Ŝablono:tf-en-sb

El Vikivortaro


Utilo[redakti]

La funkcio de ĉi tiu ŝablono estas montri deklinaciitajn do pluralajn formojn de angla substantivo en formo de tabelo dekstre sur la paĝo.

Uzo[redakti]

La ŝablono troviĝu ĉiam sola en la linio, plej live, sub la titolo de nivelo 3 "=== Substantivo ===" kaj ŝablono "{{livs|en|sb}}". Neniuj parametroj estas devigaj, paĝonomo estas la singulara formo, kaj la pluralan formon la ŝablono aŭtomate generas. Pluralaj formoj de ca 99.9% vortoj estos ĝustaj ("computers", "fixes", "tries", ...), por ceteraj vortoj necesas uzi nomitan kaj nedevigan parametron. Ne uzu ĉi tiun ŝablonon por substantivoj kiuj estas nur singularaj ("news") aŭ nur pluralaj ("people"), sed uzu ĝin (kun parametro) kiam singulara kaj plurala formo estas samaj ("species"), ankaŭ nomite "zero plural" en la angla. Se en la dekstra kolumno troviĝas pli da pluralaj formoj ol unu, certigu ke la plej supra formo estu la plej ofte uzata, ne necese la plej regula.

Parametroj (0...6)[redakti]

  • (nomita kaj nedeviga) sa= singulara alternativa formo
  • (nomita kaj nedeviga) pl= plurala formo kiu anstataŭas la aŭtomate generitan
  • (nomita kaj nedeviga) pa= plurala alternativa formo
  • (nomita kaj nedeviga) paa= plurala alternativa alia formo
  • (nomita kaj nedeviga) not= notoj pri la deklinacio
  • (nomita kaj nedeviga, nur por testado, ne uzu sur kapvortaj paĝoj) pagenameoverridetestonly=

Ekzemplo kun kodo kaj aspekto[redakti]


Kodo (sur paĝo "mouse")Aspekto
{{tf-en-sb|pl=mice|pa=mouses|not=plurala formo "mouses" estas tre rara}}
Angla substantivo
English noun
SingularoPluralo
mousemice
alternative
mouses
plurala formo "mouses" estas tre rara

Kategoria efiko[redakti]

Neniu se ne estiĝas eraro.

Pritraktado de eraroj[redakti]

La ŝablono estas protektita kontraŭ erara uzo. Ekzemple se oni havigas anoniman parametron tiam la ŝablono plendas kaj la paĝo kaptiĝas en Erara uzo de ŝablono (30 paĝoj) kaj la ruĝa kategorio Erara uzo de ŝablono (tf-en-sb) (0 paĝoj).

Ekzemplaj paĝoj[redakti]

Bezonataj subŝablonoj kaj submoduloj[redakti]

Ŝablonoj rilataj al "tf-en-sb"[redakti]