Helpo:Kategoriigado

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
< Helpo:Superrigardo < Kategoriigado

Kategoria nomspaco[redakti]

Kategoriigado estas funkcio havigita far la vikia softvaro kaj Kategorio: estas nomspaco en la vikio.

Kategoriaj paĝoj[redakti]

Kategoriaj paĝoj kiel oni vidas ilin sur la ekrano konsistas el du partoj:

  • la supra parto estas vikiteksto
  • la suba parto estas aŭtomate generita listo kun paĝon almetitaj al la kategorio

Teknike la supra parto povas enteni ĉion (bildojn, ŝablonalvokojn, ...) kion kutimaj paĝoj (kapvortaj, aldonaj, ...) povas enhavi. Sed estas kutimo teni la enhavon minimuman. Kategorio ne estas enhava paĝo, kaj estas la suba parto kiu gravas. Do oni limigu la enhavon al kelkaj linioj kiuj priskribas la enhavon, kaj laŭbezone indekshelpan ŝablonon (vidu sube).

La suba parto funkcias eĉ se la supra parto estas malplena aŭ ne kreita (ruĝa ligilo). La paĝoj en la listo estas ordigitaj, sed se la kvanto estas granda tiam iomete malfacilas traserĉi ĝin. Por plifaciligi tion disponeblas indekshelpaj ŝablonoj (precipe {{eht-kat-alfa}}).

Enmeto en kategorio, ligiloj al kategorio, dupunkta regulo[redakti]

Por enmeti paĝon al kategorio "Lingvoj" la sintakso estas jena: [[Kategorio:Lingvoj]]. La kategorio aperas sube sur la paĝo. Sed kiel oni ligas al tiaspeca kategoria paĝo? La "kutima" sintakso [[Kategorio:Lingvoj]] ne funkcias, nenio videblas! Speciala regulo ("dupunkta regulo") validas por la nomspaco Kategorio: (kaj simile por bildoj kaj intervikiaj ligiloj): aldonu ekstran dupunkton por montri ligilon ([[:Kategorio:Lingvoj]]), alimaniere io alia okazas! Sen la ekstra dupunkto "io alia" signifas "almetu la paĝon al la kategorio". Forgesita dupunkto estas eraro ofte farita far kaj komencantoj kaj spertaj vikiistoj. Alternative eblas (kaj en ĉi tiu vikio preferindas) uzi ŝablonon {{kate}}. Kategorian enmetligilon eblas lokigi ie ajn sur la paĝo, sed la kutimo (tradicia en vikipedio) estas ke ili troviĝu plej sube, unu enmetligilo sole en unu linio.

Kategoriigado en vikipedio kaj vikivortaro[redakti]

La teknikaj reguloj estas plejparte samaj. Diferenco estas ke ĉe vikivortaro eblas krei kategoriojn sen komenca majusklo Kategorio:planlingvoj sed laŭkutime oni ne faru tiel, do Kategorio:Planlingvoj estas la ĝusta nomo. Grava diferenco en kutimoj estas ke ĉe vikipedio oni plej ofte enkategoriigas "permane" aŭ "eksplicite" dum ke ĉe vikivortaro oni faras tion per ŝablonoj. Sekve kapvortaj paĝoj ne enhavu kategoriajn enmetligilojn (kiel [[Kategorio:Astronomio]]). Ceterajn paĝoj (ŝablonojn, aldonojn, ...) oni enkategoriigas aŭ "permane" aŭ per ŝablonoj. La avantaĝo de la posta metodo estas ke ĝi ŝparas tajpan laboron, ĝi prizorgas laŭbezone la kaŝadon (kiam oni enkategorigas kategorion, vidu sube), kaj la kategorioj estas ĉiam ĝustaj, inkluzive la ordiga konsileto (vidu sube). Ekzemple la Kategorio:Ŝablonaro lingvokategoria (18 paĝoj) enhavas ŝablonojn kies ĉefa tasko estas enkategoriigi diversspecajn paĝojn pri unuopa lingvo.

