radio

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Radio

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo radio radioj
Akuzativo radion radiojn

Signifoj
[redakti]

  1. (optiko) elsendaĵo konsistanta el videbla lumo; rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo
    La radioj de la matena suno (sunradioj) ĝenis dormi.
    Multegaj steloj radias el la ĉielo.
    Mi starigis la floron ĉe la fenestro por ke sunlumo povu priradii ĝin.
  2. (fiziko) nevidebla elsendaĵo konsistanta el elektromagnetaj ondoj aŭ subatomaj partikloj kiu (plej ofte) rektlinie traflugas la spacon kaj transportas energion
    Kosmaj radioj enhavas tre energiriĉajn partiklojn.
    Oni traktas kanceron per iksa surradiado.
  3. io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo
    Ni promenis en aleoj, aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ la fontano.
  4. resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo
    La lasta radio de espero jam estingiĝis.
    Ŝia radia rideto plibonigis mian humoron.
    Ilia respondo ne lasis al mi eĉ radieton de espero.
    La vizaĝo de la knabineto disradiis la bonvolemon.
  5. (amaskomunikado) dissendado de sonaj enhavoj
    Ĉu vi jam aŭdis la lastan radioelsendon?
  6. (amaskomunikado) radiostacio
  7. (amaskomunikado; tekniko) radioricevilo, radioaparato

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo

angla[redakti]

 Substantivo[redakti]

Angla substantivo
English noun
SingularoPluralo
radioradios

Signifoj
[redakti]

  1. (amaskomunikado) radioricevilo
    Sinonimoj: radio receiver
  2. (amaskomunikado) radiofonio

indonezia[redakti]

 Substantivo[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. (amaskomunikado) radioricevilo

sveda[redakti]

 Substantivo[redakti]

  • (en) radio, radion

Signifoj
[redakti]

  1. (amaskomunikado) radioricevilo
    Sinonimoj: radiomottagare, radioapparat