Vikivortaro:Administrantoj

El Vikivortaro

Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas „la rajton de sisopo“. La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikivortaro, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

La komumuno ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al lal uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Povoj de administrantoj[redakti]

Administranto (EN: administrator, sysop) povas:

  • Forigi fuŝkreitajn paĝojn
  • Restarigi misforigitajn paĝojn
  • Forbari kontojn kaj IP-adresojn de vandaloj
  • Protekti paĝojn je pluraj niveloj (tiam nur certaj uzantoj aŭ eĉ nur administrantoj rajtas redakti ilin)
  • esplori la datumbazon per SQL

La programaro MediaWiki, sur kiu la Vikivortaro funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

Ŝloso de paĝo[redakti]

  • La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.
  • Ŝlosi kaj malŝlosi paĝojn. Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj – por pluajn informojn vidu Vikivortaro:Reguloj por ŝlositaj paĝoj.

Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas forviŝi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forviŝo sur la paĝo Vikivortaro:Balotado pri forviŝo. Se tie estis farita decido forviŝi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Iam estas forviŝado de paĝoj pure teĥnika afero, ekz. en la kazo, ke disambigŭilo malhelpas ĉe renomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis damaĝita. Aliam oni per viŝado forigas evidentan vandalismon aŭ materialo, kiu rompas la aŭtorajn rajtojn.
  • La administrantoj povas trarigardi la forviŝitajn paĝojn kaj renovigi ilin.
  • La administrantoj povas por ĉiam forviŝi bildojn. Tio estas nerevenebla ŝanĝo. Se iu bildo estas forviŝita, ĝi estas forviŝita por ĉiam.

Noto: Por tio ne ekzistas vera kialo; la neeblo renovigi la forviŝitajn bildojn estas simple unu el la ecoj de la aktuala versio de MediaWiki.

Revenigado de ŝanĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de diferencoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la hiper-ligo en jena formato: „malfari“. Per klikado al tiu ĉi ligo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris certa uzanto, dum tia ĉi ŝanĝo estas signita kiel „malgranda redakto“ („e“) kun la resumo, kiu tekstas: „Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono.“

Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj[redakti]

  • La administrantoj povas el la paĝo Lastaj ŝanĝoj kaŝadi vandalismon. Por tio sufiĉas nur aldoni al la URL por aliro al la Uzanta listo de kontribuoj jenan kodon: &bot=1. Ekz.: //eo.wiktionary.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:Contributions&target=Vandal&bot=1 . Se oni sur tiu ĉi paĝo alklakas al la ligo por revenigi la ŝanĝojn, estos kaj la origina redakto, kaj la redakto renoviganta la novan staton kaŝita en le implicita bildigado de listo de lastaj ŝanĝoj (kaj estas signita per atributo robot). La ŝanĝoj ne estas kaŝitaj el la listo de kontribuoj, de paĝo-historioj, aŭ de listo de obserataj paĝoj, nur ili implicite ne montriĝas. Por ke ili montriĝu, necesas alklaki la ligon „montru robotojn“. Celo de tiu ĉi funkcio estas limigi malhelpadon fare de vandalo. Tiu ĉi eco devas ne esti misuzata dum revenigado de normala redakto. Ĝi estas uzebla nur por simplaj kazoj de evidenta vandalismo.

Blokado kaj malblokado de uzantoj[redakti]

La admimistrantoj povas:

  • bloki IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
  • malbloki la blokitajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn
Vidu al Speciala:Ipblocklist por la listo de blokitaj uzantoj kaj vidu al Libro de blokigo por registroj de antaŭaj blokigoj.

Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj[redakti]

  • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzanta intefaco de redaktado de paĝoj en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj tiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.

SQL-demandoj[redakti]

  • Se tio estas en la sistema konfiguro permesite, povas la administrantoj fari rektajn SQL-demandojn (nur legeblajn) alla datumbazo. Tiu ĉi eco estas kutime malpermesita pro komput-povaj kialoj.

Misuzo de la administrantaj rajtoj[redakti]

Al administranto povas esti liaj rajto deprenita, se tiu la rajtoj misuzas. Nuntempe povas la admnistrant-statuso esti deprenita aŭ per decido de Jimbo Wales, aŭ pere de decido de Arbitracia komisiono. Laŭ ilia decido oni povas doni malpli altajn punojn, ekz. limigo de uzado de iuj funkcioj. Teĥnike povas la administrantajn rajtoj depreni stevardoj.

Aŭtomate generitaj ĉiam aktualaj listoj[redakti]

Nunaj administrantoj[redakti]

La nuntempaj administrantoj ĉe la esperantlingva vikivortaro estas:

(neniu)

Kandidatiĝoj[redakti]

Por kandidatiĝi bonvolu rigardi la paĝon Vikivortaro:Kandidatiĝoj.

Iamaj administrantoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]