Aldono:Esperanto/Lingvonomoj

El Vikivortaro

Lingvonomoj[redakti]

Enkonduko[redakti]

Surprize lingvonomoj prezentas malfacilaĵon en Esperanto. Du detaloj kutimas kaŭzi konfuzon:

  • La fakto ke la plejpartaj lingvonomoj ne havas substantivan formon (Esperanto, la sveda, ne Svedo).
  • La uskleco de la lingvonomoj.

Substantivaj kaj adjektivaj lingvonomoj, artikolo "la"[redakti]

Esperanto ne havas simplan gramatikan artifikon (kiel ekzemple apartan postfikson) por krei lingvonomojn. Tiuj povas esti substantivaj (Esperanto, Tokipono, ...) aŭ adjektivaj (la sveda, la indonezia, ...).

  • Ĉiuj planlingvoj havas substantivan formon (Esperanto, Volapuko, Tokipono, ...). El la substantiva formo eblas derivi adjektivon (esperanta, volapuka, tokipona, ...) kaj adverbon (esperante, volapuke, tokipone, ...).
  • La plejmultaj neplanitaj lingvoj ne havas substantivan formon. Anstataŭe oni devas uzi adjektivon substantivigitan per aldono de la difina artikolo la: (la sveda, la indonezia, la kataluna, ...). El la substantivigita formo eblas krei ordinaran adjektivon per preterlaso de la difina artikolo la: (sveda, indonezia, kataluna, ...), ekzemple sveda gramatiko. Ankaŭ adverbojn eblas konstrui (svede, indonezie, katalune, ...), ekzemple krokodili katalune. La substantiva formo (Svedo, Indonezio, Kataluno, ...) estas ĉiam valida esperanta vorto sed ne priskribas la lingvon, sed civitanon, ŝtaton aŭ provincon.
  • Kelkaj neplanitaj, plejparte antikvaj lingvoj havas ambaŭ formojn (Latino -- la latina), aŭ nur la substantivan formon (Sanskrito).

Uskleco[redakti]

La substantivaj lingvonomoj estas senproblemaj. Oni nepre majuskligu la komencliteron (Esperanto, Tokipono, ...), ne (esperanto, tokipono, ...). La adjektivaj lingvonomoj estas iomete dubindaj. La kutimo ĉe la esperanta vikipedio estas ne majuskligi ilin (la sveda, la indonezia, la kataluna...) (ekzempla paĝo: w:Norvega_lingvo), sed kelkaj esperantistoj majuskligas (la Sveda, la Indonezia, la Kataluna...) (bertilow.com/lanlin/notoj.html#lingvoj, bertilow.com/lanlin/lingvoj.html). Laŭ PMEG ambaŭ stiloj estas ĝustaj.

Uzo en la esperanta vikivortaro[redakti]

Ne majuskligu la adjektivajn lingvonomojn (la sveda, ne la Sveda). Vidu la paĝon Helpo:Lingvoj por la teknikaj detaloj.

Kiel aliaj lingvoj faras[redakti]

  • Angla (EN): Oni ĉiam majuskligas la komencliteron de la vorto dum kaj substantiva kaj adjektiva uzo (Swedish). Metodo konstrui la vorton mem estas komplika kaj ioemete neregula (Dutch -- la nederlanda -- Nederlands).
  • Indonezia (ID): Apartaj vortoj por lingvonomoj ne ekzistas. Oni uzas la vorton "bahasa", kiu simple signifas "lingvo", sen necesa majuskligo, sekvita per nomo de ŝtato aŭ provinco aŭ planlingvo kun komenca majusklo (bahasa Swedia, bahasa Katala, bahasa Esperanto, ...).
  • Volapuko (VO): Lingvonomojn eblas krei per postfikso -pük por kaj planlingvoj kaj neplanitaj lingvoj (Lindäna-Seänuänaspük -- la indonezia -- bahasa Indonesia).