Uzanta diskuto:Kotavusik

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kara Kotavusik!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu kaj redaktu la aktualaĵojn, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Taylor 49 (diskuto) 04:22, 21 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Eksteraj ligiloj "kotava.org/kotapedia"[redakti]

Pri [1]: bonvole ne aldonu eksterajn ligilojn en la tradukblokon. Taylor 49 (diskuto) 04:22, 21 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Konsentite. Kotavusik (diskuto) 11:23, 21 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Kotavao[redakti]

Paĝo Aldono:Kotavao ne ekzistas sed vi povas krei ĝin. Helpo:Strukturo de paĝoj pri unuopa lingvo Taylor 49 (diskuto) 10:26, 21 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

 Farita Taylor 49 (diskuto) 19:34, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono "aŭdo"[redakti]

Dankon pro viaj kontribuoj. Parametro "ling=" estas bezonata se la ŝablono ne sukcesas aŭtomate ellegi la lingvokodon. Rigardu la paĝon "fa" kaj dokumentaĵon de la ŝablono {{aŭdo}}. Taylor 49 (diskuto) 19:34, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj[redakti]

5 gravaj proponoj disponeblas en la diskutejo, bonvole diskutu kaj voĉdonu. Taylor 49 (diskuto) 09:59, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Nova propono[redakti]

Mi petas vian voĉon: Vikivortaro:Diskutejo#Ŝanĝo_per_"Phabricator"_#T237792_--_bonvole_donu_konsentan_voĉon. Taylor 49 (diskuto) 10:33, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono "aŭdo" denove kaj alinomado kaj nenombrebleco[redakti]

Dankon pro viaj kontribuoj. Bonvole uzu ĝustan sintakson: * {{aŭdo|abduxoeva.wav|ling=Kotavao}} [[Kategorio:Paĝoj kun sondosiero (Kotavao)]] -> * {{aŭdo|abduxoeva.wav|ling=avk}}. Taylor 49 (diskuto) 17:35, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Bone. Kotavusik (diskuto) 17:38, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Pri paĝo "abduxoeava": se vi sukcesas krei paĝon kun fuŝa titolo tiam vi preferinde alinomu ĝin ol kreu kopion. Taylor 49 (diskuto) 17:42, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Konsentite, sed mi ne scias alinomi paĝon. Kiel do mi faru? Kotavusik (diskuto) 17:47, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Movu rigardon dekstren: Redakti -> Aldoni temon -> Vidi historion -> (stelo) -> Pli. Jen sub "Pli". Taylor 49 (diskuto) 17:50, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi komprenas. Kotavusik (diskuto) 17:56, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉu vere ĉiuj kotavaaj substantivoj kiujn vi ĵus aldonis estas nenombreblaj? Taylor 49 (diskuto) 20:54, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes. Kotavusik (diskuto) 08:16, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Lepticed7[redakti]

Pri [2]: nuntempe ne eblas voĉdoni por Lepticed7. Taylor 49 (diskuto) 14:19, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Apartaj solvoj kaj ŝablono "t"[redakti]

Pri title=pano&type=revision&diff=821192&oldid=790069: la ŝablono "t" nun bone funkcias por "avk" kaj "sud". Apartaj solvoj por tiuj lingvoj estas nek necesaj nek dezirindaj title=pano&type=revision&diff=877425&oldid=877274. La kategorioj Kategorio:Tradukita (Kotavao) kaj Kategorio:Tradukita (Solresolo) estu malplenaj. Taylor 49 (diskuto) 14:16, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Paĝo "kvoto"[redakti]

Dankon pro viaj kontribuoj, la vortaro bezonas kontribuantojn kaj esperantajn kapvortojn. Sed bonvole ne kopiu el PIV (aŭ alia vortaro). Tiri inspiron el PIV: JES. Kopii difinojn el PIV: NE. Vikivortaro:Kopirajto Helpo:Oftaj demandoj Taylor 49 (diskuto) 01:29, 4 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Konsentite. 😊 Dankon, Taylor pro la modifoj, kiujn vi faris en la artikoloj de mi, ĉar tio progresigas min pri redaktado. Kotavusik (diskuto) 09:35, 4 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi pardonpetas ...[redakti]

Mi pardonpetas pri mia daŭra plendado kaj dankas pro viaj kontribuoj. Kelkaj detaloj:

  • Dankon pro viaj opinioj kaj voĉoj ... sed bonvole ne en la arkivo (voĉdonado estas evidente fermita). Por nur esprimi samopinion al jama interkonsento ... aldonu novan temon (se vi sentas fortan bezonon aŭdiĝi), aŭ faru nenion. Por plidiskuti malnovajn temojn (precipe tiujn kiuj ne atingis interkonsenton aŭ ne ricevis respondon) ... komencu novan diskutadon.
  • {{Deklinacio-eo|{{PAGENAME}}}} estas troa sintakso. Estas sufiĉa {{Deklinacio-eo}}. Mi ne feliĉas pri ĉi tiu ŝablono (legu ĝian dokumentaĵon).
  • Uzante ŝablonojn "Signifoj" kaj "Tradukoj" ... la nivelo estu 4 (4 egalsignoj): ===={{Signifoj}}====.
  • Pri respondi: "ling=eo" estas nenecesa ĉar la ŝablono povas ellegi la lingvon el la dosiernomo. Parametro "ling" estas necesa kun dosiernomoj kiel "LL-Q143 (epo)-Lepticed7-abaĵuro.wav" (ne temas pri lingvo "ll").
  • Pri lando (# [[politika|Politika]] [[unuaĵo]] [[en]] [[la]] [[mondo]].): ni antaŭ nelonge interkonsentis ke oni ne ligu ĉiujn vortojn ("pola modelo") sed nur la gravajn ("sveda modelo"). Krom tio la majusklo kaj punkto estas dubindaj. Tion oni lastatempe ne diskutis kaj ni ne havas duran regulon pri tio, sed temas pri teruraĵo kopiita el la angla vikivortaro. En la sveda vikivortaro la dura regulo estas: ne majuskligu la komencliteron de difinoj kaj ne metu punkton ĉe la fino. Kial? Difino estu kiel eble anstataŭigo de la kapvorto:
  • biciklo -> veturilo por plej ofte unu persono, kun du radoj, pelita per gamboj de la vojaĝanto
  • Sur la strato veturis multaj bicikloj. -> Sur la strato veturis multaj veturiloj por plej ofte unu persono, kun du radoj, pelitaj per gamboj de la vojaĝantoj.

La vortgrupo "veturilo por plej ofte unu persono, kun du radoj, pelita per gamboj de la vojaĝanto" ne estas frazo, do oni ne majuskligu kaj ne aldonu punkton. Tio ankaŭ forprenas nedezirindan premon "plibonigi" la difinon por ke ĝi fariĝu "bona" frazo: Biciklo estas veturilo por plej ofte unu persono, kun du radoj, pelita per gamboj de la vojaĝanto.. Taylor 49 (diskuto) 03:59, 10 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Piratkopiado[redakti]

Dankon pro via labro per kreado de paĝoj kaj plibonigado de jam ekzistantajn. Bedaŭrinde multaj paĝoj estas piratkopiitaj (el PIV aŭ ReVo) far aliaj. Por eviti plian nenecesan malŝparon de laboro: Se vi volas plibonigi paĝon sed malkovras ke ĝi estas piratkopiita tiam movu ĝin al paĝo PIRATAĴO, forigproponu ĝin kaj redaktu anstataŭigante la alidirektilon. Taylor 49 (diskuto) 12:21, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Propono pri prononco[redakti]

En la diskutejo troviĝas grava propono pri prononco. Ĉu vi bonvolus partopreni la diskutadon? Taylor 49 (diskuto) 03:54, 19 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono "elpropra"[redakti]

Dankon pro viaj kontribuoj, uzo de la ŝablono "elpropra" kaj penon uzi ĝin ĝuste. Sed ĝi ne taŭgas por la paĝo "Los Angeles". Mi plibonigis la dokumentaĵon de la ŝablono "elpropra" kaj la ŝablonon "deveno3" por ke ĝi utilu por la paĝo "Los Angeles". Taylor 49 (diskuto) 04:42, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

En La paĝo "Los angeles" vi anstataŭis la uzon de la ŝablono "Deveno" per "Etimologio". Ĉu tio estas intenca por preferi ĉi tiun lastan ŝablonon? Kotavusik (diskuto) 10:29, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi plej grave anstataŭis ŝablonon "elpropra" per "deveno3". Pri "Deveno" kaj "Etimologio" ne disponeblas regulo aŭ interkonsento. Taylor 49 (diskuto) 20:09, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Gratulojn[redakti]

