nova!

Kwamikagami (diskuto) 03:10, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun vi ka la eŭropcentrismo de Esperanto estas problemo. Bedaŭrinde Esperanto estas plejparte eŭropdevena kaj latindevena. Mi malŝatas eŭropdevenajn neologismojn. Novajn vortojn oni preferinde elprenu el aliaj lingvoj (indonezia, iamaj amerikaj lingvoj, ...).
Mi konsentas kun vi ke ni nepre estigu interkonsenton pri terminologio.
Mi malkonsentas pri la ŝanĝo "sufikso" -> "postsilabo" kaj pri la ŝanĝo "interfikso" -> "postsilabo".
Terminoj "prefikso", "sufikso" etc estas sendube latinaĵoj. Sed "antaŭ" kaj "post" estas ankaŭ latinaĵoj. La ŝanĝo ne solvas la problemon.
Nia terminologio funkciu por ĉiuj lingvoj.
Mi kontraŭas la proponon pri "postsilabo" ktp, ĉar foje vere temas pri silabo ("-il-"), foje ne ("antaŭ-", "preter-"). Same en aliaj lingvoj ("pre-" estas silabo, "-logy" ne estas silabo).
La tradicia signifo de vorto "sufikso" estas "litero aŭ grupo de literoj ĉe la fino de vorto kiu havas apartan signifon" ("metal" + "oid" -> "metalloid" ... kun iom da asimilo). Tio ne funkcias en EO ("ŝlos(i)" + "-il-" -> "ŝlosil").
Do mi proponas uzi terminojn "prefikso" (EO: "ek-", EN: "pre-"), "sufikso"/"postfikso" (EN: "-ist"), interfikso (EO: "-il-"). Por (EO: "-a" "-o" "-i" "-e" "-j" "-n") mi bone povus akcepti terminon "finaĵo". Mi eĉ povus akcepti terminon "postfikso" anstataŭ "sufikso" (pli logika, kaj pli kohera kun "postpozicio" tio ja estas avantaĵo).
Taylor 49 (diskuto) 08:10, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
La problemo ne estas ke la radikaro estas latindevena, sed ke oni enpruntas multajn nenecesajn radikojn nure ĉar ili estas konataj al parolantoj de eŭropaj lingvoj, k oni false kredas ke ili estas do internaciaj. Per Zamenhof, oni enpruntu nur necesajn radikojn, k krei la restajn per kunmetado. La kunmetaĵoj 'antaŭfikso' k 'postfikso' ne estas logikaj (ili ne estas fiksoj), sed ili eble estas preferotaj ol ĵargonaj 'prefikso' k 'sufikso'. Pli logike estus 'antaŭfiksaĵo' k 'postfiksaĵo', aŭ 'antaŭvortero' k 'postvortero'.
'Interfiksaĵo' / 'intervortero' estus malĝusta. -ilo ktp estas simple postfiksaĵoj. Mi scias pri nur unu vortero simila al interfiksaĵo en Esperanto, la liganta vokalo -o-, sed vere nek ĝi estas interfiksaĵo, ĉar oni ne enmetas ĝin en jam-ekzistantan vorton. Kwamikagami (diskuto) 09:03, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
"-ilo" konsistas el du elementoj: interfikso "-il-" kaj finaĵo "-o". Eble mi povus akcepti 'prefiksaĵo' kaj 'postfiksaĵo' ... ili nepre estu kongruaj kun "prepozicio" kaj "postpozicio". La "nenecesajn radikojn" bedaŭrinde ne eblas forigi, kaj eĉ LLZ enpruntis grandan kvanton da tiaj. Aŭ rekte "prefikso" kaj "postfikso" kvankam ili ne estas fiksoj. Taylor 49 (diskuto) 14:30, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Du elementoj, jes, sed ambaŭ sufix-oj. Estas normala en multaj lingvoj vicigi plurajn en unu vorto. En E-o, radiko ŝlos- devenas radikalo ŝlosil-, ambaŭ plus iu finaĵo. Mi skribis '-ilo' supre ĉar tiu postafikso estas esence substantiva. Oni povas diri ke oni almetas postafikson -ilo ĉe la radiko ŝlos-. 'Interfix' havas precizan definon, kiu estas sen-signifa ligelemento metata inter la signifaj elementoj de kunmetaĵo. En E-o, mi kredas, troviĝas nur unu, -o-.

'Pre-' k 'post-pozicioj' ankaŭ ne estas pozicioj, do mi ne komprenas kial la afikso-vortoj nepre kongruu kun tiuj. Antaŭfiksi estas normala E-o vorto (en ReVo, ekz.), do antaŭfiksaĵo estas regula derivaĵo. Por teĥnika precizo, estas sufiĉa enprunti nur unu radikon, laŭ mia opinio afikso. Oni do kunmetu antaŭafikso, postafikso, enafikso, interafikso, ĉirkaŭafikso, transafikso, ktp. Aŭ, sen enprunto, antaŭfiksaĵo, postfiksaĵo, enfiksaĵo, interfiksaĵo, ĉirkaŭfiksaĵo, transfiksaĵo, ktp. ('Antaŭvortero' k 'postvortero' povus esti aŭ afiksoj aŭ pseŭdoafiksoj, k do ne sufiĉe preciza.) Kwamikagami (diskuto) 18:21, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Oni povas vidi ke -il estas ordinara sufix per la vorto ŝlosila. Tiu ne estas adjektivo "ŝlosa" kun -il- enmetita, sed verba ŝlos- plus substantiva -il- plus adjektiva -a. Il k -a estas do ambaŭ sufix-oj. Kwamikagami (diskuto) 18:54, 31 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

