Uzanta diskuto:JaviRamosLab

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro
(Alidirektita el Uzanta diskuto:JabieroKubo)

Kara JabieroKubo!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Dankon pro viaj ĝisnunaj kontribuoj. Agrablan kunlaboradon deziras al vi, Taylor 49 (diskuto) 18:34, 11 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Radioamatoro[redakti]

Mi alinomis la paĝon "Radioamatoro" al radioamatoro ĉar la devo komenci per majusklo ne validas en vikivortaro. Mi ne volas redakti la paĝon, vi mem povas klopodi plibonigi jenajn detalojn:

  • EN traduko de "radioamatoro" eble estu "radio amateur" (persono)
  • kapvorto "amatora radio" (ŝatokupo) bezonas apartan paĝon
  • strukturo de la paĝo, vidu ekzemple paĝon kerno

Ne hezitu demandi al mi se vi bezonas helpon. Taylor 49 (diskuto) 19:25, 11 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Kara Taylor 49 dankon pro la rekomendoj! Mi esperas bone lerni kaj regi la uzadon de vikivortaro, bedaŭrinde ankoraŭ mi ne bone komprenas la strukturon kaj ordon :(. Certe mi interesiĝas pri tiu ĉi projekto sed mi nuntempe multe laboras ĉe vikipedio tiel ke restas ne multe da libera tempo por vikivortaro sed certe mi revenos ĉi tien! Dankon pro la instigo bonvolu ne hezitu korekti la paĝon radioamatoro bedaŭrinde mi ne kapablas pli bone fari tion! Mi sufiĉe bone lernis uzi vikipedion eĉ kreado de ŝablonoj kaj iom da programado kaj bona regado de reguloj sed por vikivortaro ankoraŭ mi devas tro lerni por ne fuŝe krei paĝojn! JabieroKubo (diskuto) 06:11, 13 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi plibonigis la paĝon radioamatoro kaj kreis paĝon amatora radio. Kelkaj konsiloj:
  • t.n. "helpaj" paĝoj estas ofte nekoheraj, senespere neaktualaj, eraraj aŭ eĉ germanaj
  • ŝablono {{Substantivo}} ne plu estas uzata, {{Vortospeco}} estas uzenda
  • kategoriojn oni plej ofte aldonas per ŝablonoj, ne per "Kategorio:"
Dankon pro viaj kontribuoj. Vi certe rapide lernos fari pli bone. Taylor 49 (diskuto) 19:22, 13 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Proponoj[redakti]

5 gravaj proponoj disponeblas en la diskutejo, bonvole diskutu kaj voĉdonu. Taylor 49 (diskuto) 16:19, 30 okt. 2019 (UTC)[Respondi]