[[Kategorio:Vorto kies radiko estas arbitre kreita <!--o-->(<!--o-->{{#invoke:mpiktbllki|ek|{{{1}}}|0|err=nekonata lingvokodo}}<!--o-->)<!--o-->]]

{{arbitra}} Vi komprenis kiel oni pritraktas lingvokodojn kaj kreas kategoriojn. Mi pardonpetas ke mi ĝustigis kelkajn detalojn. Taylor 49 (diskuto) 21:00, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Gratulojn kaj peto[redakti]

Gratulojn pri la kotava vikipedio :-) Ĉu vi bonvolus doni konsentan voĉon: Vikivortaro:Diskutejo#Ŝovo_de_la_ĉefpaĝo_el_kapvorta_nompaco_NS_0_al_interna/projekta_nomspaco_NS_4? Taylor 49 (diskuto) 22:36, 6 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Listo de Swadesh[redakti]

Saluton! Mi vidis en listo de lastaj redaktoj vian redakton: nolda -> neĝo. Pro kio aperis kelkaj demandoj:
Se paĝo kun artikolo pri esperanta vorto ekzistas, do utilus tuj aldoni la tradukon en ĝin, por aperis la ligo neĝo -> nolda
Ekzistas la vortlisto Aldono:Listo_Swadesh, Aldono:Listo_Swadesh_(rusa), Aldono:Listo Swadesh (nederlanda), Aldono:Listo_Swadesh_(rusa) - ŝajnas, ke utilus kolekti similan liston por Kotavao, se vi aktivas pri tiu lingvo. Almenaŭ vi povus krei Aldono:Listo_Swadesh_(Kotavao) kaj meti la ligilon en artikolon Aldono:Superrigardo#Listo_Swadesh.
Krom tio povas esti utile el mencii en vortaj artikoloj, ke la vorto apartenas al la listo. Nun ekzistas la ŝablonoj {{listoSd}} kaj {{listoSd_ru}}. Vi povus krei similan - {{listoSd_avk}} kaj ekuzi ĝin. Va (🖋️) 12:42, 18 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon! Mi vidis. Al la ŝablono mi aldonis dokumentaĵon. Kaj nun ĝi estas kategoriigita en Kategorio:Ŝablonaro dekstraflanka (11 paĝoj).
Kiel mi povas konkludi el via aktiveco, vi bone posedas la francan. Do, se vi havas iom da tempo kaj deziro, ĉu vi povus fari saman laboron por franca lingvo (la listo, la ŝablono, ĝustigo de artikoloj se ili jam ekzistas)? Por tiu celo povas utili la paĝo. Va (🖋️) 04:53, 19 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Bone. Mi ne emas labori por la franca. Mia Vikia aktiveco temas nur pri Kotavao kaj Solresolo. Kotavusik (diskuto) 08:22, 19 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Nu, tute laŭ via deziro kaj survoje. Sen interlingvaj ligoj laboro fariĝas senutila. Kaj nun ni ĉeestas ĉi tie nur trope-kvarope. Va (🖋️) 11:24, 19 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Kio estas interlingvaj ligoj? Kotavusik (diskuto) 11:30, 19 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ke vi kreis paĝon Aldono:Listo_Swadesh_(Kotavao) kaj ŝablonon Ŝablono:listoSd avk. Nun ni havas tri fakte samajn ŝablonojn ("listoSd", "listoSd ru", "listoSd avk"). Se iu volas subteni plian lingvon do mi proponas aldoni ĝin kiel parametro al ŝablono "listoSd", kaj ne krei pliajn apartajn ŝablonojn por 345 lingvoj. Taylor 49 (diskuto) 01:48, 20 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Uzanto:Taylor_49, pli utilus, se vi kreus almenaŭ tiom da artikoloj pri esperantaj vortoj, kiom vi detruis. Kaj se vi riparus la strukturon de la projekto, kiun vi rompis. Kie estas nun la verticoj de "gramatiko" el la kategoria grafeo?
Daŭre disvolvi similajn ŝablonojn aperos senco nur kiam ilia nombro estos dek aŭ plu. Nun temas nur pri 3 ŝablonoj. Dum en la superrigardo estas priskribitaj nur 5 listoj.
Mi vidas, ke vi tre ofte proponas "ne krei pliajn", du vi mem preferas detrui. Va (🖋️) 07:24, 20 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Kotavusik, interlingvajn ligilojn ni kreas per parto "Tradukoj" - serĉado tra Interreto nun ofte donas ligilojn el projekto Vikimedio, do iu ajn homo povas viziti nian projekton per artikolo pri vorto en iu ajn lingvo. Kaj estus utile, ke per la ĉeno "vorto->senco kiel esperanta traduko->aliaj tradukoj" li vidus en la listo Kotavaon kaj Solresolon (se ili estas via ĉefa intereso) - survoja plenigo de parto "Tradukoj" estas utila rimedo popularigi. :) Va (🖋️) 07:09, 20 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