La vortoj "prefikso" kaj "sufikso" estas vortoj jam en la Fundamento. Tiuj vortoj estas la plej uzataj vortoj por tiuj konceptoj. Laŭ mi ne necesas inventi tute novajn vortojn por ĉi tiuj konceptoj. Ni sekvu la efektivan lingvouzadon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:39, 5 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Interlingua estas pli efektiva lingvouzado ol Esperanto, se oni jam scias la vortojn. Sed multaj ne-eŭropidoj ne scias ilin. Kwamikagami (diskuto) 11:25, 7 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne scias kial vi parolas pri Interlingvao. Se vi volas kunlabori en la interlingvaa Vikivortaro, vi povas fari tion ĉi tie. La vorto "postfiksaĵo" donas preskaŭ nul rezultojn en Google, ni ne uzu tiun neologismon ĉi tie, ni uzu la kutiman vorton "sufikso". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 7 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Ofta plendo en ne-eŭropidaj landoj estas, ke E-o devenas inter-eŭropeca lingvo kiel Interlingua, plenplena je neutilaj radikoj kiujn parolantoj de eŭropaj lingvoj miskredas estas universalaj. La intenco de Z-o estis ke E-o estu universala lingvo, ne nur iu regione internacia lingvo kiel Interlingua. Z-o mem instruis, ke oni enpruntu nur necesan radikon, kaj derivi parencajn vortojn el tiu. Estas tute balasta havi du parencaj radikoj, kreitaj per ne-Esperanta gramatiko, kiel prefix kaj sufix. Ankaŭ, viaj ŝanĝoj fuŝis la kategoriojn. Kwamikagami (diskuto) 00:04, 8 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
La celo de nia Vikivortaro ne estas forigi ĉiujn eŭropecajn influojn de Esperanto. Nia celo estas krei vortaron en la lingvo Esperanto. La vortoj, kiujn vi trudas al ni en la ŝablonoj, ne ekzistas en la lingvo Esperanto. Vi povas facile mem kontroli tion per Google kaj Tekstaro. Via argumento de Zamenhof estas tute fuŝa, ĉar li mem pruntis la vortojn "prefikso" kaj "sufikso". Ĉi tiuj vortoj estas fundamentaj vortoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:39, 8 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Oni diris supre ke '-aĵo' estus akceptebla. Sed se vi fuŝas la kategoriojn, estas al vi ĝustigi ilin. Ne rompu Vikivortaron kaj lasu al aliaj ordonigi ĝin. Se vi volas, ke oni ŝanĝu kion, do bonvole demandu tion. Ne estiĝu vandalo. Kwamikagami (diskuto) 17:25, 8 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Se iu ĉi tie estus vandalo, estus vi mem. Vi altrudas al ni ĉi tiujn strangajn neologismojn, kiam oni jam dum pli ol jarcento uzas la vortojn "prefikso" kaj "sufikso". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:30, 8 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉu la vorto ŝar ekzistas, aŭ temas pri neutila neologisma radiko/radikalo? Mi voĉdonas por "prefikso" kaj "postfikso". Taylor 49 (diskuto) 23:24, 11 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
La elekto de terminoj ne estas tiel grava, kiel ne-rompante la kategoriojn dum ke ni decidas. Ne plaĉas al me, ke tiuj 'fiksoj' ne estas fiksoj, kaj mi opinias pli taŭgus uzi Esperantan vort-elementon antaŭ-. Sed tiuj ne estas grandajn kontraŭpunktojn. Kwamikagami (diskuto) 04:42, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Interjekcioj kaj krisignoj[redakti]

Ĉu oni skribu interjeciojn kun krisigno "!" ? Bonvole voĉdonu. Taylor 49 (diskuto) 12:10, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

  1. NE. Ĉar !!! ne ĉiuj interjecioj estas ekkrioj !!! tio nenecese komplikigas la vikivortaron !!! oni ne markas aliajn vortospecojn tiel Taylor 49 (diskuto) 00:19, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  2. Ja, la krisigno ne estas nepra parto de la vorto. Oni povas ĝin skribi aĥ, aĥ. aĥ! aĥ? aĥ... aĥ— -- ĉiuj de tiuj estas la sama vorto . Kwamikagami (diskuto) 04:33, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  3. Ne. Mi iam enkondukis kelkajn interjekcioj kun la krisigno ĉar tia estas la uzo de PIV sed vi pravas. Ne estas necese.-- Pablo Escobar 18:32, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

aparta artikolo por la antaŭfiksa uzo de prepozicio, au metu tian en la ĉefan artikolon?[redakti]

Ni havas du artikolojn laŭ kaj laŭ-. Mi kredas, ke ĝis nun tiuj estas la sola paro tia. Mi pripensas aldoni antaŭfiksan uzon por ĉiu prepozicio. Do, ĉu ni daŭru krei duan artikolon por ĉiu, aŭ ĉu ni prezentu ilin po unu artikolo, kompreneble per po du sekcioj, unu por la prepozicia uzo, kaj unu por la antaŭfiksa? Kwamikagami (diskuto) 06:02, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ni povas permesi ambaŭ kaj aldoni {{ankaŭ|laŭ}} en laŭ- kaj {{ankaŭ|laŭ-}} en laŭ.-- Pablo Escobar 18:40, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Certe mi interligus ilin, se ili estas paraj. Sed por pluaj artikoloj, mi ilin kreu po unu, aŭ po du? Kwamikagami (diskuto) 22:08, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
La demando estas kiuj vortoj meritas apartan paĝon por la prefiksa aŭ postfiksa formo. Eble ni ne havu paĝon "energi-" sed havu paĝojn "laŭ-" kaj "-ig-". La kaŭzo kial mi kreis paĝon "laŭ-" estas la tradukoj - la sveda traduko de prefikso "laŭ-" estas postfiksoj "-enlig" kaj "-enligt". La tradukoj de la vorto energifonto estas iomete antaŭdireblaj kaj ioemete regulaj: SV: energikälla (sama sekvo) ID: sumber energi (inversa sekvo). Tradukoj de ekzemple "laŭ-" kaj "-ig-" estas pli komplikaj kaj meritas apartan paĝon. Taylor 49 (diskuto) 05:21, 15 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Fuŝo: "Kategorio:Substantivo (nekonata)"[redakti]

Kategorio:Substantivo (nekonata) -- nur 189 paĝoj. Taylor 49 (diskuto) 08:41, 16 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Substantivo (nekonata) -- nur 74 paĝoj Kategorio:Verbo (nekonata) -- nur 66 paĝoj. Taylor 49 (diskuto) 10:15, 16 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Nun nul cxe ambau. kutıg eble estas savebla,, mi markis gxin por forigo. Kwamikagami (diskuto) 03:54, 20 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
 Farita. Mi forigis la paĝon kutıg laŭ via peto. Diru se vi volas ke mi malmortigu ĝin. Taylor 49 (diskuto) 04:17, 20 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Taylor 49, mi pensas ke la restajxoj estas cxiuj 'eu' por la vaska. (Ankau, la ligiloj al Reta Vortaro ofte ne ligas gxuste.) Kwamikagami (diskuto) 19:38, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ligado en difinoj kaj ekzemploj[redakti]

Fono de problemo kaj diskuto[redakti]

Mi proponas fari ligilojn el ĉiuj vortoj en difino kaj en ekzemploj. Dank al tio oni povas simple kompreni vortojn kiujn iu ne komprenas. La metodo funkcias en pola vikivortaro kaj estas utila. Kion vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:26, 20 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

@Uzanto:Marek Mazurkiewicz Dankon pro la mesaĝo. Ni nepre trovu interkonsenton pri tio. Mi ĝisnune sekvis la svedan regulon (propono A sube). Bedaŭrinde mi kontraŭas la proponon B (vian) pro jenaj argumentoj:
* malfaciligas kontribuadon
* devigas kontribuantojn permane fari sklavan laboron kiun kodo povus fari
* malfaciligas redaktadon kaj legadon de difinoj
* ligas al nebazaj formoj ("faras" anstataŭ "fari")
Eble mi povus subteni la proponon C. La modulon necesas kodumi kaj ni interkosentu pri la alvoka nomo (sube provizore "X"). Taylor 49 (diskuto) 17:44, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
En pola modelo ni ligas fari|faras kaj nomo|nomon sed ne teatro|teatra . En pola vikivortaro ni nie kreas artikolojn: hejmoj. Mi pensas ke metodo "ligi gravaj vortoj" estas malbona ĉar ne estas klare kiuj vortoj estas gravaj Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:00, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Eblas permane ligi kiel [[fari|faras]], sed tio malfaciligas simplajn ŝanĝojn kiel kiuj faras al kiuj povas fari. Kun A iomete veras ke "ne estas klare kiuj vortoj estas gravaj" sed tio ne kutimas kaŭzi problemojn en la sveda vikivortaro. Kion vi pensas pri C ? Taylor 49 (diskuto) 11:40, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke B estas plej utila kaj simpla. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:35, 24 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
C, ĉar verŝajne eblus kodumi la modulon tiel, ke ruĝaj ligiloj ne aperu, nur ligiloj al difinitaj vortoj. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 18:32, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde vi nur parte pravas. Eblas malaperigi la ruĝajn ligilojn (anstataŭigi ilin per plena nigra teksto), sed la bezonata funkcio estas multekosta kaj oni rajtas alvoki ĝin je maximume 500 fojoj je unu paĝo. Paĝoj kiuj enhavas na pli ol 500 vortoj de difinoj kaŭzus ĉagrenon (piloria diagnoza kategorio, nenio estas ligita sub "magia limo"). Taylor 49 (diskuto) 17:31, 10 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj[redakti]

