Vikivortaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

El Vikivortaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vami (diskuto | kontribuoj)
Vami (diskuto | kontribuoj)
Linio 760: Linio 760:


Mi devas certe kompreni, ĉu vi riparos rompitojn aŭ mi devas ripari mem? [[User:Vami|Va]] [[User talk:Vami|(🖋️)]] 19:16, 8 okt. 2021 (UTC)
Mi devas certe kompreni, ĉu vi riparos rompitojn aŭ mi devas ripari mem? [[User:Vami|Va]] [[User talk:Vami|(🖋️)]] 19:16, 8 okt. 2021 (UTC)

== Iu ajn tolero havas limon. ==

Speciale al idiotoj mi devas mencii, ke devas distingi "paĝon", "artikolon" kaj "entenon". La artikolo estas objekto de la datumaro. Ĉi tie ĝia enteno povas havi:
* ligilojn al aliaj fontoj;
* gramatikan informon, ĉar ne ĉiuj posedas la lingvon, do povas ne scii, ke ekzempla vorto [idioto] estas konstruita el la radiko "idiot" kaj la finaĵo "-o";
* tradukojn al aliaj lingvoj, kio, kiel unu el konkludoj el [[w:eo:Teoremoj_de_nekompleteco|la teoremoj de Kurt Gödel pri nekompleteco]], signifas, ke neniu lingvo povas estis difinita per ĝi mem, do la tradukoj estas ĉefa rimedo difini sencon de vorto;
* bildojn, ĉar pli simple priskribi objekton estas unuan fojon montri, ol diri aŭ skribi dek vortojn.
Mi konstante vidas avertojn similajn al jen tiu:
<pre>
Averto: Vi rekreas paĝon, kiu estis antaŭe forigita.

Vi konsideru, ĉu konvenas daŭre redakti ĉi tiun paĝon. Jen la protokolo de forigoj kaj alinomigado por via oportuno:

11:16, 23 nov. 2019 Taylor 49 diskuto kontribuoj movis paĝon paruo al PIRATAĴO ne lasante alidirektilon (dankon al Specialaĵo:Kontribuoj/2A01:CB05:8B96:E000:D97F:BE87:9C6:E3CC sed la paĝo bedaŭrinde estas piratita el http://vortaro.net/#paruo) (restarigi) (danki)
</pre>
Tio signifas, ke granda parto de datumaro estis intence detruita. Tio estas vandalismo, kiun devas ĉesi.
Se ekzistas iuj duboj aŭ reklamacioj rilate la entenon de artikolo - devas ŝanĝi duban parton de la enteno. Sed ne forigi la artikolon kune kun tuta ĝia enteno. Forigo de artikolo rompas ligilojn. Kaj malaperas alia grava informo.
La ĉefa detruanto de la Vikivortaro estas [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]]. Mi [https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=Uzanta_diskuto:Taylor_49&section=38#Klarigu_sencon jam starigis la demandon] pri lia agado, tamen detruado daŭriĝis.
Iu ajn tolero havas limon.

Kiel registrite je 07:49, 9 okt. 2021

sabato la 4-a de majo, 2024

Bonvenon al la diskutejo de Vikivortaro!

Komentu! Jen loko por babili pri Vikivortaro.
Aldoni komenton
Arkivoj Esploru arkivojn de la diskutejo

Feliĉan novan jaron 2021 (kaj progreso kaj arkivigo)

Feliĉan novan jaron 2021 al ĉiuj kontribuantoj, uzantoj, esperantistoj kaj ceteraj uloj. Bedauxrinde mi estis fore de la retejo dum nur 8 monatoj. Tamen iometa kvanto da laboro estas finfarita, preskaux farita aŭ progresanta:

  • (finfarite) nova sistemo pri enhavtabeloj per nova ((mind12dim)) alirebla per {{ind12dim}}, jam vaste uzata
  • (finfarite) diversaj novaj listaj ŝablonoj en la Kategorio:Ŝablonaro rilate lista (37 paĝoj), ekzemple {{vicero taksonomio univ}} (sed dauxre mankas precipe numeraloj kaj kemio)
  • (finfarite) nova ŝablono {{interkonsento}}
  • (finfarite) nova ŝablono {{debu}} kaj ((mutf8debug)) kiu faras la laboron (kaj parton de laboro de la planita sxablono "pate")
  • (finfarite) ĉiuj paĝoj kiuj apartenas al nomspaco "Aldono" jam estas ŝovitaj tien
  • (finfarite) plibonigita diagnozado de nevalidaj kaj nekonataj lingvokodoj laux kaj la kodo kaj la viktima ŝablono plifaciligas riparan laboron
  • (preskaŭ) transŝalto al sistemo med du apartaj kategorioj je lingvo, ekzemple Kategorio:Sveda (15 paĝoj) kun subkategorio Kategorio:Kapvorto (sveda) (5861 paĝoj), kune kun unuformigo de la kategoriaj paĝoj kaj aldonaj paĝoj
  • (preskaŭ) malfaro de la neniam finfarita enkonduko de triliteraj lingvokodoj dum jaro 2012
  • (progresante) Noelekim dauxrigis laboron pri la Vortaro angla-Esperanto, intertempe unu el la plej ampleksaj vortaroj inter tiuj lingvoj
  • (progresante) diversaj uzantoj kaj IP-uloj ĝustigis tajperarojn, aldonis tradukojn aŭ alimaniere kontribuis
  • (progresante) apenaŭ videbla (rezultoj ja estas samaj ...) sed grava estas plibonigo de kvalito de kodo en multaj sxablonoj kaj moduloj, rilate al tio estas same gravaj kaj ecx pli videblaj la memtestaj sekcioj kaj subpagxoj kiuj helpas certigi altan kvaliton de la sxablonoj kaj moduloj
  • (progresante) kelkaj novaj helpaj paĝoj kreitaj (ekzemple Helpo:Ŝablonoj kaj moduloj) kaj pliaj plibonigitaj (ekzemple Helpo:Strukturo de paĝoj pri unuopa lingvo)
  • (progresante) ca 50 skripteraroj -> ca 40 skripteraroj (baldaux NUL)
  • (progresante) malpliigis la kvanton da fuŝoj (evidente nevalida lingvokodo, nekonata lingvokodo, erara uzo de ŝablono) (baldaux NUL)
  • (progresante) terura kvanto da nestigaj eraroj -> minimuma kvanto da nestigaj eraroj (baldaŭ NUL)
  • (progresante) malpliigis la kvanton da ŝablonoj piratkopiitaj el diversaj vikivortaroj kaj aliaj vikioj -> preskaux neniuj tiaspecaj ŝablonoj restas, eble la esperanta vikivortaro baldaŭ eĉ povos eksporti ŝablonojn kaj modulojn
  • (progresante) pluraj amasforigoj (3 plenumitaj, unu proponita, unu planata) kaj malpliigis la kvanton da paĝoj en Kategorio:Kandidatoj por baldaŭa forigo (30 paĝoj)
  • (progresante) multaj ridindaj kategorioj "EN A" kaj simile pri kies forigo oni jam decidis dum jaro 2010 (!!!) -> parte forigitaj (baldaux ĉiuj entute forigitaj)
  • (progresante) multaj neutilaj interwikiaj ligiloj (kvankam "Uzanto:CasteloBot" jam forigis parton) -> parte forigitaj de kapvortaj paĝoj ligitaj auxtomate, kaj de nekapvortaj paĝoj pli bone ligitaj per "wikidata" (interwikiaj ligiloj baldaux entute forigitaj)
  • (progresante) terura kvanto da germanajxoj, hispanajxoj, ruŝajxoj, eĉ kelkaj anglaĵoj (longaj fremdlingvaj tekstoj sen ajna utilo por ĉi tiu vikivortaro) -> forigitaj
  • (progresante) terura kvanto da malplenaj kategorioj, neutilaj kaj ofte jam delonge neuzataj ŝablonoj aŭ simile -> plejparte forigitaj (baldaŭ entute forigitaj)
  • (progresante) forigo de piratkopiita enhavo (bedauxrinde la transŝalto al sistemo med du apartaj kategorioj je lingvo malkasxis grandan kvanton da tiaspecaj paĝoj)
  • (progresante) aldonis plurajn lingvojn, kaj plikompletigis kaj pliĝustigis diversajn informojn en la ŝablono {{tbllingvoj}}
  • (farendaĵo) forigu tradukblokojn de neesperantaj kapvortoj laux kaj interkonsento kaj memkomprenebla regulo ĉiam valida ĉe ĉiuj vikivortaroj
  • (farendaĵo) forigu lingvokodajn sxablonojn tuj kiam ili estos entute neuzataj (jam plejparte neuzataj)
  • (farendaĵo) jam delonge promesita / priminacita doka sxablono "pate"
  • (farendaĵo) interkonsentu pri regulo pri bildoj sur neesperantaj kapvortoj kaj efektivigu ĝin
  • (farendaĵo) nova listpritrakta ŝablono kiu plifaciligos kaj plirapidigos kreadon kaj bontenadon de listaj ŝablonoj en la Kategorio:Ŝablonaro rilate lista (37 paĝoj)
  • (farendaĵo) nova sistemo pri dialektoj (pli mojosa ol la sistemo ĉe la angla aŭ sveda vikivortaroj)
  • (farendaĵo) nova traduka ŝablono (pli mojosa ol la sistemo ĉe la angla aŭ sveda vikivortaroj)
  • (farendaĵo) nova kategoria ŝablono (pli mojosa ol la sistemo ĉe la angla aŭ sveda vikivortaroj)
  • (farendaĵo) nova ŝablono pri lingvo kaj vortospeco (pli mojosa ol la sistemo ĉe la angla aŭ sveda vikivortaroj)

