Ŝablono:tbllingvoj

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Fonta tabelo por paĝo Aldono:Listo kun lingvoj kaj kelkaj ŝablonoj. Por aktualigo uzu ĉi tiun ligion: "Aldono:Listo kun lingvoj?action=purge" kaj sekve konsentu al "malplenigi kaŝmemoron". Vidu eĉ ekranbildon kun ebla erarmesaĝo kiun vi ne kaŭzu.

Padlock.svg Ĉi tiu ŝablono estas multfoje bindita kaj protektitaVi povas inspekti la protokolon pri protektoj.
Se vi konas la eblajn sekvojn kaj havas sufiĉajn rajtojn, tiam vi povas zorge ekredakti.
Se vi ne kuraĝas aŭ ne rajtas redakti tiam vi povas proponi la deziratan ŝanĝon en la diskutejo.
Ĉi tiu ŝablono estas grava. Ĝi estas uzata far ĉiuj kapvortaj paĝoj. Tio
signifas ke mallerta redakto povas kaŭzi egan damaĝon. Ne eksperimentu per
redaktado de ĉi tiu ŝablono. Se vi malkontentas pri funkciado de iu ŝablono
kiu dependas de ĉi tiu, aŭ volas aldoni aŭ ĝustigi lingvon, aŭ ĝisdatigi ion,
tiam la ebloj estas aŭ mem zorge redakti ĉi tie, aŭ publikigi peton pri
ĝustigo en la "Diskutejo". Se vi malkontentas pri io kaj nur suspektas
ke la kaŭzo troviĝas ĉi tie, tiam demandu en la "Diskutejo". Bonvole
ne redaktu ĉi tiun ŝablonon se vi ne komprenas kiel ĝi funkcias.

Redaktante la suban tabelon (videbla nur en la fontokodo), zorgu precipe pri:

- ĝusta sintakso (evitu inter aliaj duoblan komon ",,", aliajn
  apartigilojn (";" "." "|" ktp), spacetojn ene de la ortaj krampoj,
  komon post la duobla orta finkrampo "]]", forigon aŭ ŝanĝon
  de la komandoj "includeonly" kaj "noinclude", ktp)
- bela aspekto (tio plifaciligas redaktadon kaj
  malpliigas la riskon de eraroj)
- ĝusta ordigo (nia lingvo "eo" plej supre, ceteraj lingvoj
  laŭalfabate laŭ ilia alira lingva kodo)

Post redakto de ĉi tiu ŝablono nepre aliru paĝon "Aldono:Listo kun
lingvoj" kaj devigu aktualigon (ligilo supre). Se aperos mesaĝo pri
gravaj eraroj (ligilo al ekranbildo supre) tiam vi rapide plibonigu
vian redakton kaj reprovu, se vi ne sukcesas malaperigi la erarojn
tiam vi tuj entute malfaru viajn ŝanĝojn.

Strukturo de linio en la tabelo estas jena:
- duobla orta ekkrampo "[["
- (cy) alira lingva kodo minuskle (preferinde kaj kutime dulitera laŭ
       ISO 639-1:2002 se disponeblas, alimaniere trilitera laŭ ISO 639-3:2007,
       kun kelkaj esceptoj)
- duobla orta finkrampo "]]"
- spaceto " "
- (c0) nomo de la lingvo en Esperanto, 36 bitokoj maksimume
- komo ","
- (c1) nomo de la lingvo en la lingvo mem, ĝi povas esti ambaŭflanke ĉirkaŭita
       far singoĉenoj "rl " (minuskla ro, minuskla lo, spaceto) kaj " lr"
       (spaceto, minuskla lo, minuskla ro), ĝi devas esti ĉirkaŭita se temas
       pri "RTL" (de dekstre al live) skriba lingvo, 36 bitokoj maksimume
       post forigo de ĉirkaŭiloj
- komo ","
- (c2) planlingva kaj antikva statuso (unu cifero: 0 (neplanita
       vivanta lingvo) aŭ 1 (parte planita lingvo) aŭ
       2 (planlingvo) aŭ 3 (antikva lingvo))
- komo ","
- (c3) ISO 639-1:2002 2-litera lingvo-kodo, se kodo ne ekzistas, tiam
       uzu duoblan minussignon "--"
- komo ","
- (c4) ISO 639-3:2007 3-litera lingvo-kodo, se kodo ne ekzistas, tiam
       uzu trioblan minussignon "---"
- komo ","
- (c5) ebla kodo de vikipedio kaj vikivortaro en la koncerna lingvo, se tiuj
       ambaŭ entute ne disponeblas tiam kopio de "cy" alira lingva kodo
- komo ","
- (c6) statuso de vikipedio kaj vikivortaro en la koncerna lingvo (du
       ciferoj: 0 - paĝo ne ekzistas, 1 - fermita aŭ malplena,
       2 - almenaŭ iomete valida)
- komo ","
- (c7) nomo de artikolo pri la lingvo en la esperanta vikipedio
- komo ","
- (c8) ligilo al la kategorio pri Esperanto en la alilingva vikivortaro,
       kun la kategoria prefikso, sen ortaj krampoj, ĝi povas esti ambaŭflanke
       ĉirkaŭita far singoĉenoj "rl " kaj " lr", 100 bitokoj maksimume
       post forigo de ĉirkaŭiloj
- komo ","
- (c9) nombro da kapvortaj artikoloj en la kategorio pri Esperanto
       en la alilingva vikivortaro (vidu ankaŭ
       "wikidata.org/wiki/Q8422023" "Category:Esperanto" kaj
       "wikidata.org/wiki/Q31158073" "Category:Esperanto lemmas")

La tabelo havas 11 kolumnojn. Unu linio havu 11 kampojn. Neniu kampo
estu malplena. Uzu signon "-" por indiki "ne ekzistas", "ne konata",
aŭ eĉ "ankoraŭ ne plenigita". La plej livaj du kampoj kun alira lingva kodo
kaj nomo de la lingvo en Esperanto estas nepre devigaj. Nekompletaj linioj
kiuj enhavas nur 2 kampojn anstataŭ 11 estas malpreferindaj sed sendanĝeraj.
Redaktinte linion postlasu 11 kampojn, eĉ se ili enhavas na plejparte "-".

Standardo "ISO 639-2:1998" pri 3-literaj kodoj estas neaktuala, do ne
uzu ĝin. Ĝi estas anstataŭita far la pli nova (kaj bedaŭrinde multe
pli ampleksa, 8'196 kodoj 2019-May) standardo "ISO 639-3:2007".

Ne aldonendaj kodoj:
- "art" (troviĝis nur en neaktuala "ISO 639-2:1998", "ceteraj planlingvoj")
- "zza" (disigita fariĝante "diq" aŭ "kiu")

Kodoj uzataj kvankam ili ne ekzistas en "ISO 639-3:2007" sed estis liberaj 2019-May:
- sio (planlingvo "Slovio")
- tko (planlingvo "Tokipono")