A (la sveda modelo) Ekzemploj estu kursivaj, la kapvorto grasa. Oni entute ne ligu en ekzemploj. En difinoj oni permane ligu nur la gravajn vortojn. Ĉe fleksieblaj vortoj oni ligu al la baza formo. [[vojaĝo]] kun difinita [[itinero]] kiun faras [[teatro|teatra]], [[baleto|baleta]] (kaj similaj) [[trupo]] por prezenti [[spektaklo]]jn en diversaj lokoj
B (la pola modelo) Oni ligu ĉiujn vortojn en difinoj kaj ekzemploj, eĉ nebazajn formojn.[[vojaĝo]] [[kun]] [[difinita]] [[itinero]] [[kiun]] [[faras]] [[teatra]], [[baleta]] ([[kaj]] [[similaj]]) [[trupo]] [[por]] [[prezenti]] [[spektaklojn]] [[en]] [[diversaj]] [[lokoj]] (rimarku la vorton "faras")
C (nova sinteza ideo) Ekzemploj estu kursivaj, la kapvorto grasa. Oni entute ne ligu en ekzemploj. Oni ligas ĉiujn vortojn en difinoj plejparte per modulo, ĉe fleksieblaj vortoj al la baza formo. {{X|vojaĝo kun difinita itinero kiun faras [[teatro|teatra]], [[baleto|baleta]] (kaj similaj) trupo por prezenti [[spektaklo]]jn en [[diversa]]j [[loko]]j}} (supozante ke la modulo kapablas traduki "faras"->"fari" kaj "kiun"->"kiu" sed ne "spektaklojn"->"spektaklo").
D oni ne ligu iujn ajn vortojn en difinoj kaj ekzemploj

Voĉoj (FERMITA)[redakti]

Rezulto[redakti]

Voĉdonado fermita. Propono A (sveda modelo) estas aprobita (4:2:1). Taylor 49 (diskuto) 11:05, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Nomo de la ŝablono "vasupre" ("ankaŭ")[redakti]

Fono de problemo kaj diskuto[redakti]

Frue ni havis pli ol 10 aliasojn de sama ŝablono, plejparte kerne neesperantaj (kun germanaj ĉapeloj aŭ simile). Post mia (Uzanto:Taylor 49 kaj Uzanto:Taylorbot) laboro restis unu ŝablono "{{vasupre}}" kaj ĉiuj alvokoj uzis ĝin. Unu uzanto alinomis la ŝablonon al "ankaŭ". Temas pri apartigilo uzenda plej supre sur la paĝo kiun oni nepre distingu de la subtitola ŝablono {{Vidu ankaŭ}}. La nomo estu "vasupre" kio estas kurtigo de "vidu ankaŭ supre". La vorto "supre" estas grava por eviti eraran uzon. Nomo "ankaŭ" estas konfuzema kaj netaŭga. Argumento "Nomo de ŝablono devus havi Esperantan nomon." estas kerne nevalida. Nomo "vasupre" estas sufiĉe esperanta. Taylor 49 (diskuto) 18:59, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri alia temo, iuj ŝablonoj komencas per majuskla litero, aliaj per minuskla. Estas tede memoradi kiuj estas kiaj. Kwamikagami (diskuto) 20:28, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Ni jam diskutis tion: Vikivortaro:Diskutejo#Privataj_ŝablonoj_pri_unuopaj_vortospecoj. Mia laborado strebas al jena principo:
  • IFA - tutmajuskla
  • subtitolaj - komenca majusklo: "Signifoj"
  • ceteraj - tutminuskle
Mi rekte malŝatas la iaman kutimon ke ĉiu ŝablono ekzistis en multaj variaĵoj (K, k, L, l, UK, uk, Uk, Vidu, vidu, vidu ankaŭ, Vidu ankaŭ, viduankaŭ, Viduankaŭ, Ankaŭ Vidu, ...) kaj oni foje transŝaltis la alidirektojn kaj tiumaniere amase rompis paĝojn. Taylor 49 (diskuto) 11:04, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi malpli aprezas ŝablonnomojn kiel "v.a. supre" aŭ eĉ pli komplike kiel Ŝablono:A. y-v.Ré. st hÜk. (Hiperrigardo). Ĉiu punkto, usklecŝanĝo, spaco aŭ streketo, krampo, ĉapelo (precipe neesperanta) aŭ simile malfaciligas la uzon de la ŝablono. Mi konstatas ke interkonsento ĝisnune ne estiĝis. Taylor 49 (diskuto) 15:49, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj[redakti]

A la ŝablono nomiĝu "vasupre"
B la ŝablono nomiĝu "ankaŭ"

Voĉoj (FERMITA)[redakti]

  1. A. Ja, 'ankaŭ' estas nesufiĉe klara. Sed notu ke la ekzemploj estas por ŝablono 'Vidu'. Kwamikagami (diskuto) 20:28, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
  2. A "vasupre". Kaj mi ĵus riparis la ekzemplojn. Taylor 49 (diskuto)
  3. B Mi voĉdonas por B. Aŭ "v.a. supre" por ke estu klare, ke temas pri mallongigilo. -- Pablo Escobar 10:53, 3 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  4. B Mi samopinias kun Uzanto:Pablo Escobar ĉi tie. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 18:39, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

Voĉdonado fermita. Neniu interkosento (2:2). Taylor 49 (diskuto) 11:05, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Propono pri nova regulo (aldono de lingvoj)[redakti]

Fono de problemo kaj diskuto[redakti]