Nia vikivortaro eĉ viktimiĝis je larĝskala spamatako, sed la damaĝo estas jam riparita, parte kun helpo de globalaj administrantoj.

PS: Bonvole ne ne arkivigu nun, sed atendu dum almenaŭ 3 pliaj monatoj. Konsentite la diskutejo estas nesaĝe longa, sed kelkaj temoj estas ankoraŭ aktivaj.  Atendu. Taylor 49 (diskuto) 03:19, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Nova ŝablono "lili"

Mi alŝutis novan ŝablonon {{lili}}. Ĝia nomo estas mallongigo de "lingvo" kaj "ligilo". Kion ĝi faras? Ĝi konvertas lingvokodon al lingvonomo. Ni ja jam havis kelkajn ŝablonojn por tio. Eĉ ŝablonon kiu kreis ligilojn el lingvokodo ni iam havis (malfeliĉa "lgaldkat"). La novo ŝablono "lili" estas pli saĝa. Ĝi kapablas krei krudan lingvonomon, ligilon al aldona paĝo, ligilon al kategorio, kun aŭ sen prefikso, kategorienmeton kun aŭ sen laŭlingva ordiga ŝlosilo. Ĝi kapablas opcie krei adjektivan, adverban kaj radikan lingvonomon (Esperanto, esperanta, esperante, esperant). Adverbigo funkcias eĉ por plurvortaj lingvonomoj. Ĝi povas opcie majuskligi la komencliteron, opcie eviti ligilon al "nekonata lingvokodo", kaj opcie eviti kategorion laŭ kaŝita parametro "nocat=true". Taylor 49 (diskuto) 03:15, 2 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Plibonigita modulo "maudilingdial" kaj nova helpa paĝo "Sondosiero"

Mi ĵus plibonigis la modulon ((maudilingdial)) (se iu miras pri la nomo: (m)odulo+(audi)o+(ling)vo+(dial)ekto). Kial tio gravas? Tio ebligas uzi sondosierojn el kategorio Lingua_Libre_pronunciation-epo per la plej simpla sintakso kun nomo de la sondosiero kiel la sola parametro (precipe ne necesas indiki lingvon). La kategorio enhavas preskaŭ 30'000 dosierojn por pli malpli ĉiuj esperantaj vortoj. Mi ankaŭ kreis helpopaĝon Helpo:Sondosiero kiu ne estas finfarita sed jam priskribas la novan staton. Do ek, oni amase aldonu elparolon al ĉiuj esperantaj kapvortoj nun ! Taylor 49 (diskuto) 00:47, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Novaj kaj ĝisdatigitaj referencaj ŝablonoj

Mi ĵus kreis aŭ ĝisdatigis kelkajn referencajn ŝablonojn:

Taylor 49 (diskuto) 03:16, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Moduloj "mlngkodnomplus" kaj "mpiktbllki"

((mlngkodnomplus)) "mlngkodnomplus" kaj ((mpiktbllki)) "mpiktbllki"

  • Malfacila sintakso
  • Modulo "mlngkodnomplus" estas arkaikigiteta
  • Modulo "mpiktbllki" estas daŭre grava sed kutime ne necesas alvoki ĝin rekte
  • nova ŝablono {{lili}} kaj ((mlili)) kiu faras la laboron

"mlngkodnomplus":

"mpiktbllki":

Kelkaj nun estas solvitaj. Taylor 49 (diskuto) 13:09, 13 jan. 2021 (UTC) Taylor 49 (diskuto) 01:21, 26 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Novaĵoj kaj malnovaĵoj pri PIV, Bertilo kaj kopirajto

  • PIV 2020 estas disponebla rete (vortaro.net) kaj kiel aĉetebla papera libro, antaŭa eldono estis PIV 2005
  • Bertilo (verkinto de PMEG, akademiano, ...) transprenis la teknikan respondecon pri la retejo
  • la retejo estas plibonigita, ensaluto ne plu deviga, disponeblas du serĉiloj (unu funkcias sen ĝavoskripto)
  • Bertilo aliĝis la redaktan teamon kiu preparas la venontan eldonon, do transprenis ankaŭ parton de respondeco pri la lingva enhavo
  • mi lastatempe havis retpoŝtan diskuton kun Bertilo
  • PIV daŭre estas kopirajthava verko (kvankam rimarkoj pri tio malaperis de la retejo), la posedanto de la kopirajto estas organizaĵo "SAT", do daŭre estas malpermesite kopii el PIV al vikivortaro
  • same estas malpermesite kopii el ReVo, kiu konsentite havas liberan permesilon (GNU GPL) sed bedaŭrinde alian ol la vikivortaro (CC-BY-SA 3.0 kaj GNU FDL)
  • bedaŭrinde daŭre disponeblas paĝoj "problemhavaj" rilate al kopirajto en ĉi tiu vikio, ili estas tuj forigendaj
  • ne kontribuu al piratkopiitaj paĝoj, se vi malkovras tiaspecan paĝon, forigproponu ĝin per {{delete}}{{forigo}}
  • prezentiĝas ideo (precipe Bertilo favoras ĝin) ŝanĝi la permesilon de PIV al sama kiel vikivortaro, tio ebligus kopiadon, sed neniu scias kiam kaj ĉu entute tio okazos, do nuntempe estas malpermesite kopii el PIV al vikivortaro
  • reta-vortaro.de/revo/dok/copying.txt
  • en.wiktionary.org/wiki/Wiktionary:Copyrights
  • en.wiktionary.org/wiki/Wiktionary:Text_of_Creative_Commons_Attribution-ShareAlike_3.0_Unported_License
  • en.wiktionary.org/wiki/Wiktionary:Text_of_the_GNU_Free_Documentation_License
Taylor 49 (diskuto) 20:59, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
  • konservante redakton, oni konfirmas jenan deklaron:
Konservante, vi konsentas al la Rajtoj de Uzado, kaj senlime liberigi vian kontribuon laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL. Vi konsentas ke hiperligilo aŭ URL estas sufiĉa atribuo laŭ la permesiloj Krea Komunaĵo.
  • Kaj PIV kaj ReVo inkluzivigas enhavon elprenita el "Plena Vortaro de Esperanto". Tio estas leĝe senproblema, ĉar kopirajto pri PV eldonita dum jaro 1930 jam eksvalidiĝis. Enhavo kopiita el PIV al ĉi tiu vortaro povas esti tolerebla se la sama enhavo jam troviĝas en PV (ĉar tiam ne eblas prijuĝi ĉu oni kopiis ĝin en PIV aŭ PV).
  • Plendo pri malobservo de kopirajto estis kreita ĉe phabricator.wikimedia.org/T283143.
Taylor 49 (diskuto) 20:26, 19 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Propono pri amasforigo 2021-01-30 -- 10 paĝoj -- "s10"..."s19"

"s10"..."s19" el Kategorio:Ŝablonaro pri signifonombro (2 paĝoj). Pravigo: neuzataj kaj estas parto de neaktuala sintakso. Taylor 49 (diskuto) 18:48, 30 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

 Parte farita "s10"..."s19" estas forigitaj. Taylor 49 (diskuto) 13:19, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

GRAVA diskutaĵo: eksterlokigita enhavo

Necesas starigi interkonsenton kaj regulojn pri jenaj du proksime rilataj problemoj:

  • f) kiel oni faru pri eksterlokigitaj fleksiaj tabeloj
  • t) kiel oni faru pri eksterlokigitaj traduksekcioj

Pri f) mi trovis kvar paĝojn kun eksterlokigitaj fleksiaj tabeloj:

Mi inspektis kelkajn aliajn vikivortarojn, kaj kelkaj havas grandan kvanton da tiaspecaj pagxoj, sed kontraŭe la kutimoj nomi ilin estas diversaj.