"Kategorio:Formo de verbo"[redakti]

Dankon pro viaj kontribuoj. Ĉu "formo de verbo" estas io alia ol "verba formo" (jam disponebla por kelkaj lingvoj), aŭ sama afero? Taylor 49 (diskuto) 21:23, 21 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Temas pri la sama afero. Dankon pro via korektigo. Kotavusik (diskuto) 21:26, 21 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Referencaj ŝablonoj por Kotavao[redakti]

* [https://www.kotava.org/kotapedia/doku.php?id={{{1}}} la kotavaa lingva enciklopedio Kotapedia]

Mi proponas forpreni la steleton *   el la ŝablona kodo, kaj krei pliajn tiaspecajn ŝablonojn sen inkluzivigita steleto. Taylor 49 (diskuto) 21:42, 21 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

 Farita. Ankaŭ dankon pro la subteno pri la strukturo ... tamen la nivelo 4 estas nur por la ŝablonoj "Signifoj" kaj "Tradukoj", do ne ekzemple por "Deveno". Paĝo "me" estas bona loko por vidi kial trouzo de nivelo 4 malfaciligas aŭ malfaciligus navigadon. Taylor 49 (diskuto) 15:27, 23 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi vidas, ke, sur la paĝo "me", nur la ŝablono "Signifoj" estas je la nivelo 4. Do ne temas pri trouzo. Kiel vi proponis, mi metas la nivelon 5 al la ŝablonoj "Deveno", "Elparolo" kaj "Referenco". Kotavusik (diskuto) 20:14, 23 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi konfirmas, ke ĉiuj el tiuj ŝablonoj devas havi 5 egalsignojn ĉiuflanke? Kotavusik (diskuto) 17:06, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas pro konfuzo kiu mi ŝajne kunkzaŭzis ... neniu el ili havu 5 egalsignojn ĉiuflanke. La nivelo kun 5 egalsignoj estas malofte uzata (t.e. entute ne en multaj vikioj). Taylor 49 (diskuto) 17:22, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Do estas eraro, ke ili troviĝas en la kategorio de ŝablonaro de la subtitoloj de la nivelo 5. Ĉu ne? Vi proponis, ke la ŝablonoj {{Referenco}}, {{Etimologio}} kaj {{Prononco}} estu je la nivelo 5. Mi konstatas, ke vi ĵus ŝanĝis vian opinion. Ĉu ne? Kotavusik (diskuto) 17:33, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Per "nivelo 5" mi esprimis "neniuj egalsignoj". Do ne estas ŝanĝo de opinio, sed malfeliĉa miskompreno. Kompreneble, la kategorio eble povintus nomiĝi "nivelo 6". La vikia tekniko funkcias jene:
  • Baza principo: ju pli alta la kvanto da egalsignoj, desto malpli granda la titolo.
  • Sed escepto: nul egalsignoj ne estas la plej granda titolo, sed la plej malgranda.
Denove, mi pardonpetas. Taylor 49 (diskuto) 17:50, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Bone. Nun, mi komprenas. Dankon pro via klarigo. Kotavusik (diskuto) 17:59, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

"ling=avk"[redakti]

Tio ne funkicas kaj rezultigas la defaŭltan esperantan alfabeton: Kategorio:Nomo (Kotavao) (3 paĝoj). La du ebloj estas:

  • "ling=en" se la askia alfabeto bonas por Kotavao
  • aldoni subtenon por "ling=avk" se vi bezonas alian alfabeton (ne hezitu pripeti)

Taylor 49 (diskuto) 21:46, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

"Ŝablono:Wallenstein und der Krieg"[redakti]