Kiuj lingvoj estas tolereblaj en nia vikivortaro? Ni jam havas 3 lingvojn sen ISO-kodo (sio,sud,tko) kaj unu arkaikigitan lingvon (sh). Mi ne volas ke kvanto de tiaj "lingvoj" rapide kreskas. Iam ni havis regulon aŭ deziron ke "nur lingvoj kun ISO-kodo estas tolereblaj". Aldono:Listo_kun_lingvoj -- Taylor 49 (diskuto) 18:59, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Se, kiel diras Kwamikagami, ISO ne estas kompetentulo pri lingvoj, mi ne scias kion respondi. Plej prefere ĉiuj lingvoj estu permesataj, mi ĉiam aŭskultas en Esperanto-aranĝoj la vorton "tokipono", iam-tiam, "solresolo" kaj malofte "slovio", do ili estas faktoj priparolataj, kiujn ni ne devas ignori, nur ĉar ili ne havas tiun kodon. Eble doni al Esperanto ISO-kodon iam estis por kelkaj -- "malbona ideo". Kaj sincere, mi ne pensas, ke "kvanto de tiaj «lingvoj» rapide kreskos", kiel vi diras. Ne estas multaj.-- Pablo Escobar 20:01, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Troviĝas en angla Vikipedio problemo, ke fojfoje oni kreas artikolon por kvazaŭ-imaga lingvo, pro naciismaj kialoj. Sed mi dubas, ke tiaj estos problemo tie ĉi.
Oni ofte petas, ke la ISO kreu kodon por planlingvoj. La ISO ĝenerale rifuzas, ĉar plejofte ili estas pli plano ol lingvo. Eble tiaj ja povas esti problemo ĉi-tie, el planlingvo-kreintoj kiuj volas propagandi sian kreaĵon. Kwamikagami (diskuto) 00:22, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Prave. Pro tio la ideo estas "eblas aldoni lingvon sen ISO-kodo post diskuto". Taylor 49 (diskuto) 18:40, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭe. Ekzistas normoj pli larĝaj ol ICO sed ne senfinaj, kiuj permesus pli grandan aron da lingvoj. Miaopinie, oni kutime aldonu lingvojn kun valida ICO-kodo, sed ankaŭ povu aldoni lingvojn difinitajn de BCP 47 aŭ de MultiTree. Vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/Codes_for_constructed_languages פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 18:36, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Troviĝas en tiu listo nur unu MultiTree-a planlingvo sen ISO-kodo (nuna aŭ proponita), Na'vi. Ne Solresol, nek Tokipona, nek Balaibalan. Kaj ni povas decidi nun ke Na'vi estos akceptebla. Kwamikagami (diskuto) 23:57, 9 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:פֿינצטערניש Mi ne komprenas kial uzanto "Fincterniŝ" voĉas kontraŭe post "Miaopinie, oni kutime aldonu lingvojn kun valida ICO-kodo, sed ankaŭ povu aldoni lingvojn" ... . La proponita regulo volas precize tion. Post diskuto eblas aldoni lingvon sen ISO kodo. Sed mi ŝatus certigi:
  • ke la proponinto havigas bazajn informojn (planlingvo? elmortinta lingvo? fontoj?)
  • ke la kvanto da parolantoj estas iomete pli ol unu (por elmortinta lingvo: ke disponeblas verkoj)
Taylor 49 (diskuto) 17:23, 10 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj[redakti]

A Jena regulo: Iu ajn registriĝinta uzanto rajtas aldoni lingvon kiu havas validan, individuan kaj aktualan ISO 639-3:2007-kodon. Aliajn lingvojn (precipe sen ISO-kodo, kun oficiale arkaikigita ISO-kodo, aŭ kun ISO 639-2-kodo kiu ne plu aperas en ISO 639-3:2007) oni ne aldonu sen antaŭa diskuto.

Voĉoj (FERMITA)[redakti]

  1. Ne por "nur lingvoj kun ISO-kodo estas tolereblaj", jes por "oni ne aldonu sen antaŭa diskuto". La ISO ne estas kompetentulo pri lingvoj. Ekz-e, estas centoj da ĉinaj lingvoj kiuj ne havas ISO-kodojn, ĉar la registaro de Ĉinio volas pensigi ke la ĉina estas lingvo. Sed oni ja rajtu enmeti vortojn el tiuj lingvoj ĉi-tie. Simile, estas centoj da lingvoj en Aŭstralio k Ameriko kiuj estas nesufiĉe atestitaj por ricevi ISO-kodojn, tamen ni konas plurajn vortojn, kaj ne malofte tiuj vortoj estas parto de la etimo de vorto en lingvo kiu havas ISO-kodon. Kwamikagami (diskuto) 20:41, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
    Ĉu tio estas A ? Taylor 49 (diskuto) 11:09, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
    Proksimume A. Mi ne certas pri ISO-2. Kwamikagami (diskuto) 02:19, 2 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  2. A (lingvoj kun ISO 639-3:2007 simple, ceteraj post diskuto). Taylor 49 (diskuto) 11:09, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
  3. A Mi konsentas kun tiu regulo. Kotavusik (diskuto) 16:29, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  4. Se, kiel diras Kwamikagami, ISO ne estas kompetentulo pri lingvoj, mi ne scias kion respondi. -- Pablo Escobar 20:01, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  5. Kontraŭe. Ekzistas normoj pli larĝaj ol ICO sed ne senfinaj, kiuj permesus pli grandan aron da lingvoj. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 18:36, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

Voĉdonado fermita. La regulo estas aprobita (2 A / POR, 1 EBLE A / POR, 1 KONTRAŬ, 1 NEŬTRA). Taylor 49 (diskuto) 19:49, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Terminologio: "regno" vs "lando" vs "ŝtato"[redakti]

Fono de problemo kaj diskuto[redakti]

"movis paĝon Ŝablono:Ŝtatoj Eŭropo (Esperanto) al Ŝablono:Regnoj Eŭropo (Esperanto)" vs "regno estas biologia vorto" Kiu vorto estas uzenda? Taylor 49 (diskuto) 16:03, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj[redakti]

A regno
B lando
C ŝtato

Voĉoj (FERMITA)[redakti]

  1. C ŝtato Taylor 49 (diskuto) 16:09, 30 okt. 2019 (UTC) riparas mian voĉon Taylor 49 (diskuto) 10:45, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
  2. A regno. Ili ne estas listoj da la ŝtajoj. Ekz-e en la eŭropa, ne troviĝas dependaj Kimrio, Ferooj. Se ni aldonos ĉiujn ŝtatojn, mi ŝanĝos mian preferon. Kwamikagami (diskuto) 21:08, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
  3. A regno.
  4. B lando. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 18:38, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

Voĉdonado fermita. Ŝanĝu terminon al "regno". Taylor 49 (diskuto) 18:04, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Troamerikigo[redakti]

Fono de problemo kaj diskuto[redakti]

Temas pri redundaĵo. Ne utilas havi apartajn ŝablonojn por norda kaj suda Ameriko kaj plian ŝablonon por tuta Ameriko. Mi proponas forigon de Ŝablono:Landoj de Ameriko. Taylor 49 (diskuto) 16:09, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi preferas forigi Ŝablono:Landoj de Ameriko TUTA ĉar:
  • la komuna nomo "Ameriko" estas iomete malfeliĉa, la du partoj estas geografie evidente apartaj
  • la kvanto da ŝtatoj en tuta ameriko estas troa (Centran Amerikon oni kunigu kun Norda Ameriko) Taylor 49 (diskuto) 11:17, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj[redakti]

A forigo de Ŝablono:Landoj de Ameriko
B forigo de Ŝablono:Regnoj_Nord-Ameriko_(Esperanto) kaj de Ŝablono:superrigardo regnoj Sudameriko eo

Voĉoj (FERMITA)[redakti]

  1. A forigo de Ŝablono:Landoj de Ameriko Taylor 49 (diskuto) 16:09, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
  2. B forigo de Nordameriko k Sudameriko. La apartigo estas iom angleca. Por la plej parto el la landoj amerikaj, la mondoparto estas unu 'Ameriko'. Kaj ne troviĝas multaj regnoj amerikaj kiuj kaŭzus la liston esti tro longa. Kwamikagami (diskuto) 21:16, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
  3. B. Tamen bonvolu en la ŝablono por TUTA konservi bele la kategoriigon laŭ partoj (tio estus Norda, Suda, Centra kaj Kariba Maro), kiel en la nuna NORDA.-- Pablo Escobar 19:29, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  4. B. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 18:38, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