Pri t) la problemo estas konata el la angla vikivortaro kiu estas la plej granda kaj plej ampleksa. Sur kelkaj paĝoj, ekzemple sun oni estis devigitaj eksterlokigi la tradukojn pro teknikaj limoj.

La ebloj estas:

  • subpagxo de la kapvorta pagxo, ekzemple "emplazar" -> "emplazar/es-ve-konjugacio" aux "emplazar/es-ve-fleksio"
  • aparta kreenda nomspaco, ekzemple "emplazar" -> "Konjugacio:es-emplazar" aux "Fleksio:es-ve-emplazar"
  • uzo de jam ekzistanta nomspaco, ekzemple "emplazar" -> "Aldodo:Konjugacio-es-emplazar" aux "Aldodo:Fleksio:es-ve-emplazar"

Rimarku ke la nomo de pagxo kun eksterlokigita fleksia tabelo nepre enhavu jenajn erojn de informo:

  • kapvorto (evidente)
  • lingvokodo (pravigo: "emplazar" estas hispana terure neregula verbo kun terure multaj formoj, sed povus esti eĉ portugala, kalalana aux simila verbo ankaŭ postulanta apartan eksterlokigitan pagxon)
  • vortospeco (pravigo: multaj anglaj kaj svedaj vortoj estas kaj substantivoj kaj verboj, parte kun malsamaj signifoj, kaj havas fleksion, sed neniam suficxe komplikaj por bezoni eksterlokigitajn fleksiajn pagxojn, sed iu alia lingvo povus havi tiaspecan problemon)

Do "emplazar (Konjugacio)" ne sufiĉas.

La nomo de pagxo kun eksterlokigita traduka sekcio nepre enhavu jenajn erojn de informo:

  • kapvorto (evidente)
  • vortospeco

Lingvokodo ne estas bezonata cxar nur esperantaj kapvortoj havu tradukan sekcion.

Nia vikivortaro ampleksu ĉiujn vortojn en cxiuj lingvoj (gxis ke iu aŭtoritato decidos pri io alia), do apartaj solvacxoj pri unuopaj vortoj aux unuopaj lingvoj ne estas tolereblaj. Bonvole diskutu. Taylor 49 (diskuto) 14:32, 3 feb. 2021 (UTC) Taylor 49 (diskuto) 23:22, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Wiki Loves Folklore 2021 is back!

Please help translate to your language

You are humbly invited to participate in the Wiki Loves Folklore 2021 an international photography contest organized on Wikimedia Commons to document folklore and intangible cultural heritage from different regions, including, folk creative activities and many more. It is held every year from the 1st till the 28th of February.

You can help in enriching the folklore documentation on Commons from your region by taking photos, audios, videos, and submitting them in this commons contest.

Please support us in translating the project page and a banner message to help us spread the word in your native language.

Kind regards,

Wiki loves Folklore International Team

MediaWiki message delivery (diskuto) 13:25, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Kunsidoj de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio en 2020

w:Esperanto kaj Libera Scio

En 2020, la Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio havis 2 Kunsidojn de Ĝenerala asembleo, elektis novajn Estraron kaj Revizian komisionon kaj aprobis plurajn gravajn gvidjn dokumentojn.

Estraro:

  • Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
  • Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz

Revizia komisiono:

  • Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
  • Michel Castelo Branco
  • Yves Nevelsteen

Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:

Ĝenerale, la Jara plano prezentas minimumon da agado por koncerna jaro. Jam por tiuj ĉi agadoj ni serĉas aldonajn volontulojn (elde simplaj helpantoj ĝi ĉeforganizantoj), sed se vi volas aldone organizi ion plian, kontaktu nin! Danke al la tuta teamo, prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:34, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Proposal: Set two-letter project shortcuts as alias to project namespace globally

Please help translate to your language

Hello everyone,

I apologize for posting in English. I would like to inform everyone that I created a new global request for comment (GRFC) at Meta Wiki, which may affect your project: m:Requests for comment/Set short project namespace aliases by default globally.

In this GRFC, I propose that two-project shortcuts for project names will become a default alias for the project namespace. For instance, on all Wikipedias, WP will be an alias to the Wikipedia: namespace (and similar for other projects). Full list is available in the GRFC.

This is already the case for Wikivoyages, and many individual projects asked for this alias to be implemented. I believe this makes it easier to access the materials in the project namespace, as well as creating shortcuts like WP:NPOV, as well as helps new projects to use this feature, without having to figure out how to request site configuration changes first.

As far as I can see, Vikivortaro currently does not have such an alias set. This means that such an alias will be set for you, if the GRFC is accepted by the global community.

I would like to ask all community members to participate in the request for comment at Meta-Wiki, see m:Requests for comment/Set short project namespace aliases by default globally.

Please feel free to ask me if you have any questions about this proposal.

Best regards,
--Martin Urbanec (talk) 14:12, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Etimologio por ĉiuj lingvoj

Sistemo de etimologio kiu subtenas ĉiujn lingvojn (kiuj estas konataj laŭ {{tbllingvoj}}) pretas, la priskribo kaj la ligiloj disponeblas sur Helpo:Etimologio. Ĉiuj eblaj kategorioj ne estas kreitaj sed disponables informoj kiel fari kaj ŝablonoj plifaciligantaj tion. Taylor 49 (diskuto) 13:17, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝovo de la ĉefpaĝo el kapvorta nompaco NS 0 al interna/projekta nomspaco NS 4

En la komuna vikia datumdeponejo "Wikidata" estiĝis diskuto pri la problemhava kutimo ĉe multaj vikivortaroj havi la ĉefpaĝon en la kapvorta nomspaco. La esperanta vikivortaro ĝisnune faris tiel. Por intervikia kohereco mi proponas ŝovi la ĉefpaĝon al la interna/projekta nomspaco NS 4, do Vikivortaro:Ĉefpaĝo.

Diskuado

Voĉdonado

Por konsenta voĉo:

# {{voĉo|por}} mi konsentas / I agree ~~~~

Kompreneble {{voĉo|kontraŭ}} ankaŭ eblas kaj funkcias.

  1.  Por: mi konsentas / I agree (kiel la proponinto / as the proposer) Taylor 49 (diskuto) 09:06, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
  2.  Por: mi konsentas / I agree Kotavusik (diskuto) 10:50, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
  3.  Por: Mi ĝojas, ke nia komunumo decidas pri tiu ŝanĝo! Fakte, ŝovo de ĉefpaĝo de ĉefa al projekta nomspaco estas unu el unua aferoj, kiujn mi faras en nova vikio, ekz. jen en la Esperanta Vikivojaĝo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:37, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezulto

 Farita Taylor 49 (diskuto) 11:00, 13 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kandidatiĝu por plibonigi Esperanto-subtenon en novaj Vikimediaj projektoj

La Fondaĵo Vikimedio faras novajn projektojn kaj serĉas lingvajn komunumojn kun kiuj ĝi povus kunlabori. Esperanto estas unu el proponitaj.

Temas pri 2 aferoj:

Leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj helpos al kreado de vortaroj kaj aliaj helpiloj en kaj (laŭ mi pli grave) ekster la Vikimedia mondo. Speciala apliko ŝajne estus en Vikivortaro, ĉar ĝi estas eksplice menciita en postuloj. Ekzemple ni povus transprenadi vortarajn datumojn rekte de Vikidatumoj, ŝajne pli bone ol nun. Abstrakta Vikipedio helpos provizi scion unuagrade sendepende de lingvo, sed ankaŭ kiel kutima homa lingvo kaj povos (sed ne devos) funkcii kiel bazoj por artikoloj en vera Vikipedio.

