Uzanta diskuto:RG72

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kara RG72!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu la helpon, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon. Se vi volas krei novajn esperantajn kapvortojn, vi povas rigardi la dezirliston.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Pablo Escobar (diskuto) 18:10, 10 Mar. 2014 (UTC)

itala/Itala[redakti]

Kara RG72! Dankon pro ŝanĝi {{-it-}} al ({{Lingvo|Itala}}). Mi sugestas tamen enmeti ({{Lingvo|itala}}), et-litere, por esti kohera kun la Esperanta normografio por lingvo-nomoj.--Pablo Escobar (diskuto) 15:16, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Ufff, eventuale vi pravas, sed mi ne pretas nun fari tiom grandan laboron, redakti centojn da artikoloj. Mi nur klopodis unuigi la du kategoriojn de la sama lingvo kaj elektis nuligi tiun malpli grandan. Poste mi rimarkis ke ekzistas la sama problemo pri aliaj lingvokategorioj. Ni vere bezonas bonan roboton ĉi tie. Des pli ke baldaŭ mi planas komenci verkadon de la artikoloj pri la rusa lingvoj kaj havas grandajn planojn pri tio.--RG72 (diskuto) 15:32, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Nu, fakte mi mem ŝatus scii, kiel krei roboton por tio. Mi pensas, ke plej bonas dume, ke por novaj artikoloj ni et-literumu lingvonomojn dum ni trovas la solvon por gxeneraligi ĉiujn kapvortojn, ajnlingvajn, laŭ tiu kriterio. Ek al rusverkado! Amike, --Pablo Escobar (diskuto) 17:30, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

хохол‎[redakti]

Kara RG72!

Alia afero, kiun estus dezirinde ne ŝanĝi, estas la kapvorta titolo apud la lingvonomo. Ne forviŝu la nomon de la kapvorto, kiel vi faris je хохол‎. Vi eble opinias, ke temas pri balasta ripetado sur la retpaĝo, sed mi lernis kun la tempo, ke tion estas bone konservi, tial ke

1. ligiloj tre ofte aldirekas al kapvorto nur je unu specifita lingvo, kaj oni ne bezonu alsupri al la titolo de la tuta kapvorto por scii, pri kiu vorto temas. Resume, ĉiu lingva sekcio estu rigardinda kiel kvazaŭa aparta retpaĝo.
2. en la sama lingvo, la kapvorto estas kelkfoje supersignita, kaj: jen povas ja temi pri alternativa skribmaniero de unu sama vorto sen la supersignoj, jen ne -- ekz. ĉe latinaĵoj:
popŭlus, pōpulus kaj populus aperu sur la sama retpaĝo populus, ĉar tiel estas dezirinde ilin trovi; kaj redaktante populus ({{Lingvo|latina}}) [alternative, popŭlus = 'popolo'] kaj sube en la retpaĝo pōpulus ({{Lingvo|latina}}) [= 'poplo'], oni certigas la klarecon, eĉ se "balaste".

Espereble vi konsentos.--Pablo Escobar (diskuto) 14:49, 18 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes, mi opiniis ke tio estis mia eraro, do korektis ĝin foriginte la ripetaĵojn. Pri la unua kialo mi ne sciis, pri la dua nur povas diri ke en la rusa mankas supersignoj, kvankam mi ne tute certas pri aliaj lingvoj. mi sekvi viajn konsilojn.
Dankon pro via respondo. Efektive, vi ne havos tiun problemon por rusaj kapvortoj, sed tamen, ni ideale havu la saman formaton por ĉiuj lingvoj. Rusajn kapvortojn vi nur devos supersigni en la deklinaciaj tabeloj por akcenta klareco, sed tio estas alia afero. Mi ĝojas, ke vi konsentas. Antaŭen kun via kunlaborado!--Pablo Escobar (diskuto) 15:09, 18 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Ŝablona kodo en kapvortaj paĝoj[redakti]

Bonvole ne enmetu ŝablonan kodon kiel ekzemple <includeonly>, <noinclude>, {{{ kaj }}} en kapvortaj paĝoj. Por elkomenti disponeblas jena sintakso:

<!--* {{aŭdo|Ru-иголчка.ogg}} (singularo)--> <!--dosiero ankoraux ne ekzitas cxar atendas alinomigon-->

Amike Taylor 49 (diskuto) 19:59, 14 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Bone. Temas pri provizora afero, ja necesas krei kaj alŝuti respektivajn dosierojn. Apenaŭ en unu tago multaj legantoj venos. RG72 (diskuto) 02:08, 15 apr. 2021 (UTC)[Respondi]