Voĉdonado fermita. Forigu la du apartajn ŝablonojn "Nordameriko" kaj "Sudameriko". Taylor 49 (diskuto) 18:05, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

 Farita {{superrigardo regnoj Ameriko eo}}. Taylor 49 (diskuto) 19:44, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Community Wishlist 2020[redakti]

IFried (WMF) 19:30, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Aldono:Vortaro_angla-Esperanto ne serĉeblas[redakti]

Kial la enhavo de Aldono:Vortaro_angla-Esperanto ne estas serĉebla, ĉu de Google, ĉu de la serĉokadro de Vikivortaro? --Noelekim (diskuto) 05:11, 7 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi konfirmas la problemon kaj laboras pri solvo. Bonvole paciencu. Taylor 49 (diskuto) 18:29, 7 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Koran dankon. --Noelekim (diskuto) 23:01, 7 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Serĉado per Guglo funkcias aĉe: google.com/search?q=%22lasi+en+embaraso%22. Eble oni eksplicite petu Guglon reinspekti la paĝon https://eo.wiktionary.org/wiki/Aldono:Vortaro_angla-Esperanto laŭ instrukcioj answer/9128668?hl=en&ref_topic=9128571 (necesas konto ĉe Guglo, sed mi ne havas iun). Mi esploras pri la intera serĉilo kiu ankaŭ ne funkcias. Taylor 49 (diskuto) 18:30, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Progreso: Serĉado per la serĉokadro de vikivortaro funkcias nun  Farita (testo: "lasi en embaraso"). Serĉado per Guglo ankoraŭ ne  Atendu. La vortaro plej verŝajne NE estas forbarita el Guglo kaj la kaŭzo de la problemo estas ke ne estas multaj ligiloj al la negrava esperanta vikivortaro kaj ene de la vikivortaro ne estas multaj ligiloj al la Aldono:Vortaro_angla-Esperanto (A) do Guglo ne inspektas la paĝojn tre ofte. Taylor 49 (diskuto) 02:28, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto: la problemo estas solvita.  Farita Guglo kapablas trovi la paĝojn en nomspaco "Aldono": google.com/search?q=%22lasi+en+embaraso%22. Bedaŭrinde la esperanta vikivortaro estas senespere negrava paĝaro kaj pro tio daŭras longe (multaj monatoj) ĝis Guglo rimarkas ŝanĝon. Ankaŭ la vikia serĉilo funkcias (vidu diskuton sube). La problemo pri absurde multaj antaŭelektitaj nomspacoj (vidu sube) ankaŭ estas iomete solvita. Temis pri persona prefero de mi memorita nesaĝe longe kaj kaŝita tro bone ekstere de la menuo "Preferoj" kie mi ripete serĉis ĝin. Taylor 49 (diskuto) 00:34, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝanĝo per "Phabricator" #T237792 -- bonvole donu konsentan voĉon[redakti]

Por solvi la supre pridiskutatan problemon "Aldono:Vortaro_angla-Esperanto ne serĉeblas" necesas redakti "$wgNamespacesToBeSearchedDefault" per "Phabricator". Oni forprenu la amason da nunaj plejparte drolaj nomspacoj ("File:"/"Dosiero:", "Gadget definition talk:", ...) kaj havu na nur du nomspacoj, nome la ĉefa (NS=0) kaj "Aldono:" (NS=102). Bonvole donu konsentan voĉon per : {{voĉo|por}} Mi konsentas / I agree. ~~~~.

In order to solve the above discussed problem "Aldono:Vortaro_angla-Esperanto ne serĉeblas" it is needed to edit "$wgNamespacesToBeSearchedDefault" by "Phabricator". All the present strange namespaces ("File:"/"Dosiero:", "Gadget definition talk:", ...) are to be removed and replaced by only two, namely the main one (NS=0) and "Aldono:" (NS=102). Please give a consent vote by : {{voĉo|por}} Mi konsentas / I agree. ~~~~.

 Por: Mi konsentas / I agree. --Noelekim (diskuto) 07:18, 9 nov. 2019 (UTC)</nowiki>[Respondi]
 Por: Mi konsentas. Kotavusik (diskuto) 11:50, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
 Por: Mi konsentas / I agree. Taylor 49 (diskuto) 12:14, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
 Por: פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 10:39, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento[redakti]

Ĉu tio ne draste ŝanĝus kaj fremdigus la nomspacaron de Vikivortaro? Kial eĉ ekzistas aparta vortaro angla-Esperanto, kiam Vikivortaro nepre havu apartajn paĝojn angla-Esperanto (kiuj jam traserĉeblas)? פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 11:27, 9 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:פֿינצטערניש: Tio entute ne ŝanĝos la nomspacaron. Tio ŝanĝos nur la nomspacojn preelektitaj por serĉado. Nun la nomspacoj estas "ns0=1&ns1=1&ns2=1&ns3=1&ns4=1&ns5=1&ns6=1&ns7=1&ns8=1&ns9=1&ns10=1&ns11=1&ns12=1&ns13=1&ns14=1&ns15=1&ns828=1&ns829=1&ns2300=1&ns2301=1&ns2302=1&ns2303=1", inter ili bildoj ĉe la komuna dosierdeponejo "Commons", kaj multaj nomspacoj kiujn neniu uzas ("Gadget definition talk"). Mi volas ŝanĝi la liston al "ns0=1&ns102=1" (ĉefa nomspaco kaj "Aldono:"). Ceterajn nomspacojn eblas elekti permane por serĉado. Provu serĉi la vorton "ludilo" por kompreni la problemon. Mi ne komprenas la plendon pri "aparta vortaro angla-Esperanto". Taylor 49 (diskuto) 14:45, 9 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti]

Nomspaco "Aldono:" aldonita  Farita (la plej grava parto de la peto). La multaj obskuraj nomspacoj ne forprenitaj de la defaŭltaj serĉoelektebloj. Taylor 49 (diskuto) 02:30, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

 Farita Vidu supre. Taylor 49 (diskuto) 00:37, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu "situata" estas valida vorto ? eo[redakti]

"situata" eo - situated en - gelegen de - situato it ??? https://en.wiktionary.org/wiki/situated - Tn4196 it 18 4 2013 --Peter Berbe (diskuto) 19:06, 11 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Uzanto:Peter Berbe: Mi ĵus riparis la fuŝon. Vorto "situata" estas erara. Estu "situanta". Bonvole komencu lerni la lingvon. Ni bezonas lertajn kaj laboremajn kontribuantojn. Taylor 49 (diskuto) 19:31, 11 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi kreis paĝojn situi, situanta, situated, belägen. Fuŝo "situata": 6 trafoj -- vorto "situanta": 339 trafoj. Taylor 49 (diskuto) 12:39, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Feliĉa novaĵo pri la novaĵoj[redakti]

Graŭ nova Modulo:mpicklines mi ĵus solvis alian praan problemon de ĉi tiu vikio: la du malfeliĉajn novaĵlistojn Vikivortaro:Laborplano kaj Ŝablono:Ĉefpaĝo/Aktualaĵoj kiujn oni devintus redakti sinkrone kaj kohere, sed neniu ja faris tiel. Krom tio devo enmeti samajn novaĵojn en du paĝojn estas malŝparo de valora kontribuanta laboro. Nun prezentiĝas nur unu mojosa "hejmo" por novaĵoj Ŝablono:novaĵlisto, kaj de tie ili estas transprenataj al paĝo Vikivortaro:Aktualaĵoj (ĉiuj) kaj la la Ĉefpaĝo (maksimume 8). Taylor 49 (diskuto) 20:42, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Eksporto al Vikidatumoj[redakti]

Saluton karaj vikivortaranoj.