La Fondaĵo Vikimedio volas proksime kunlabori kun 2-3 lingvaj komunumoj por frue ŝalti tiujn funkciojn por la elektotaj lingvoj, kaj ricevadi ilian kvalitan retrokuplon. La aferon por esperantistoj diskonigis Psychoslave hieraŭ en nia Telegrama grupo kaj limdato por aliĝi estis ankaŭ hieraŭ. Tial ne estis multa tempo kaj post ioma diskuto en Telegramo kaj pripensoj mi "provizore" kandidatigis Esperanton. Sed multaj aferoj estas neklaraj (ekz. kiom multa laboro estas petata de la komunumo, kiom pli frue estos funkcioj lanĉitaj en elektita komunumo kompare al la restantaj, kiom tajloritaj estos funkcioj por bone servi al konkreta lingvo ktp). Mi demandis la projekto-gvidantojn, sed ili mem pripensas.

Se vi interesiĝas pri partopreno en la "Sema grupo", kiu dum ĉ. 3 jaroj proksime laboros kun la evoluigistoj, bv. aliĝi sube. Mi mem havas tre multan laboron en Esperanto kaj Libera Scio, do mia disponeblo dependas de bezonata tempo. Laŭplane fine de tiu ĉi semajno devus esti elektitaj la fokusaj lingvoj, do ankaŭ miaj demandoj responditaj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:15, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]


Mi (provizore) aliĝas

Listiĝu se vi volas partopreni pli proksime, kaj nun vi aktivas en Vikivortaro:

  1. Psychoslave (diskuto) : notoj: mi ne jam multe aktivis en la esperanta Vikivortaro, sed havas pli da sperto en la franca versio. Plie mi certe bonvolas helpi kun tiu ĉi projekto, sed ne deziras eldoni la rezultojn per CC-0. Se tio ne estas eble kadre de ĉi tiu projekto, mi eĉ preferus ke ni komencas nian propran version de Vikibazo por gastigi ĝin. Sed prefere, mi kunlaboros kun la jam ekzistanta projekto, kompreneble.

Rezulto

Esperanto fine *ne* estis elektita. Elektitaj lingvoj estas la bengala, la malajala, la haŭsa, la igba, kaj (kiel streĉa celo) dagbana (?).

Esperanto daŭre povas partopreni en kreado de leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj, sed ne ricevos tiom rektan subtenon de la programistoj kiom la fokusaj lingvoj.

Disvolvado de Vikifunkcioj estas daŭre iom malklara al mi, do mi ne povas nun diri kiel kaj kiam ni povos uzi ĝin en Esperanto.

Abstrakta Vikipedio povos funkcii en Esperanto probable post 3 jaroj (ĝis tiam ni povos krei bonegajn leksikografiajn datumojn en Vikidatumoj, ĉar tio estas necesa paŝo).

--KuboF Hromoslav (diskuto) 20:25, 20 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la konigo. Mi havis alian laboron ol lukti por Esperanto ĉe tiuj projektoj. Kaj Vikivortaro:Diskutejo/Arkivo/2019#Eksporto_al_Vikidatumoj. Taylor 49 (diskuto) 07:35, 21 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Plibonigita ŝablono "signo"

La ŝablono {{signo}} estas plibonigita. Konsentite ĝis ekzistis ekde jaro 2013, sed ne funkciis bone kaj estis preskaŭ neuzata. Ĝi dependas nun de ((mchar)). La kategoriigado de signoj estas iomete malfacila, kaj rompita aŭ nekonsekvencema ĉe aliaj vikioj, precipe la angla vikivortaro. Mi espereble solvis tion per ŝovo de la kategorio "simbolo" suben, do "simbolo" ne plu estas vortospeco, sed aldona kategorio kun miksaĵo de signoj kaj mallongigoj (kiuj estas vortospecoj, kvankam iomete pseŭdaj) por senlingva "pliprecizigita speco de signo" aŭ "pliprecizigita speco de mallongigo". Vidu Matematika simbolo (10 paĝoj):

  • "tan" estas translingva mallongigo (ĉe la vortospeca nivelo), kaj krome "matematika simbolo" (ĉe nivelo unu etaĝo sub vortospeco)
  • "" estas translingva signo (ĉe la vortospeca nivelo), kaj krome " matematika signo" kaj "matematika simbolo" (ĉe nivelo unu etaĝo sub vortospeco)

Kion mi tiel atingis estas:

Taylor 49 (diskuto) 19:10, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kie verki paĝon pri prononcado de fontikaj termoj?

Saluton,

En la ĉambro je Telegram’ de Vikimedio en Esperanto, iu diris:

En la vortaro povus trovi lokon ne nur nomoj, kiuj aperas en artikoloj, sed ankaŭ nomoj, kiuj ankoraŭ ne aperas, sed tamen estas oftaj en E-revuoj (mi voĉlegas por Esperanto, Monato kaj de tempo al tempo por bulgaraj revuoj). Krome, estus bone, se unuloke oni povus informiĝi kiel voĉlegi @, /, www kaj similaj. Mi konstatis, ke oni voĉlegas tute arbitre aŭ tute ne legas similajn simbolojn.

Do, laŭ mia kompreno, prononcado de nefonetikaj termoj. Certe Vikivortaro estas bona ejo por tio. Sed pli precize, ĉu jam ekzistas kutimoj pri kie enigi tian verkon? Ekzemple, en la franca Vikivortaro, mi plaĉus ĝin en la nomujo "Annexe". Fakte ni eĉ havas la paĝon Annexe:Prononciation, kun informoj pri prononcado-sistemo laŭ lingvo! Ĉu jam estas tiel en la Esperanta versio?

Bonvolu sciigi min (ping), do mi ne mankas vian respondon. --Psychoslave (diskuto) 19:11, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj bonvenon!
Mi nur parte komprenas vian demandon. Mi ĝustigis du eraretojn en via teksto (la unua estas akuzativo, kaj la alia la dupunkta regulo). Eble per <<nomujo "Annexe">> via serĉas la nomspacon "Aldono:"? Enhavo rilata al lingvo alia ol unuopaj kapvortoj apartenas al la nomspaco "Aldono:". Taylor 49 (diskuto) 19:23, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon por la korektoj. Jes mi signifis nomspaco. Mi persone preferas "nomujo", sed ankaŭ pli preferas kiam aliuloj komprenas min. :D Do tia ŝajnas kiel bona kandidato, sed mi ne tute certas ke ni povas uzi ĝin por la ĉi tian celo: estos paĝo kiu enhavas liston de simboloj/signoj/ne-esperanta-akronimoj, kune kun kiel oni prononcas ilin esperante. Do estos glosaro/leksiko. Kiel ekzemple Annexe:Glossaire_grammatical, sed anstataŭ difinoj, la listo provizos prononcadojn. --Psychoslave (diskuto) 20:38, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Ni havas interkonsenton ke IFA estu la sola sistemo de elparolo en ĉi tiu vikio, sed en la nomspaco "Aldono:" via enhavo povus esti akceptita. Neniu pli taŭga nomspaco disponeblas. Do, por finege scii pri kio ni babilas, mi proponas ke vi enmetu la enhavon (transliteracio? transskribo? prononco? signonomaro?) ien (al nova paĝo en la nompaco "Aldono:" aŭ via uzantopaĝo). Taylor 49 (diskuto) 11:13, 16 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Bone, do mi proponas Aldono:Esperanta prononcado de nefonetikaj termoj. Mi komencis strukturi ĝin, kaj aldonis la unuan enigon. Espere tio donas ĉiujn necesajn informojn por kontinui kun aliaj termoj. Psychoslave (diskuto) 13:43, 16 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
@Psychoslave: Bone, mi ŝovis ĝin al Aldono:Esperanta prononco de nefonetikaj termoj (nenecesa "-ad-") kaj faris kelkajn korektetojn. La paĝo povas perfekte senti sin hejme en la nomspaco "Aldono:". Taylor 49 (diskuto) 20:23, 16 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi sentas tre ĝoja pri tio. Ĉiam estas plezuro kiam kontribuaĵoj bone taŭgas ekspektojn. Psychoslave (diskuto) 10:08, 17 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Pingado

Krom, Taylor 49 ĉu estas ŝablono por uzi sciigilon ĉi tie? Mi parolas pri https://www.mediawiki.org/wiki/Notifications Kutime mi uzas ŝablonon kiel {{notif|uzantnomo}}. --Psychoslave (diskuto) 20:38, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

@Uzanto:Psychoslave Neniu ŝablono. Via sintakso Krom, [[user:Taylor 49|Taylor 49]] ĉu kaŭzis ke mi ricevis atentigon. Via hieraŭa testado plej verŝajne ne estis utila, ĉar (memkompreneble) neniu atentigo generiĝas kiam vi mem redaktas vian paĝon. Espereble estas sendita atentigo kiam:
  • iu alia redaktas vian paĝon
  • iu alia ligas vian uzantnomon per [[Uzanto:Psychoslave]] (eble tio fukcias nur se tio estas parto de iel "sufiĉe longa" nova samtempe enmetita teksto)
Amike Taylor 49 (diskuto) 11:13, 16 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu la vida redaktilo estas malhaveble tie ĉi?