Dankon pro via daŭra kontribuado. Via redakto de {{Wallenstein und der Krieg}} ŝanganta la funkcion de la ŝablono rompis kelkaljn (eble jam delonge iel rompitajn aŭ problemhavajn ...) germanajn paĝojn. Do mi rekomendas kreon de nova aparta ŝablono por ligi all YouTube. Ne hezitu peti helpon kiam ajn vi bezonas. Taylor 49 (diskuto) 22:31, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ja ŝatus helpon por tio. Mi volas krei ŝablonon por ligi al Jutubo tiel, ke t= indikus la temperon de la video. Tio signifas, ke mi deziras, ke mia ekzemplo en la paĝo libol estu ligita al https://www.youtube.com/watch?v=NanbQDji15U&t=162 . NanbQDji15U ĉi tie estas la kodo de la video kaj &t=162 ligas al la citata momento de la video. Kotavusik (diskuto) 22:52, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 22:58, 28 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉapeloj en Kotavao kaj du ŝablonoj[redakti]

Saluton! Ĉu kotavaaj verboj estas la solaj vortoj kiuj enhavas ĉapelojn? Ĉu áéíú estas la solaj ĉapelitaj literoj? Estas du ŝablonoj, Ŝablono:avk-konjug (unu uzo) kaj Ŝablono:avk-konjugacioj (59 uzoj). Miaj du demandoj estas:

  • Ĉu eblas forigi la ŝablonon "avk-konjug"?
  • Ĉu eblas kaj indas aŭtomatigi la ŝablonon "avk-konjugacioj" kaj simpligi ĝian uzon (neniuj parametroj estus bezonataj)?

Taylor 49 (diskuto) 16:57, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Tre interese estas, kiel via "forigo" nun diferencas de "forigo farita per iu alia"? Iu alia nun povas fari tion memstare - aldoni al la Kategorio:Kandidatoj por baldaŭa forigo (53 paĝoj) per {{delete}}. Kaj fari tion tiam, kiam estos certa, ke tempo forigi venis. Va (🖋️) 17:34, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Sensenca komento de "Vami". Taylor 49 (diskuto) 17:53, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi pensas, ke ambaŭ ŝablonoj estas ekzistendaj, ĉar la ŝablono Ŝablono:avk-konjugacioj utilas por pritrakti la verbojn, kiuj estas en baza formo: ne verba formo, sed verbo. Ĝi informas pri multaj formoj de la pritraktata verbo (estanteco, estinteco kaj estonteco).
Tamen, la ŝablono "Ŝablono:avk-konjug" utilas por pritrakti la verbajn formojn. Ĝi uzendas nur por pritrakti fleksiitajn verbojn de prezenco. Tiel la verbaj formoj de prezenco havu ĉi tiun ŝablonon por, ke nur la prezencaj formoj aperu sur la tabelo. Kotavusik (diskuto) 19:57, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Respondante al la dua demando, mi pensas, ke indas aŭtomatigi la ŝablonon "avk-konjugacioj" por simpligi ĝian uzon, sed mi ne scias, ĉu eblas. Kotavusik (diskuto) 20:14, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, nun mi komprenas, kaj ekesploros eblojn aŭtomatigi la du ŝablonojn. Ĉu mi ratjas movi la ŝablonon "avk-konjug" al "avk-verba-formo" ? Taylor 49 (diskuto) 20:50, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Jes. Vi rajtas movi la ŝablonon "avk-konjug". Kotavusik (diskuto) 10:42, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Aŭtomata Ŝablono:avk-verba-formo estas ekfunkciigita. :-)
Ŝablono:avk-konjugacioj aŭtomatigita. Ĉu mi rajtas perrobote forigi la nenecesajn parametrojn el ĉiuj paĝoj? Ne faru tion permane. Kaj cetere, ne hezitu peti helpon kiam ajn vi bezonas tian pri ŝablonoj aŭ amasredaktado.
Ĉu vi bonvolus rigardi gravan diskuton? Taylor 49 (diskuto) 20:10, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Jes. Dankon. Sed la ŝablono "Ŝablono:avk-verba-formo" havas la problemon, ke ĝi aperigas tabelon de prezenco eĉ, se la verba formo estas de estinteco aŭ estonteco. Mi do kreis la paĝon gitiv sen la ŝablono. Kotavusik (diskuto) 18:54, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Tion eblas ripari. Esprimu vian deziron, kaj je alta probableco la ŝablono baldaŭ kondutos tiel. Do bonvole ne klopodu subfosi aŭ ĉirkaŭveli la funkcion de la ŝablono. Taylor 49 (diskuto) 18:58, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
La ŝablono ne plu aperigas tabelon de prezenco se la verba formo estas de estinteco aŭ estonteco. Ĉu vi certas ke vi volas havi la referencojn ĉe ĉiuj unuopaj verboformoj? Mi rekomendas kolekti la ekzemplojn kaj referencojn ĉe la kvazaŭ-baza formo. En la sveda vikivortaro ni havas regulon ke paĝoj aŭ sekcioj pri nebazaj formoj estu tre minimumaj. Taylor 49 (diskuto) 19:40, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Se la regulo estas minimumeco sur nebazaj formoj, mi konsentas meti nek renferencon nek ekzemplon. Ĉu vi ankaŭ rekomendas, ke elparolo ne aperu tie? Kotavusik (diskuto) 20:15, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
La dura regulo validas ĉe la sveda vikivortaro. Ĉi tie ni ankoraŭ ne havas regulon pri tio. Sed mi rekomendus eviti referencojn kaj ekzemplojn ĉe nebazaj formoj, ĉar nebazaj formoj estas pli struktura ol enhavoporta parto de la vortaro. Referencoj kaj ekzemploj plej utilas ĉe la baza formo. Pri elparolo la afero estas iomete alia. La ebloj estas:
  • havi ĉiujn elparolojn (ankaŭ de nebazaj formoj) ĉe la baza formo
  • havi elparolon ĉe nebazaj formoj
  • entute ne havi elparolon por nebazaj formoj
Laŭ mi por Kotavao ĉiuj la tri ebloj pri elparolo estas sufiĉe bonaj, do vi povas elekti la skemon kaj poste sekvi ĝin. Taylor 49 (diskuto) 20:52, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi aliĝas al la demando pri vokaloj & elŝutebla gramatiko[redakti]