Ordiga konsileto / ŝlosilo[redakti]

Alia konfuzema detalo estas la alia parametro en kategoriaj enmetligiloj [[Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|sveda]][[Kategorio:Kemio| ]]. Kion faras la vorto "sveda" aŭ la spaceto? Ĝi estas ordiga konsileto kiu prefiksas la paĝonomon. Supozu kategoriojn "Kategorio:Fiziko (sveda)" kaj "Kategorio:Fiziko (Volapuko)" kiuj troviĝas en "Kategorio:Fiziko laŭ lingvo". Se oni almetas ilin simple per [[Kategorio:Fiziko laŭ lingvo]] tiam ambaŭ (aŭ ĉiuj) estas ordigitaj sub litero "F" ĉar iliaj paĝonomoj komencas per "F" (la vorto "Fiziko" gravas, ne la nomspaca prefikso "Kategorio")! Per [[Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|sveda]] oni ŝovas la paĝon al litero "S" kie oni volas havi ĝin, ĉar la "sveda" estas la pli grava vorto en la kunteksto. Kion faras la spaceto, aŭ eĉ steleto "*" aŭ alia signo? Ĝi ŝovas la paĝon supren en la listo, antaŭ literon "A" kaj antaŭ ciferon "0". Elekto de signo tiel uzata estas afero de gusto kaj kutimo. Spaceto estas kutima sed konfuzema. En ĉi tiu vikio bonvole uzu streketon / minuson "-" por lokigi paĝojn plej supre kaj la bombon / plenigitan cirklon "" por lokigi plej sube (post "Z" kaj post ĉapelitaj esperantaj literoj). Rimarku ke la ordigado estas usklecindiferenta do "Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|sveda" kaj "Kategorio:Fiziko laŭ lingvo|Sveda" havos ekzakte saman efikon, kaj pro tio minusklo sufiĉas kaj preferindas.

Nomigado de kategorioj[redakti]

... lingvokodo vs lingvonomo ... ne sola ... abundo ...

Kaŝitaj kaj diagnozaj kategorioj[redakti]

Kategorion eblas kaŝi per magia vorto __HIDDENCAT__. La utilo de tio ne estas bloki aliron al sekreta aŭ malica enhavo, sed apartigi enhavrilatajn kategoriojn (vortospecoj, fakoj, ...) de teknikaj kategorioj, kaj malpliigi abudon en la listo kun kategorioj sub kapvorta paĝo.

Kategorio:Laŭ traduko (368 paĝoj)

...

Vidu paĝon Helpo:Diagnozaj kategorioj.

Enhavtabelo de kategorioj[redakti]

Kategorio:Ŝablonaro enhavtabela (4 paĝoj)

Prokrastita efiko, nulecaj redaktoj[redakti]

Restas unu malplaĉaĵo pri enkategoriigado per ŝablonoj: efiko de ŝanĝo povas esti prokrastita, de kelkaj sekundoj ĝis kelkaj monatoj. Pripensu paĝon "A" kiu alvokas ŝablonon "Ŝablono:B" por enkategoriigo. "Ŝablono:B" siavice alvokas modulon "Modulo:C" kiu dependas de "Modulo:D". La du moduloj estas multe uzataj (far plejmulto de kapvortaj paĝoj aŭ rekte ĉiuj). Nun oni redaktis la modulon "Modulo:C" kaŭzante ŝanĝon de enkategoriigado. Kio okazu aŭ kio okazos? En la ideala vikio, ĉiuj trafitaj paĝoj tuj transsaltus al la nova kategorio. En reala vikio, tio ne okazas. ...