Mi ekaktivigxis por instrui al Vikidatumoj (VD) pli da vortoj el nian karan lingvon kaj ligi la vortojn tie al konceptoj jam en Vikidatumoj. Mi vidas ke la rusoj eksportis sian vortostokon (~120.000) + formoj de verboj al WD sen permesilaj problemoj. Mi interesigxas pri cxu eblas fari la sama el la Esperanta Vikivortaro.

Ekzemple la eksporto de manĝi enhavus:

  • manĝi|manĝas|manĝis|manĝos|manĝanta|manĝonta|manĝinta|manĝu|manĝus|... sen iuj sencoj pri kio tio signifas (cxar ili estas kopirajtitaj je CC-BY-SA).

Mi demandas cxar estas kutimo en VD demandi al la unuopa vikivortara komunumo kaj ekhavi konsento de la komunumo antaux progresi.

Amike --So9q (diskuto) 11:34, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

 Neŭtrala: Mi ne estas konvinkita pri la utilo sed ne volas kontraŭi. Taylor 49 (diskuto) 14:14, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
 Kontraŭ: Oni ne rajtas kopii la enhavon de la esperanta Vikivortaro al Vikidatumoj sen la klara interkonsento de ĉiuj kunlaborantoj kaj kunlaborintoj de la esperanta Vikivortaro. Mi ĉi tie ne donis la rajton publikigi miajn kontribuojn sub la permesilo CC0 (tiu de Vikidatumoj). Aldone estas ankoraŭ multaj kopirajto-problemoj en ĉi tiu vikio, multaj difinoj estas kopiitaj senpermese de PIV kaj ReVo. Ĉe la rusa Vikivortaro estis verŝajne diskuto pri la temo, kaj la tieaj kontribuantoj verŝajne decidis eldoni siajn kontribuojn laŭ la sama permesilo kiel Vikidatumoj, sed ni eĉ ne povas fari tion, pro la multaj kopioj de aliaj esperantaj vortaroj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:47, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton Robin. Dankon pro via komento.
Cxu vi opinias ke unuopa vorto + formoj estas kopirajtebla? Se jes bv. donu argumentojn kial? Mi ja komprenas ke la frazoj de la sencoj estas CC-BY-SA cxar estas ia kohera verkero. Se vorto + formo estas kopirajtebla tiu kondukus nin al socio kie oni devas demandi antaux uzo de cxia specifa vorto (e.g. neologismoj, ktp.). Tio ne estas justa limigo bazito de kopirajtlegxo kiu nur protektas kreaj verkoj (dum limigita periodo). Laux mi uzo de vortoj kaj gxiaj formoj ne estas kopirajtebla materialo en si mem. Se vi kontrauxas mi sxatus havi de vi juraj ekzemploj de kortumo, laux mia kompreno tio ne ekzistas.
Vi skribis Oni ne rajtas kopii la enhavon de la esperanta Vikivortaro al Vikidatumoj sen la klara interkonsento de ĉiuj kunlaborantoj kaj kunlaborintoj de la esperanta Vikivortaro. tio tute ne pravas laux mi. Tute dependas de kion vi kopias, kiom multe kaj cxu juĝisto laux la nuna legxu pri kopirajto. Ecx kopii cxiu kapvorto en Vikivortaro (nur la nomo de la artikolo) en sia tuto versxajne ne estas kopirajteblas se la juĝisto ne konsideras tion verko.
Mi ankaux volas sciigi aux memorigi vin pri la decido sxangi al CC-BY-SA de Vikipedio. Tiam la aktiva komunumo decidis pri permesila sxangxo. Same eblas tie cxi se vi insistas, e.g. doni al redaktantoj ebleco dum kk monatoj vocxdoni por aux kontraux la eksporto laux mia propono supre.
Por mi la interesa afero temas ne pri kopiado sed pri kunlaborado. Kiel povus malhelpi al Vikivortaro doni al Vikidatumoj tia listo? Kio estas la plej acxa imagebla produkto? Ke Vikidatumoj kreskus? Ke homoj haltas kontribui al Vikivortaro kaj anstataux kontribuos al Vikidatumoj kreante novaj vortoj kaj vorteroj tie kaj ligante ilin al sencoj jam en la datumbazo? Ke Vikivortaro datumputrus (en. data rot)? Se ni ekhavos ecx pli bona kaj kompleta vortaro kiel rezulto de la transigo cxu tio ne indas?
Mi kredas je la sukceso de la plej bona platformo por labori kun vortoj. Vikidatumoj laux mi estas pli optimala solvo de la defioj de vortarverkado kun limigita laborforto en volontula kunlaboranta maniero. El gxi ni povas facile krei bildovortaroj, infanaj bildovortaroj (ekskludo de fi-vortoj, slango kaj vulgaraj sencoj), fakterminaroj (inkludo de nur fakterminoj de ia fako), ktp. Gxia ekzisto influas al via projekto cxu vi volas aux ne. Povus esti ke Vikivortaro dauxrigxas en ia formo, povus esti ke gxi mortos pro forlaso de cxiuj kontribuantoj al "pli fresxa herbo". Mi esperas ke la komunumo tie cxi preferas kunlabori ol rifuzi dividi.--So9q (diskuto) 11:24, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi konscias, ke oni iam decidis transiri al CC BY-SA 3.0 ĉe Vikipedio. Tio leĝe eblas, ĉar la permesilo GFDL eksplicite permesis transiri al la permesilo CC BY-SA 3.0. Vidu sekcion 11 ("RELICENSING") de GFDL. La aktiva komunumo tiam voĉdonis, ĉu ili volas uzi tiun parton de la permesilo por transiri. CC BY-SA 3.0 ne havas similan sekcion, kiu permesus transiri al la permesilo CC0 1.0, do ajna voĉdono ĉi tie havus neniun efikon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 01:17, 24 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la informo pri tiu detalo. Notu ke mi ne petis vin sxangxi la permesilon de ajna signifa teksta enhavo en Vikivortaro. Kiun mi petas estas listo de vortoj kun formoj kiuj estas nur parto de Vikivortaro nesuficxa por krei vortaron (vortaro ne simple estas ajna listo de vortoj, gxi estas ligo inter vortoj en pli ol unu lingvo aux listo de vortoj en unu lingvo kun klarigoj pri deveno, uzo, signifo, ktp.).
Notu ankaux ke eroj de pagxoj en Wikipedio estas amase aldonita per la jena ilo al WD kiel etikedo aux priskribo kaj tio laux mia kompreno ne estas konsiderata signifa ero de verko kaj do ne estas protektita de kopirajtlegxo. Mi povus krei similan ilon pro preni nur la vorto kaj formoj de eo-vikivortaro kaj uzi laux la saman principon.
Notu ankaux ke en Danujo ekzistas principo pri originaleco kiu versxajne similas en aliaj lando: Den, der har skabt et litterært værk, har ophavsret til værket, hvis værket har den nødvendige originalitet (Tiu, kiu kreis tekstan verkon, tenas kopirajton je gxi, se la verko havas la necesan originalecon). Oni povas argumenti laux tio ke la listo kiun mi proponas eksporti ne estas originala, gxia enhavo ne estas inventita de Vikivortaro, gxi simple estas kolekto de unuopaj vortoj de multaj aliaj fontoj kaj en si mem, kvankam gxi estas kolekto, ne estas kopirajtebla. Ekzemple mi ne povas krei listo de 14 vortoj (Ekzemple: veturi veturas auxto auxtoj kaj polui poluas mangxi mangxas mangxas glaciajxo mi vi ili kaj devigi cxiuj, kiuj uzas tiun kolekton en pagxo interrete aux en libro, pagi al mi. (la listo de Vikivortaro kiun mi proponas eksporti estas pli longa sed tio ne gravas). Tio ne estas bona por kreado aux la evoluo de la lingvo kaj do ne reale kopirajteblas cxar la jugxistoj plej versxajne rifuzus doni al mi kopirajton laux kopirajtlegxo.
Mi jxus trovis https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Copyright_in_lists en kiu estas skribita: If the content in the source list is a "value judgment", or if there is plausible reason to believe it may be, we cannot treat it like public domain material. Tio signifas ke devas esti ia homa distingo laux jugxo en elekto de la listo per ke gxi estas kopirajtebla. Ekz. listo de firmaoj en urbo ne kopirajteblas. La listo de vortoj en Vikivortaro laux mi sxajnas suficxe hazarda por ne esti kopirajtebla cxar gxia kompilo ne estas bazita laux jugxo aux valoro.
Krome en la pago estas skribita: In United States copyright law, the principle of requiring originality for copyright protection was invoked in the 1991 ruling of the United States Supreme Court in Feist Publications v. Rural Telephone Service. The court opinion stated that copyright protection could only be granted to "works of authorship" that possess "at least some minimal degree of creativity". Mi opinias ke la sama validas por la listo de Vikivortaro, gxi kompreneble estas iom laboro kompili sed gxi ne estas kreema.
Laux mia opinio la supra entute signifas ke la listo kiun mi petas plej versxajne ne kopirajteblas laux Usona legxo.--So9q (diskuto) 13:24, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Laŭ mia scio kaj prijuĝo simpla nuda listo kun vortoj (abelo, aboco, biero, buso, ..., urino, vagino, zono), listo kun regulaj fleksiaj formoj (fari, faras, faris, ... ??farunta??), eĉ listo kun neregulaj formoj (vara, är, var, varit) ne estas kopirajteblaj. Taylor 49 (diskuto) 13:55, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Vidu ankaŭ https://meta.m.wikimedia.org/wiki/Wikilegal/Lexicographical_Data#Conclusion kie estas detaloj pti kio estas CC0 kaj ne laŭ niaj juristoj.--So9q (diskuto) 07:55, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi invitas aliaj kontribui kaj voĉi sian opinion pri la eksporto. Eblas per roboto de Yurik ligi de la artikoloj al la novaj leksemoj en VD ankaŭ, ĉu vi ŝatus tion?--So9q (diskuto) 08:01, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Bildoj[redakti]