Saluton. Mi rigardis la dokumenton - kiel mi komprenis, la alfabeto de Kotavao ne havas ĉapelitajn literojn. Mi supozas, ke vi uzis la literojn áéíú por mencii akcenton. Kutime por aldoni akcenton al vokaloj oni uzas specialan kodon (akcentliteron). Pri tio vi povus legi ĉi tie - w:Dekstra_korno, aŭ [3], [4] ktp.
Do, vi povas pripensi la ideon pri uzo de ĝi. Se vi bezonos iun konsilon - demandu. Mi ofte uzas akcentliteron ĉi tie por slavaj lingvoj, ĉar en tiuj lingvoj akcentloko estas tre ŝanĝebla kaj tre grava - de ĝi povas dependi eĉ senco. Kiel ekzemplo rigardu la vorton мука. Va (🖋️) 17:48, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Jes, dekstra korno en Kotavao markas akcenton. En la paĝo 7 de la plena gramatiko de Kotavao, estas legebla la frazo: "La unuaj personoj de la singularo de la konjugacio, kvankam karakterizitaj de fina vokalo estas oksitonaj, konforme al la aliaj konjugacioj (karakterizitaj de fina konsonanto), tial, skribe, ni marku tion per dekstra korno."
Tial certaj vortoj en Kotavao finiĝas per ĉapelita litero. Kotavusik (diskuto) 19:32, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
La gramatiko bedaŭrinde postulas ensaluton en FB. Sed la ĉapelo aperas ankaŭ en infinitivo? Taylor 49 (diskuto) 19:39, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
En Kotavao, infinitivo ne ekzistas. Tial, oni la verbojn metas en vortarojn laŭ la unua persono de singularo kvazaŭ ili estus infinitivoj. Kotavusik (diskuto) 20:06, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi povas helpi min por publikigi la gramatikon tiel, ke ĝi ne postulu ensaluton en FB? Kotavusik (diskuto) 10:47, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
ftp://ftp-mn.at-g.su/Gramatiko%20de%20Kotavao.pdf - versio publikigita ĉe FB, restos tie dum kelkaj tagoj. Aŭ post preno informu min. Va (🖋️) 11:32, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ne sukcesas aliri vian ligilon. Kotavusik (diskuto) 12:11, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi povas sendi retpoŝte aŭ per Telegramo. Por kontakti uzu Special:EmailUser/Vami@eteveto. Va (🖋️) 14:45, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Aha. Kiel mi komprenis, via celo estas ne preni la dokumenton sed publikigi ĝin. Vi povus uzi aliajn servojn, ekzemple https://docs.google.comhttps://disk.yandex.com Aŭ ion similan al https://www.academia.eduhttps://scribd.com
. Va (🖋️) 06:21, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon.La dokumento nun disponeblas el tiu adresso. https://disk.yandex.com/i/Wle0qyJtVcNO9g Kotavusik (diskuto) 17:40, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi konsilus meti la dokumenton en kelkajn lokojn samtempe. Tio simpligus disvastigon de la informo. Kaj anonci la ligilojn ankaŭ en diversaj lokoj - ĉi tie, en Vikipedio, en diversaj konversaciejoj kaj forumoj - ĉefa celo estas, ke la informo trafu en indeksadon de serĉaj servoj.
PS: jes, mi jam vidis, ke en la aldonaron vi informon metis.
. Va (🖋️) 18:50, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Aldonaj ekzemploj pri uzo de dekstra korno:

  • a&#x301;e&#x301;i&#x301;o&#x301;u&#x301;
  • {{anstataŭigi|a'e'i'o'u'|'|&#x301;}}
  • {{#invoke:string|replace|a'e'i'o'u'|'|&#x301;}}

Rezultoj:

  • áéíóú
  • áéíóú
  • áéíóú

. Va (🖋️) 07:34, 27 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi sukcesis elŝuti la gramatikon el "ftp-mn.at-g.su". Mi rekomendas alŝuti ĝin al "commons" la komuna vikia dosierdeponejo. Tamen tio okazu je jure ĝusta maniero. Kiu estas la aŭtoro? Luce Vergneaux? Oni preferinde kreu novan version eksplicite markitan per taŭga permesilo, ekzemple CC BY-SA 4.0 kaj alŝutu ĝin tien. Tamen ŝajnas temi pri traduko el la franca. Do ideale eĉ la franca versio havu la saman permesilon se la "Lingvistika Komitato Kotava" povas akcepti tion. Ĉu vi povas kontakti la komitaton kaj prezenti la peton? Taylor 49 (diskuto) 13:49, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi rekomendas premi la komitaton (supozante ke estas la komitato kiu posedas la kopirajton) ŝanĝi la permesilon al "CC BY-SA 4.0" aŭ io akceptebla ĉe "commons". Tiam la verko povas resti alirebla tie porĉiam, kaj oni povas eviti dubindajn servojn kiel FB aŭ "disk.yandex.com" aŭ "ftp-mn.at-g.su". Taylor 49 (diskuto) 20:59, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Roboto / bot[redakti]

Bv voĉdonu pri flago por "Lingua Libre Bot" kiu povus amase aldoni prononcon. / Please vote about flag for "Lingua Libre Bot" that could mass-add pronunciation. Taylor 49 (diskuto) 14:00, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikivortaro[redakti]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [5] RG72 (diskuto) 12:45, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [6] Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?. Taylor 49 (diskuto) 21:24, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vortospecoj[redakti]

Saluton kaj dankon pro via dauxra kontribuado. Cxe la pagxo bisara vi indikis la vortospecon kiel "substantivo", sed donis verban signifon "agi malgraŭ la leĝo". Cxu iu el sekvaj signifoj bonus:

  • kontraŭleĝa agado
  • nuligo de leĝo
  • paŭzigo de leĝo; portempa malaktivigo de leĝo

? Taylor 49 (diskuto) 07:44, 18 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la suba respondo pri fervojo ... ĉu vi bonvolus rigardi kaj laŭbezone ripari la paĝon bisara? Taylor 49 (diskuto) 00:53, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes. Pardonu min. Mi ne vidis vian mesaĝon. Mi ĵus ĝustigis la difinon, kiu ja estis erara. Kotavusik (diskuto) 09:07, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Fervojo[redakti]

Ĉu disponeblas kotavaa kapvorto kiun eblus meti al Kategorio:Fervojo (Kotavao) (3 paĝoj)? Taylor 49 (diskuto) 07:44, 18 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Ekzistas kelkaj kotavaaj kapvortoj en la franca kategorio de fervojo ( https://fr.wiktionary.org/wiki/Cat%C3%A9gorie:Lexique_en_kotava_du_chemin_de_fer ), sed ŝajnas, ke tiuj katavaaj vortoj ne ankoraŭ troviĝas en la Esperanta Vikivortaro. Kotavusik (diskuto) 08:14, 18 feb. 2024 (UTC)[Respondi]