Mi aktivigis ĝin en miaj preferoj, sed ŝajnas ke tio ne sufiĉas por vidi la ligilon por redakti paĝoj per ĝi. Ĉu vi havus informojn pri tio? Psychoslave (diskuto) 09:30, 17 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Fakte, nun ke mi forcis la uzado de la vida-redaktilo je la URL per la parametro "veaction=edit", ĝi nur proponas al mi la ligo al ĝi, kaj ne plu proponas uzi la fonta redaktilo. Kutime mi vidas ambaŭ, kaj uzas ambaŭ… Psychoslave (diskuto) 09:39, 17 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Eble ĝi ne estas aktivigita en ĉi tiu vikio. Mi neniam uzas ĝin en aliaj vikioj. Estas kolerigante kaj tempoŝtelante daŭre bezoni permane ŝalti de la "vida" al la "nevida", kaj senti sin kiel idioto ne volante ĝin. Krom tio ĝi daŭre kaŭzas problemojn. Mi ne vidas iun ajn avantaĝon pri ĉi tiu elpensaĵo kiu nur malfaciligas kontribuadon. Taylor 49 (diskuto) 15:22, 17 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Necesas restarigi nomon de la artikolo (kaj teni afablan tonon)

Necesas restarigi normalan nomon de la artikolo За двумя зайцами погонишься, так ни одного не убьешь.. Ĝia nomo devas esti за двумя зайцами погонишься, ни одного не поймаешь, kiel ĝi nomiĝas ankaŭ en alilingvaj versioj kaj kiel tiu proverbo estas uzata en la rusa. Post la arbitra alinomo la titolo aspektas fuŝa (majuskla kaj kun punkto fine) kaj la proverbo iĝis nerekonebla por ruslingvanoj, ĉar anstataŭ ĝia moderna formo estas uzata tiu arakiĝinta antaŭ cent jaroj. Necesas tuj restarigi la normalan titolon kaj enhavon kaj ne plu fari tiajn arbitraĵojn. Necesas verki novajn bonajn artikolojn anstataŭ fuŝi jam ekzistantajn. RG72 (diskuto) 07:48, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi pardonpetas pri la neintenca fuŝeto pri la arkaika versio de la proverbo. Se vi serĉas novajn bonaj artikolojn rigardu ekzemple paĝojn -an, heliko, bero, rike, api. Fine mi petas vin teni afablan tonon en diskutoj. Taylor 49 (diskuto) 13:28, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ĝojas ke aperas novaj bonaj artikoloj kaj ĉiam bonvenigas plibonigadon de tiuj malnovaj. Sed mi ne imagas por kio neceses fari ne fuŝeton, sed komplete fuŝi la artikolon, tiel ke ĝi iĝis nerekonebla kaj netrovebla, kun nuligo eĉ de alidirektilo. En Vikipedio alinomado estas anticipe pridiskutata, do kial ne enkonduki tian tradicion ankaŭ ĉi tie? Mi ne povas ĉiutage kontroli, ĉu ĉiuj artikoloj estas en ordo aŭ jam okazis pliaj fuŝetoj. Vikipedio jam donis bonan ekzemplon de la funkcianta sistemo, necesas nur sekvi jamajn tradiciojn, ne inventi la novajn. RG72 (diskuto) 15:21, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rimarkis ke la artikolo estis alinomita, tamen plu estas fuŝita: ĝi komenciĝas majuskle kaj finiĝas per punkto. Mi neniam vidis tion en proverboj kaj neniu el tri alilingvaj versioj havas tiujn strangaĵojn. Krome ĉiuj tri aliaj vikioj estas ligitaj ne al la artikolo mem, sed al alidirektilo, do en la artikolo mem ili simple ne videblas. Fuŝetoj daŭras. RG72 (diskuto) 16:03, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Nun mi vidas ke ankaŭ Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. kaj pluraj aliaj proverboj aspektas same fuŝe - ili komenciĝas majuskle kaj finiĝas per punkto. Necesas forigi ĉiujn ĉi fuŝojn. RG72 (diskuto) 06:03, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Vi havas personan problemon pri mi kiu entute ne rilatas al ĉi tiu vikio. Mi denove petas vin teni afablan tonon kaj eviti insultojn, troigojn kaj simile. Taylor 49 (diskuto) 10:07, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Pri la "fuŝo", "strangaĵo" aŭ simile: "Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte." estas kompleta frazo. Eble vi scias ke Esperanto sekvas saman principon kiel plejmultaj eŭropaj lingvoj, nome ke frazo komenciĝu per majusklo kaj finiĝu per punkto (aŭ ! aŭ ?). Eble via rusega vikivortaro estas sklavo de la angla, sed ĉi tiu eble ne estu. En la sveda vikivortaro ni havas duran regulon ke frazoj en la vikivoraro estu skribitaj same kiel ekstere de ĝi, nome komenciĝante per majusklo kaj finiĝante per punkto (aŭ ! aŭ ?) [1] [2]. Vi do nun havas la unikan ŝancon ekvidi ion kion ve neniam vidis antaŭe kaj agnoski ke via provo ridindigi min fiaskis. Se vi povas elteni pliajn "fuŝojn" tiam vi povas inspekti la kategorion Esperanto (18 paĝoj) kun preskaŭ 200 grave fuŝaj kaj ofte piratkopiitaj paĝoj (ekzemplo: sakso). Parton de la fuŝego mi jam aŭ riparis aŭ forigis. Se vi ankoraŭ ne entute freneziĝis pro la fuŝo tiam inspektu kategorion Proverbo (80 paĝoj) kiu enhavas ne nur miksaĵaĉon de skribaj stiloj (majusklo kaj punkto, majusklo sed ne punkto, nek majusklo nek punkto), sed ankaŭ miksaĵaĉon de proverboj, idiomaj esprimoj, kaj plurvortaj terminoj. Taylor 49 (diskuto) 10:07, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

1. La rusa certe ne estas "sklavo de la angla" - same kiel la franca, pola, hungara kaj pluraj aliaj lingvoj. Eble la sveda havas unikajn regulojn, sed ne trudu ilin al la Esperanto-vortaro. Kaj certe neniu lingvo (krom eble la sveda) uzas punkton fine de la proverbo en la vortaro. Eble svedoj serĉante frazojn entajpas ankaŭ punkton fine de ili, sed evidente aliaj nacioj ne faras tion. Jen plia ekzemplo por vi: бережёного бог бережёт (esploru intervikiojn).