Ĉu taŭgas aldoni bildon al kapvorto, kiam la vorto ne estas Esperanta, sed kiam ne ekzistas Esperanta vorto por la signifo? Mi faris tion tie. Kotavusik (diskuto) 15:19, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Bone ke vi demandas. Ĉu vi certas ke esperanta vorto ne ekzistas? Ĉu ekzistas angla vorto? Dura regulo por ĉi tiu vikio ne ekzistas, sed kiam vere ne ekzistas esperanta vorto tiam bildo estas tolerebla laŭ mia opinio. Taylor 49 (diskuto) 18:51, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne certa, ke ne ekzistus vorto en Esperanto por ĉi tio, sed malgraŭ mia serĉado, mi ne trovis ĝin. En la angla, oni esprimas tion per: "butterfly stroke". Kotavusik (diskuto) 19:21, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Internacie, ĝi estas la 'papilia' maniero aŭ eĉ la 'batarflaja' (senpere el la angla). Eĉ ĉine ĝi tiel estas (蝶泳 papilio-naĝo). Kwamikagami (diskuto) 06:54, 26 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Lingva demando: ĉina juano au ĉinia juano?[redakti]

Ŝajnas al me, ke monunuo ligas al lando, ne al gento. Troviĝas germanoj, ĉinoj ktp en multaj landoj, sed la marko, juano ktp apartenas al nur po unu. K komparu malajzia ringito (ne malaja ringito). Do kial malagasa ariaro k ne madagaskara ariaro? Sed me ne konas la kutiman vortuzon.

Eble oni uzas la landonomon kiam ĝi ne estas derivita de iu popolo (e.g. alĝeria dinaro, ne *alĝera dinaro), sed la gentan nomon kiam ĝi jes estas? Kwamikagami (diskuto) 06:32, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝajne vi pravas sed mi ne estas spertulo pri mono. w:Renminbio w:Juano w:Ĉina Juano. Mi proponas ke vi demandu en la "Lingvejo" ĉe vikipedio. Taylor 49 (diskuto) 10:32, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

5 proponoj[redakti]

Supre troviĝas 5 gravaj proponoj. Pri kelkaj ŝajnas estiĝi interkosento, pri kelkaj ne. Mi intencas baldaŭ fermi la voĉdonadon. Tiuj kiuj ankoraŭ ne voĉdonis bonvole faru tion baldaŭ. Taylor 49 (diskuto) 07:15, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Propono pri amasforigo 2019-11-23 (1 + 80 + 6 paĝoj)[redakti]

Jen: Kategorio:Ŝablonaro ne-plu-uzata ekde 2012. Kialo: 80 redundaj lingvokodaj ŝablonoj (uzu ŝablonon {{Lingvo}}) + 6 neuzataj "Rad"-ŝablonoj + la kategorio. Senvaloraĵo ekde jaro 2012. Estos forigitaj post 10 tagoj se neniu kontraŭstaras. Taylor 49 (diskuto) 12:30, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

 Farita La antaŭmenciitaj paĝoj estas forigitaj. Taylor 49 (diskuto) 11:44, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Feliĉa novaĵo: nova ŝablono "deveno3" por montri etimologion[redakti]

Fakte, la ŝablono {{deveno3}} ekzistis ekde komenco de la jaro 2012, sed neniu uzis ĝin kaj ĝi ne funkciis bone. Plibonigoj:

  • funkcias kun ĉiuj lingvonomoj por la devena lingvo (precipe la substantivaj) ilo yoga
  • ne montras rompitaĵojn kiam devigaj parametroj mankas
  • ne montras rompitaĵojn kun nevalidaj lingvokodoj
  • kaŝita parametro "nocat" (uzata kaj nepre uzenda sur Helpo:Kiel redakti paĝon)
  • ne dependas de arkaikigitaj lingvokodaj ŝablonoj
  • kapablas montri transskribon, prononcon kaj signifon de la devena vorto, kaj eblajn rimarkojn
  • ne montras ligilon al alilingva vikivortaro kiu ne ekzistas
  • diagnoza kategorio Kategorio:Erara uzo de ŝablono (deveno3)