Kiam uzi kategorion[redakti]

Grupigu artikolojn en kategorion se tia kategorio povas esti utila por legantoj de tiuj artikoloj. Ekzemplo:

Kapvorta paĝo: Tokipono (esperanta kapvorto, lingvonomo)
Utila kategorio: [[Kategorio:Lingvonomo]]
Utila kategorio: [[Kategorio:Esperanto]]
Aldona paĝo: Aldono:Tokipono
Utila kategorio: [[Kategorio:Planlingvo]] (pri temo)
Neutila kategorio: [[Kategorio:Lingvo kiu komenciĝas per la litero T]]

Kelkaj reguloj[redakti]

  1. Ununombro : por nomumi iun kategorion oni uzas la ununombran formon, t.e. ne Plantoj, sed ja Planto, ne Fruktoj, sed ja Frukto. Escepto: Lingvoj.
  2. Artikolnomo el Vikipedio : por nomumi iun kategorion oni sekvas la artikolnomojn el Vikipedio en ununombra formo; do :
    1. ne Birdoj, sed ja Birdo,
    2. ne Informadiko, ne Komputiko, ne Komputoscienco, sed ja Komputado,
    3. ne Lingvistiko, sed ja Lingvoscienco,
    4. ne Botaniko, sed ja Plantoscienco.
  3. Pluraj kategorioj : oni ja rajtas meti artikolon en plurajn kategoriojn, sed
  4. Plej specifa kategorio : oni ĉiam uzu almenaŭ la plej specifan kategorion, ekz.: artikolo aluminio estu metata en kategorion Kemia elemento, sed ne (nur) en kategorion Kemio, ĉar Kemia elemento estas sub-kategorio de Kemio.
  5. Sama nomo kiel kategorio : artikolo kun la sama nomo kiel kategorio estu metata en tiun kategorion, t.e. birdo estu en Kategorio:Birdo, ne (nur) en Kategorio:Besto.
    Plej bone, ĝi estu enmetata jene: [[Kategorio:Birdo|-]] . Tiel ĝi montriĝos inter la komencaj artikoloj en la kategori-paĝo.
  6. Sama nomo kiel kategorio: ne pri lingvo : la supera regulo ne aplikiĝas pri lingvo-kategorio, ekz. oni ne metu nederlanda en kategorion Kategorio:Nederlanda.
  7. Ĉe la fino : (validas nur por permana enkategoriigado) bonvolu meti la Kategorio:...-ligilon ĉe la fino de la artikolo. Tiel oni facile trovos ĝin.

Laŭsekse[redakti]

Oni ne kreu kategoriojn laŭsekse.

La tuta aro da kategorioj[redakti]

De ĉiuj kategorioj la kategorio nome Lingvoj estas la ĉefkategorio.
En Lingvoj troviĝas 4 lingvo-nedependaj subkategorioj (Gramatiko, Fako, Temaro kaj Makrolingvo)
kaj la subkategorio por ĉiu lingvo (Afara, Afrikansa, Ajmara, Albana, ktp.).
Ĉiu lingvo-nedependa subkategorio Gramatiko, FakoTemaro enhavas aliajn lingvo-nedependajn subkategoriojn,
kaj tiuj denove enhavas aliajn lingvo-nedependajn subkategoriojn, ktp.
Ekzemple : Fako > Scienco > Biologio > Bestoscienco > Besto > Insekto ( '>' = 'enhavas') .
Ĉi tiuj kategorioj estas lingvo-nedependaj, t.e. povas esti uzataj de ĉiuj lingvoj samtempe.

Ekzemple :

Do :

La kategori-strukturo de ĉiu lingvo estas kopio de la lingvo-nedependa kategori-strukturo!

Rimarko: La kvara lingvo-nedependa kategorio Kategorio:Makrolingvo (1 paĝoj) estas kazo aparta: ĝia sola celo estas indiki la anojn de makrolingvoj. Vidu ekz. kategorion Kategorio:Makrolingvo (ĉina) (6 paĝoj).

Kategoria arbo pri kapvortaj paĝoj[redakti]