2. Min vere frenezigas la fakto, ke vi sendiskute kaj tute sennecese fuŝis bonan artikolon. Ĉu vi pvas klarigi kiucele necesis alinomi ĝin? En la teksto haveblas tri (!) ekzemploj de ĝia uzado nome en tiu ĉi formo. Tamen vi ne nur alinomis ĝin, sed ankaŭ forigis alidirektilon tiel ke ĝia antaŭa (ĝusta) nomo iĝis tute netrovebla. Kiucele? Eble en la sveda Vikivortaro oni ŝatas tiajn ludojn, sed en la rusa vi alfrontus forbaron pro vandalismo. RG72

3. Ĉu vi povas klarigi pri kiu mia "persona problemo" vi parolas? Ŝajnas ke vi ne scias ne nur kiel administri la projekton, sed ankaŭ kiel komuniki kun ĝiaj partoprenantoj. Tre malbona kombino eĉ por ordinara uzanto kaj tute neakceptebla por administranto. RG72 (diskuto) 11:32, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

En Ruslando malsamopiniuloj ĉiam alfrontis ne nur forbaron, sed plej ofte ankaŭ malliberejon, torturon kaj mortigon. Mi ne forbaras vin nun ĉar mi ne estas tiel perfortema kiel vi, sed mi forlasas ĉi tiun fiiĝintan diskuton. Vi povas komenci novan (pri ĉi tiu vikio) kiam vi trankviliĝis kaj lernis afablan komunikon. Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi malmulte interesiĝas pri viaj fantazioj rilate Rusion. Mi petis vin respondi pri kialoj de via vandalismo kaj vi ne respondis. Mi petis vin klarigi al kiuj miaj "problemoj" vi aludas kaj vi denove ne respondis. Mi petis vin restarigi la artikolon en akceptebla stato, sed ankaŭ tion vi ne faris - mi ĝis nun vidas strangan majuskladon kaj punkton. Ĉu vi scias legi vortojn de aliuloj, ne nur la proprajn? Ĉu vi scias respondi al demandoj, ne al propraj fantazioj? Ĉu vi scias korekti proprajn fuŝojn? RG72 (diskuto) 11:52, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Jen mia lasta respondo al vi, malgraŭ ke vi daŭrigas insulti min (ekzemple "vandalismo", "fantazioj", "ludoj", ...). Oni ne devas tajpi la punkton nek la majusklon dum serĉado: google.com/search?q="when+in+a+hole" (post abundo da reklamo disponeblas ligilo al trafo en ĉi tiu vikio). Taylor 49 (diskuto) 12:05, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
  1. Via "lasta" respondo ne enhavas informojn kiujn mi petis. Do evidente vi simple ne kapablas prezenti ilin.
  2. Fuŝado de bona artikolo estas vandalismo, do temas pri ne insulto, sed fakto.
  3. "Fantazioj" kaj "ludoj" ne estas konsiderataj insultaj vortoj - almenaŭ en Esperanto (pri la sveda mi jam ne certas).
  4. Resume: Restarigu la artikolon en normala stato (minuskle, sen punkto) kaj ne plu fuŝu aliajn artikolojn. Tio estas komunuma projekto, ne via persona ludejo kie vi povas agi arbitre. RG72 (diskuto) 12:13, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Bone, mi estos indulgema kaj faciligos vian taskon, ĉar evidente vi ne kapablas ne nur klarigi kial vi fuŝis la artikolon, sed ankaŭ korekti viajn fuŝojn. Mi mem riparis tion. Se tiu vandalismo ripetiĝos mi devos peti maladministrantigi kaj bloki vin kiel tio okazas al la vandaloj en ĉiuj vikiprojektoj. RG72 (diskuto) 12:46, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Fuŝita paĝo Helpo:Mallongigoj

Ŝablono:med. ne funkcias, ĉar ĝi estas alinomita sen lasi alidirektilon kaj ĝiaj mencioj ne estis korektitaj. Ŝajne alinomado okazas ĥaose kaj senpense. RG72 (diskuto) 07:50, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Paĝo "ĉjanja" kaj la rubujo

  • Kwamikagami kreis paĝon "ĉjanja"
  • Robin van der Vliet forigproponis ĝin
  • mi forigis ĝin
  • Kwamikagami rekreis ĝin kun pravigo "tiu estas vorto lau Don Harlow"
  • Robin van der Vliet reforigproponis ĝin kun pravigo "Neniu ne-vikia rezulto en Google, neniu rezulto en Google Books, neniu rezulto en Internet Archive, neniu rezulto en ReVo, neniu rezulto en PIV. La vorto ne ekzistas, sendepende de tio, kion iu persono eble iam diris. Se oni ne povas trovi fontojn, oni forigu la vorton."
  • 5 el 10 tagoj jam pasis
  • mi reforigos ĝin se neniu sufiĉe dura pruvo ke ĝi ekzistas aperos

Por uzantoj kiuj ĝisnune ne sciis: paĝoj laŭ vikia softvaro "forigitaj" estas nur transŝovitaj al la nepublika rubujo kie ili ne estas alireblaj por kutimaj uzantoj. Tie ili estas deponitaj porĉiam. Rubujoj en publikaj vikioj estas plenaj je pirataĵoj, insultoj, minacoj, sensencaĵoj, likigitaj personaj informoj, kaj paĝoj kun ŝajne valida kaj valora enhavo sed bedaŭrinde ne sufiĉe "menciindaj" (vikipedio) aŭ tro "neologismaj" (vikivortaro), akumulitaj ekde kreo de la koncerna vikio (jaroj 2001...2006). Eblas pripeti malforigon se iu suspektas ke mi "forigis" valoran enhavon. Taylor 49 (diskuto) 21:29, 23 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

La paĝo "ĉjanja" estas reforigita. Iomete rilata pli feliĉa novaĵo estas ke la kvanto da forigendaj paĝoj malkreskis sub 200 (malpli ol 100 kategorioj plus malpli ol 100 ceteraj paĝoj), do atingis nivelon malaltan kiel nespektate dum pluraj jaroj. Taylor 49 (diskuto) 23:08, 6 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Global bot policy changes

Tibeta lingvo

Lastatempe okazis rimarkinda plibonigo pri la tibeta lingvo. Nun disponeblas 3 tibetaj kapvortoj, antaŭe estis nur unu, kaj ĝi estis erare kreita (ekde jaro 2004): . La aldona paĝo estas plibonigita, kaj la kategoria strukturo pretas: Kategorio:Tibeta (9 paĝoj) kaj Kategorio:Kapvorto (tibeta) (3 paĝoj). Taylor 49 (diskuto) 12:12, 10 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Uskleco ĉe duvortaj sciencaj nomoj de specioj

Ĉu atlantika salmo (laŭ EN vikivortaro, [3]) aŭ Atlantika salmo (laŭ EO vikipedio [4])? Taylor 49 (diskuto) 18:18, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Registriĝu kiel interesiĝanto pri Erasmus+

Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro de Esperanto kaj Libera Scio laboras pri partopreno en projekto subvenciata de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de ĝenerala intereso partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri projekto pliprogresos, ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj registriĝis.

Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos kominikitaj kun interesiĝantoj antaŭ konfirmo de partopreno. Kutimaj taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj aktivuloj.

Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ! Amike, Prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 11:31, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi registriĝis. Taylor 49 (diskuto) 20:01, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Paĝo "lawdistrict"

https://www.lawdistrict.com/legal-dictionary -- vortaro kun anglaj juraj terminoj Taylor 49 (diskuto) 18:31, 11 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablono "bildodek" plibonigita

{{bildodek}} Avantaĝoj:

  • simpla sintakso, pagxonomo uzata kiel priskribo se nenio alia estas transdonita
  • ebligas meti du bildojn apude, kun du apartaj priskriboj aux unu komuna priskribo, tio ne estas ofte bezonata, sed alimaniere malfacile atingebla kiam dezirata
  • pli bona pritraktado de nesagxe altaj kaj nesagxe largxaj bildoj
  • aŭtomata centrigado de teksto

Ekzemplo: araneo. Taylor 49 (diskuto) 12:29, 14 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Enketo pri malleĝaj enportadoj de materialo el PIV/ReVo

Saluton,

Mi kreis Inquiry possible massive copyright infrigment on Wikitionary in Esperanto por trakti aferon ke @Robin van der Vliet raportis al mi tiel pri Vikivortaro:

Sed mi persone ne tre rekomendas, la kvalito de tiu projekto estas vere malbona, kaj en ĝi nun ankaŭ troviĝas multaj artikoloj kontraŭleĝe kopiitaj de PIV/ReVo. Mi mem jam plene rezignis pri ĝi, mi pensas, ke estas pli bone fokusiĝi je la plibonigado de ReVo

Bonvolu helpi nin solvi tiun ĉi problemon: respondu ĉi tie aŭ en Phabricator, provizante vian vidpunkton, konojn, ktp.

Dankon al vi por via helpo, Psychoslave (diskuto) 08:43, 19 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Resolve_massive_copyright_infrigment_on_Wikitionary_in_Esperanto (la ĝusta literumado estas "copyright infringement") Taylor 49 (diskuto) 19:02, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Rompitaj kategorioj

Bedaŭrinde aperis pluraj kategorioj kun eraraj kvantoj da enhavitaj objektoj (paĝoj kaj subkategorioj). Temas pri problemo jam delonge konata kaj aperanta ĉe ĉiuj vikioj. La fuŝon ne eblas rebonigi loke. Por plibonigi ŝancon de riparo eblas doni subtenan voĉon al la respona tasko T85696. Taylor 49 (diskuto) 19:02, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

 Parte farita Antaŭhieraŭ oni laborigis la rilatan bontenan skripton ĉe ĉi tiu vikio, kaj vidinte ke ĝi riparis la priplenditan problemon, sekve ĉe ĉiuj publikaj vikioj. Tio signifas ke la iam rompitaj kategorioj estas riparitaj, sed verŝajne ne ke la problemo ne plu povas reestiĝi. Taylor 49 (diskuto) 18:21, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Unesko-konkurso por Junio 2021

Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj.