Uzu ĝin! Taylor 49 (diskuto) 16:26, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi denove redaktis ĝin kaj aldonis ca 17'000'000 parametrojn bezonataj por certaj lingvoj (precipe korea & japana). Taylor 49 (diskuto) 12:20, 20 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi plie redaktis ĝin. Nun ĝi bone funkcias kun nomoj de personoj. Vidu paĝon oganesono. Taylor 49 (diskuto) 15:09, 20 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi eble forigos la subtenon por personoj kaj kreos apartan ŝablon. La parametro por alia skribo estas sa= kaj por rimarkoj estas not=. Taylor 49 (diskuto) 01:36, 22 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi forigis la subtenon por personoj kaj kreis apartan ŝablonon {{elpropra}}. Ne uzu ŝablonon "deveno3" por propraj nomoj. Vidu sube. Taylor 49 (diskuto) 19:39, 24 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

ReVoj kaj FuŜoj[redakti]

Mi unuformigis la alvokojn al {{ref-ReVo}}.
Prezentiĝas nur "insource:/\{\{ref\-ReVo\}\}/" 151 eraraj alvokoj.
Retadresoj de la ReVo:

Taylor 49 (diskuto) 18:07, 28 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu translingva aŭ esperanta sekcio estu supre?[redakti]

Ekz-e ĉe A. Mi timas, ke mi suprenmetis foje unun, foje la alian. Kwamikagami (diskuto) 19:09, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉar mi kutimas la francan Vikivortaron, kiu simile faras (vidu en la franca Vikivortaro: na), mi proponas, ke la translingva sekcio troviĝu plejsupre, la Esperanta sekcio pli malsupre kaj la alilingvaj ankoraŭ pli malsupre. Kotavusik (diskuto) 15:12, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Erara sintakso de "Vortospeco"[redakti]

74 fuŝoj. Taylor 49 (diskuto) 23:52, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

57 fuŝoj. Taylor 49 (diskuto) 20:56, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio "avigationsleiste" kaj klopodo esperantigi germanajn subŝtatojn[redakti]

Taylor 49 (diskuto) 20:53, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Propono pri amasforigo 2019-12-15 (1 + 178 paĝoj)[redakti]

Jen: Kategorio:Tradukita laŭ lingvo. Kialo: neutilaj malplenaj kategorioj, kaj redunda kopio de Kategorio:Tradukoj. Evidenta senvaloraĵo. Estos forigitaj post 10 tagoj se neniu kontraŭstaras. Taylor 49 (diskuto) 13:27, 15 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj "t" kaj "ÜÜÜ" (tradukoj)[redakti]

Mi entute ne volis tuŝi aŭ redakti la tradukan porkejegon sed mi nun tamen faris tion. Rezulto:

  • la tria "parametro" (pri kiu iuj iam plendetis) denove funkcias
  • ĉiuj tradukaj ŝablonoj estas alidirektitaj aŭ kvazaŭalidirektitaj al ŝablono {{t}} -> pli kohera konduto
  • ŝablono "t" estas la sola uzenda (neniu dilemo: t aŭ T, t aŭ t+ aŭ t-, t aŭ txx aŭ txxx aŭ txxx6 aŭ ...), ceteraj estas aŭ alidirektitaj aŭ forigitaj
  • la fuŝaj "ÜÜÜ"-ŝablonoj estas forigitaj (plejparte), bonvole ne reenkonduku ilin
  • ŝablono "t" ne plu dependas de lingvokodaj ŝablonoj
  • jenaj ŝablonoj restas:
    • {{t}} (la nuntempe malplej malmojosa)
    • {{trad}} {{t-trans}} {{txx}} estas arkaikigitaj
  • parametro "nocat" disponebla
  • mi daŭre planas novan tradukan ŝablonon kiu anstataŭigos na {{t}}, {{trad-eko}}, {{trad-mezo}}, {{trad-fino}} kaj la lingvokodajn ŝablojn kiel {{vo}}

Taylor 49 (diskuto) 13:52, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono nun "t" subtenas parametron "sa=" por alia skribo. Taylor 49 (diskuto) 01:36, 22 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Nova modulo "mchklngcode" kaj plibonigita ŝablono "deveno3"[redakti]

Nova modulo ((mchklngcode)) ekfunkciis. La plej frua ŝablono kiu uzas ĝin estas {{deveno3}}. Fakte la sola tasko de la nova modulo estas kontroli validecon de parametroj kiuj enhavas lingvokodon, kaj tiumaniere ebligi utilajn erarmesaĝojn kiuj siavice plifaciligas evitadon kaj forigon de eraraj ŝablonalvokoj. Ekzistas du pliaj moduloj kiuj helpas kun ĉi tiu tasko: ((mchkparametrojn)) kaj ((mwhineplendu)). Taylor 49 (diskuto) 10:51, 19 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Nova etimologia ŝablono "elpropra"[redakti]

Mi ĵus enkondukis novan ŝablonon {{elpropra}}. Ĝi ebligas efike montri etimilogiajn informojn se vorto devenas de propra nomo.

: el {{deveno3|eo|la|thorium|sg=-}}, siavice el {{elpropra|eo|M|Toro|wpl=Toro (mitologio)|not=antikva skandinavia dio}}

: el {{elpropra|eo|P|Юрий Цолакович Оганесянz|wpl=-|ts=Juri Zolakowitsch Oganessian|not=nuklea fizikisto}}

Vidu paĝojn torio, oganesono. Notu ke ĉi tiu vikivortaro eble povus havi paĝon Toro, sed certege ne havu paĝon Juri Zolakowitsch Oganessian. Vikipedio havas paĝon w:Toro (mitologio), kaj eble iam havos paĝon w:Juri Zolakowitsch Oganessian. Taylor 49 (diskuto) 19:37, 24 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Nova ŝablono "protektomoŝa"[redakti]

Temas pri alia "tipa" ŝablono kiu ekzistis ekde jaro 2013 (sub alia nomo), ne funkciis bone kaj neniu uzis ĝin. La nuna draste plibonigita versio kapablas atentigi pri intensa aŭ ĉefpaĝa uzo de ŝablono aŭ modulo kaj ebla protekto. Do ĝi faras laboron por kiu aliaj vikioj havas grandan kvanton da apartaj ŝablonoj. Kaj nomspaco (ŝablono aŭ modulo) kaj protekto estas ellegitaj aŭtomate. La sola parametro estas "ĉef" se la kaŭzo de atentigo estas nur ĉefpaĝa uzo.

{{protektomoŝa}}
{{protektomoŝa|ĉef}}

Jen: Ŝablono:protektomoŝa -- Taylor 49 (diskuto) 23:43, 26 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Propono pri amasforigo 2019-12-31 (1 + 68 paĝoj)[redakti]

Jen: Kategorio:Ŝablonaro Lingvo1a. Kialo: neutilaj ŝablonoj kreitaj dum jaro 2004 kaj jam delonge neuzataj. Evidenta senvaloraĵo. Estos forigitaj post 10 tagoj se neniu kontraŭstaras. Taylor 49 (diskuto) 13:06, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]