UEA kaj ELiSo / VMEO kunigis siajn fortojn por subteni disvastigon de tiuj ĉi valoroj kaj idealoj de Unesko per Esperanto, specife per artikol-redakta konkurso okazanta dum Junio 2021 en la Esperanta Vikipedio.

Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga maniero por subteni sian mision. Ni montru al Unesko, kiom tio veras!

Kiel partopreni?

Legu la regulojn, verku / traduku novajn aŭ plibonigu jamajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio pri Unesko kaj listigu viajn artikolojn en la konkursa paĝo. Fine UEA sendos premiojn por 5 venkintoj.

w:Projekto:Unesko 2021

PS: Se via amiko aŭ kolego interesiĝus, certe invitu lin / ŝin - vi scias, varbado ;-)

kunorganizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 21:36, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Pli ol 700 kapvortoj en la indonezia lingvo kaj du novaj laŭtemaj kategorioj

Taylor 49 (diskuto) 19:07, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Lingvo paŝtoa -> paŝtuna

Taylor 49 (diskuto) 14:58, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 17:15, 21 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Forigi paĝon

Saluton,

Mi kreis la paĝon Uzanto:Psychoslave/test por konservi datenojn ke la sistemo tempe rifuzis konservi al Aldono:Alternativoj de mal-vortoj. Nun ke mi remetis la datenojn en la ĵus menciita paĝo, mi deziras scii kiel forigi la unua.

Ĝis, Psychoslave (diskuto) 12:15, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

@Psychoslave Saluton! Nur administrantoj rajtas forigi. Ĉu mi forigu la paĝon "Uzanto:Psychoslave/test"? Vi povas forigproponi paĝon per {{forigo}}{{delete}}. Taylor 49 (diskuto) 14:58, 4 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
 Farita, kaj la ĝusta paĝo nun nomiĝas Aldono:Pri antonimoj. Taylor 49 (diskuto) 07:20, 17 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Wikimania 2021: Individual Program Submissions

Dear all,

Wikimania 2021 will be hosted virtually for the first time in the event's 15-year history. Since there is no in-person host, the event is being organized by a diverse group of Wikimedia volunteers that form the Core Organizing Team (COT) for Wikimania 2021.

Event Program - Individuals or a group of individuals can submit their session proposals to be a part of the program. There will be translation support for sessions provided in a number of languages. See more information here.

Below are some links to guide you through;

Please note that the deadline for submission is 18th June 2021.

Announcements- To keep up to date with the developments around Wikimania, the COT sends out weekly updates. You can view them in the Announcement section here.

Office Hour - If you are left with questions, the COT will be hosting some office hours (in multiple languages), in multiple time-zones, to answer any programming questions that you might have. Details can be found here.

Best regards,

MediaWiki message delivery (diskuto) 04:18, 16 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

On behalf of Wikimania 2021 Core Organizing Team

Nova ŝablono "kat-vortaro", problemhavaj lingvokodoj

Novas ŝablono {{kat-vortaro}} faras la tutan laboron ĉe kategoriaj vortaraj paĝoj. Ĝi funkcias eĉ kun "problemhavaj" kodoj kiel "nan", vidu paĝon Kategorio:Vortaro (minnana) (0 paĝoj) kun ligilo al "zh-min-nan" kaj Kategorio:Vortaro (arumana) (0 paĝoj). La "problemhavaj" lingvokodoj estas priskribitaj ĉe Helpo:Lingvoj#Problemhavaj_lingvokodoj. Taylor 49 (diskuto) 21:36, 21 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Editing news 2021 #2

14:15, 24 jun. 2021 (UTC)

Ŝablonoj kun kontrolo de paĝonomo

Kelkaj ŝablonoj havas aŭ havu kontrolon de paĝonomo:





La kontrolon povas efektivigi aŭ {{ligald}} (parte arkaikigita) per helpo de ((mlngkodnomplus)) (arkaikigita) aŭ ((mkontrolupn)). Taylor 49 (diskuto) 15:07, 5 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

2021 Board of Trustees election

The 2021 Board of Trustees election opens 4 August 2021. Candidates from the community were asked to submit their candidacy. After a three week long call for candidates, there are 20 candidates for the 2021 election.

The Wikimedia movement has the opportunity to vote for the selection of community-and-affiliate trustees. The Board is expected to select the four most voted candidates to serve as trustees. Voting closes 17 August 2021.

The Wikimedia Foundation Board of Trustees oversees the Wikimedia Foundation's operations. The Board wants to improve their competences and diversity as a team. They have shared the areas of expertise that they are currently missing and hope to cover with new trustees.

How can you get involved?

Read the full announcement.

Best,

On behalf of the Elections Committee

MNadzikiewicz (WMF) (diskuto) 10:53, 3 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablonigo de Bertilo kaj Ludoviko

Roboto jam parte anstataŭigis eskplicitajn ligilojn per alvokoj de ŝablonoj. Restas farendaj ca 200 ligiloj al "bertilow.com".  Parte farita Taylor 49 (diskuto) 21:10, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Perrobote farendaj ŝanĝoj 2021-07-20

Koherigo de tradukblokoj

Kaj forigo de tiaj el neesperantaj kapvortoj. Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Fuŝaj portugalaĵoj

ca 300 trafoj titoloj, intervikioj ktp Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

 Parte farita Fuŝaj titoloj plene riparitaj, kaj fuŝaj kategorioj plejparte riparitaj. NUL trafoj supre. Taylor 49 (diskuto) 19:08, 19 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Trikrampa fuŝo

Anstataŭigo de "{{{Vortospeco|substantivo|angla}}}" per "{{Vortospeco|substantivo|en}}" kaj similaj (trikrampa fuŝo)

[6] ca 30 paĝoj. 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)

Anstataŭigo de "Ŝablono:Deveno" per "Ŝablono:Etimologio" aŭ male

Subtitolaj. Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo de "Ŝablono:Prononco" per "Ŝablono:Elparolo" aŭ male

Subtitolaj. Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Unuformigo de strukturo de vortaraj kaj tradukaj kategorioj

{{kat-vortaro}} kaj {{kat-tradukoj}} Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Karaj vortkombiloj

  • "Ŝablono:Charakteristische Wortkombinationen" volapugaĵo denove 59 alvokoj  Ne farita
  • "Ŝablono:Karakteraj vortkombinaĵoj"  Farita
  • "Ŝablono:Karakteristikaj vortkombinaĵoj"  Farita
  • "Ŝablono:Karakterizaĵoj"  Farita
  • "Ŝablono:Karakterizaj vortkombinoj"  Farita
  • "Ŝablono:Karakterizaj vortkombinaĵoj"  Farita ca 17'000 malplenaj alvokoj forigitaj
-> {{Frazaĵoj}} Taylor 49 (diskuto) 22:32, 25 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Sekciaj titoloj kaj indeksoj

{ {ligald} }

Aldonu {{ligald}} al ĉiuj paĝoj kiuj havu sed ankoraŭ ne havas ĝin. Atentu ke kelkaj ŝablonoj erare enhavas alvokon al "ligald", precipe el Kategorio:Ŝablonaro lingvokategoria (15 paĝoj). 2021-07-07: forigu ĝin el aldonaj paĝoj pro unuopa lingvo, uzu {{aldosupre}}. Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Permana kategoriado

Exemplo: komet&oldid=648709. Anstataŭigu per {{fak}} nu, aŭ atendu ĝis ke nova ŝablono diponeblas. Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

"ref-ReVo"

{{ref-ReVo}} Kategorio:diag-revo-sen-param (18 paĝoj) Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Diskuto

Bonvole diskutu! Taylor 49 (diskuto) 11:41, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Bab(yb)elaj ŝablonoj

Evitenda fuŝo:

La sistemo estis rompita ekde jaro ca 2013 pro mallertaj purismaj ŝanĝoj. Uzu novan Ŝablono:babelnivelo, bonaj ekzempoj de uzo kaj jam riparitaj estas Ŝablono:Vikivortaristo id kaj Ŝablono:Vikivortaristo en-1. Taylor 49 (diskuto) 14:36, 5 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Unuopaj ŝablonoj faritaj (certigu: ne alidirektiloj , ordo "kodo,nivelo,teksto" , punkto post apoj '''. , "hr3" ):

  • -eo- : 1 (D)
  • -es- : (D)
  • -it- : 1 4 (D)
  • -nl- : 1 (D)
  • -sv- : 2 (D)
  • -zh- : 1 (D)

Taylor 49 (diskuto) 16:08, 3 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj kun cirilaj literoj en nomoj

Ĉiuj tiuspecaj ŝablonoj nun estas riparitaj. Bonvole ne enmetu denove tiaspecajn ŝablonojn. Bedaŭrinde daŭre prezentiĝas cirilaj nomoj de parametroj en kelkaj ŝablonoj, precipe sed ne sole tiuj specifaj por la rusa. Taylor 49 (diskuto) 14:32, 21 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

"Ŝablono:en" elservigita

La iam plej uzata lingvokoda ŝablono (sur preskaŭ ĉiuj ca 100'000 paĝoj) estas elservigita. Taylor 49 (diskuto) 22:34, 25 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Alilingva vorto de la tago: hen

Ĉu do ĝi signifas „ri“ aŭ „li, ŝi“? Ri havas tre specifan kaj neestabliĝintan uzadon, kaj diri, ke sveda hen aŭ turka o egalas al ĝi, ne helpas komprenon. Amikeco (diskuto) 18:08, 27 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi plibonigis la artikolon. Taylor 49 (diskuto) 21:08, 27 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

La sveda atingis 5'555 kapvortojn

Per la vorto "kärnvapennedrustning" la sveda atingis 5'555 kapvortojn. Kelkaj pliaj interesaj svedaj artikoloj:

Taylor 49 (diskuto) 21:15, 27 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Robota laboro 2021-10-01... 2021-10-04

Estas 86'306 paĝoj sur la farendaĵa listo kaj 3 taskoj estas paraleligitaj:

Progreso: Specialaĵo:Kontribuoj/Taylorbot Taylor 49 (diskuto) 14:10, 1 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj post 58 horoj da laboro kaj 7'619 redaktoj konservitaj (nur ca 8% el listigitaj paĝoj bezonis redakton) :

  • ĉiuj interwikiaj ligiloj al simple: forigitaj, nul trafoj supre (sed aliaj kiel "zh-min-nan:" kaj "roa-rup:" forgesitaj, daŭrigo nepras)
  • kvanto da paĝoj en laŭliteraj kategorioj malpliigita, kelkaj kategorioj malplenigitaj kaj forigitaj (daŭrigo nepras)
  • niveloj pri 14 ŝablonoj supre listigitaj unuformigitaj (sed {{Kontraŭvortoj}} {{Samsencaĵoj}} {{Sinonimoj}} {{Subnocioj}} {{Supernocioj}} {{Vorterseparo}}) forgesitaj, daŭrigo nepras)

Taylor 49 (diskuto) 02:49, 4 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Interwikioj

Ĉirkaŭ 2'000 paĝoj daŭre havas intervikiajn ligilojn. Serĉi ilin ne facilas. Jenaj jam estas entute forigitaj:

[[nah:
[[roa-rup:
[[semiw:
[[simple:
[[zh-min-nan:

Taylor 49 (diskuto) 19:27, 7 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Participoj

Participo estas aldonita al listo kun vortospecoj. Temas pri aldona vortospeco, same kiel tabelvorto. Do indiku vortospecon "participo" post "substantivo", "verbo", "adjektivo" aŭ "adverbo". Diversaj lingvoj havas malsamajn regulojn pri participoj, kaj kelkaj entute ne havas ilin, ekzemple la indonezia. La kvanto da vortospecoj estas 26, do jam nesaĝe alta. Oni ne metu pliajn gramatikaĵojn aŭ specojn de kapvortoj al la nivelo de vortospeco.

Taylor 49 (diskuto) 19:27, 7 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

La strangeco. Vaste uzata ŝablono "vikipedio"

La ŝablono "vikipedio" en dokumentado havas mencion "Noto: Ĉi tiu ŝablono ne almetas la paĝon al kategorio."

Tamen dum uzo de parametro "ling=" la paĝo estas kategorigita per Kategorio:diag-uzo-de-vikipedio-ling La kategorio mem ne estas kreita, do, ĝi aperas kiel ruĝa ligilo. Kaj evidenta celo de la kategorio estas diagnoza (kio evidente sekvas el la nomo), sed, kiel nekreita kategorio, ĝi ne entenas "sorĉvorton" __HIDDENCAT__. Do, ĝi aperas en la listo de komunaj kategorioj, kio neniel koncernas al temo de la artikolo mem.

Mi taksas ke tio estas problemo. Ĝi tuŝas tutan entenon de la Vikivortaro, do devas esti solvita en administrativa nivelo.

La amasa rompo de artikoloj ĝis nun ne estas riparita.

@Taylor 49 (persone). Ekde 20:30, 7 okt. 2021 ĝis 00:27, 8 okt. 2021 via roboto plenumis iun laboron, kiu tuŝis de 4000 ĝis 4500 artikolojn. Parto de tiuj ŝanĝoj estas eraro kaj devas esti malfaritaj. Ni konversaciis pri la problemo ekde 19:06, 7 okt. 2021 ĝis 20:26, 7 okt. 2021, tamen vi ne solvis la problemon kaj via roboto daŭris detrui.

Nun pasis jam diurno post la konversacio kaj vi ĝis nun ne riparis ĉion, kion vi rompis. Temas jam ne pri sola kripligita artikolo, sed pri amasa ŝanĝo de strukturo de la artikoloj. Tio jam estas grava delikto. La prezo pro la delikto - perdita (ŝtelita per vi) tempo, kiu povus esti dediĉita al pli-malpli utila laboro.

Mi devas certe kompreni, ĉu vi riparos rompitojn aŭ mi devas ripari mem? Va (🖋️) 19:16, 8 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Iu ajn tolero havas limon.

Speciale al idiotoj mi devas mencii, ke devas distingi "paĝon", "artikolon" kaj "entenon". La artikolo estas objekto de la datumaro. Ĉi tie ĝia enteno povas havi:

  • ligilojn al aliaj fontoj;
  • gramatikan informon, ĉar ne ĉiuj posedas la lingvon, do povas ne scii, ke ekzempla vorto [idioto] estas konstruita el la radiko "idiot" kaj la finaĵo "-o";
  • tradukojn al aliaj lingvoj, kio, kiel unu el konkludoj el la teoremoj de Kurt Gödel pri nekompleteco, signifas, ke neniu lingvo povas estis difinita per ĝi mem, do la tradukoj estas ĉefa rimedo difini sencon de vorto;
  • bildojn, ĉar pli simple priskribi objekton estas unuan fojon montri, ol diri aŭ skribi dek vortojn.

Mi konstante vidas avertojn similajn al jen tiu:

Averto: Vi rekreas paĝon, kiu estis antaŭe forigita.

Vi konsideru, ĉu konvenas daŭre redakti ĉi tiun paĝon. Jen la protokolo de forigoj kaj alinomigado por via oportuno:

    11:16, 23 nov. 2019 Taylor 49 diskuto kontribuoj movis paĝon paruo al PIRATAĴO ne lasante alidirektilon (dankon al Specialaĵo:Kontribuoj/2A01:CB05:8B96:E000:D97F:BE87:9C6:E3CC sed la paĝo bedaŭrinde estas piratita el http://vortaro.net/#paruo) (restarigi) (danki)

Tio signifas, ke granda parto de datumaro estis intence detruita. Tio estas vandalismo, kiun devas ĉesi. Se ekzistas iuj duboj aŭ reklamacioj rilate la entenon de artikolo - devas ŝanĝi duban parton de la enteno. Sed ne forigi la artikolon kune kun tuta ĝia enteno. Forigo de artikolo rompas ligilojn. Kaj malaperas alia grava informo. La ĉefa detruanto de la Vikivortaro estas Taylor 49. Mi jam starigis la demandon pri lia agado, tamen detruado daŭriĝis. Iu ajn tolero havas limon.