Helpo:Strukturo de paĝoj pri unuopa lingvo

El Vikivortaro
< Helpo:Superrigardo < Strukturo de paĝoj pri unuopa lingvo

Enkonduko[redakti]

Utilo de ĉi tiu helpopaĝo estas unuformigi la strukturon de la diversaj paĝoj pri unuopa lingvo kiuj prezentiĝas en la esperanta vikivortaro. Rimarku ke vikivortaro estas vortaro, ne enciklopedio. Do la loko kie oni havu la enciklopediajn informojn estas vikipedio, kaj oni evitu nenecese kopii la enciklopedian enhavon en la vikivortaron. La informoj pri lingvoj havendaj ĉi tie estas nur bazaj.

Specoj de paĝoj[redakti]

Ekzemplo estas por la sveda lingvo.

Strukturo[redakti]

Kapvortaj paĝoj en Esperanto pri unuopa lingvo[redakti]

Priskribo disponeblas ĉe Helpo:Strukturo de kapvortaj kaj aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo.

Aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo[redakti]

Priskribo disponeblas ĉe Helpo:Strukturo de kapvortaj kaj aldonaj paĝoj pri unuopa lingvo.

Supranivelaj kategoriaj paĝoj pri unuopa lingvo[redakti]

La paĝoj troviĝas en Kategorio:Lingvoj (254 paĝoj) kaj nomiĝas ekzemple (por la korea lingvo) Kategorio:Korea.

Priskribo[redakti]

La vikiteksto estas minimuma. Komencu per ŝablono {{ligald}} kiu ligas al la aldona paĝo pri la lingvo kaj kontrolas ĝustecon kaj koherecon de la paĝonomo (ekzemplo por la korea lingvo):

{{ligald|ko}}

Nun la kategoriigado. Jena linio estas nepra:

[[Kategorio:Lingvoj]]

Krom tio eblas aldoni kategorion pri lingva familio el Kategorio:Lingvaklasoformato (114 paĝoj)Kategorio:Lingva familio (27 paĝoj), ekzemple:

[[Kategorio:Altaja lingvaro]]

Evitenda enhavo kaj evitendaj iamaj ŝablonoj[redakti]

  • iama "Ŝablono:lingvokategorio-tab-639" (arkaikigita), du parametroj ({{lingvokategorio-tab-639|de|deu}}), montras skatolon kun lingvokodoj kaj lingvonomo, ŝablono {{montablng}} faras tion pli bone kaj pli aŭtomate (sur la aldona paĝo al kiu ni ligas)
  • iama "Ŝablono:lingvokategorio-pri" (arkaikigita), du parametroj ({{lingvokategorio-pri|portugala|{{paĝonomo}}}}), faris similan laboron kiel {{ligald}} (ligis al kapvorta paĝo kaj iama aldona paĝo en nomspaco "Vikivortaro"), nun alidirektas al ŝablono "ligald", al kapvorta paĝo ligas ŝablono "montablng" sur la aldona paĝo
  • ne aldonu ŝablonon {{vikipedio}} (ĝi jam troviĝas sur la kapvorta paĝo, kaj sama ligilo troviĝas ene de la tabelo kreita far ŝablono {{montablng}} sur la aldona paĝo)
  • ne aldonu indekshelpan ŝablonon kiel {{eht-kat-alfa}} (post movo de kapvortoj al aparta kategorio (vidu sube) la kvanto da paĝoj estas minimuma kaj facile superrigardebla, do indekshelpa ŝablono ne utilus)
  • ne aldonu kategorion "Kolekta kategorio"

Kategoriaj paĝoj kun kapvortoj laŭ lingvo[redakti]

La paĝoj troviĝas en Kategorio:Laŭ lingvo (356 paĝoj) kaj nomiĝas ekzemple (por la korea lingvo) Kategorio:Kapvorto (korea).

Priskribo[redakti]

La vikiteksto estas minimuma. Komencu per ŝablono {{kat-kapvorta}} kiu prizorgas alvokon de la ŝablono {{ligald}} kiu ligas al la aldona paĝo pri la lingvo kaj kontrolas ĝustecon kaj koherecon de la paĝonomo (ekzemplo por la korea lingvo):

{{kat-kapvorta|ko}}

Ĝi eĉ almetas la paĝon al du kategorioj, ekzemple kun lingnovoko "ko" tiuj etas "Kategorio:Korea" kaj "Kategorio:Laŭ lingvo|korea", do oni ne klopodu fari tion aŭ aldoni pliajn kategoriojn permane [[Kategorio:...]].

Sekvas taŭga indekshelpa ŝablono el Kategorio:Ŝablonaro enhavtabela (4 paĝoj) kiel ekzemple {{eht-kat-alfa}}:

{{eht-kat-alfa|ling=en}} <!--"ling=ko" ne funkcias-->

Evitenda enhavo[redakti]

  • ne aldonu lingvofamiliojn ĉi tie, ĉar ili jam disponeblas en la supranivelaj kategoriaj paĝoj pri unuopa lingvo (vidu supre)
  • ne aldonu kategorion "Kolekta kategorio"

Kategoriaj paĝoj kun vortaroj por unuopa lingvo[redakti]

La paĝoj troviĝas en Kategorio:Vortaro laŭ lingvo (341 paĝoj) kaj nomiĝas ekzemple (por la korea lingvo) Kategorio:Vortaro (korea). La plejmultaj ne havas intervikiajn ligilojn.

Priskribo[redakti]

La vikiteksto estas minimuma kaj konsistas el unu ŝablono {{kat}} kiu faras la tutan laboron. Ekzemplo por la korea lingvo:

{{kat}}

Ĝi ne transprenas iun parametron, kaj montras skatolon kun klarigo, ligilo al aldona paĝo pri la lingvo, kaj ligilo al vikivortaro en la lingvo, aŭ informo ke ĝi ne ekzistas. Ĝi fine almetas la paĝon al du kategorioj, do oni ne klopodu fari tion aŭ aldoni pliajn kategoriojn permane per [[Kategorio:...]].

Evitenda enhavo kaj evitendaj iamaj ŝablonoj[redakti]

  • forigenda "Ŝablono:kat-vortaro" (faris saman laboron kiel {{kat}})
  • iama "Ŝablono:vikivortarojesne" (jam forigita)
  • iama "Ŝablono:vortaropaĝo-vikivortaro" (jam forigita) tri parametroj ({{vortaropaĝo-vikivortaro|en|angla Vikivortaro|Angla}} aŭ kun malplena parametro {{vortaropaĝo-vikivortaro| |marŝala Vikivortaro|Marŝala}}), faris saman laboron kiel {{kat}} sed malpli bone
  • iama "Ŝablono:vortaropaĝo-dmoz" (jam forigita), du parametroj ({{vortaropaĝo-dmoz|Angla|Anglaj vortaroj}}), ligis al la retejo "dmoz.org" kiu ne plu funkcias
  • "Ŝablono:ligald" (faris parton de laboro de {{kat}})
  • tabelo aŭ listo kun referencaj aŭ ceteraj vortaroj, tiun metu pli bone al subpaĝo de la aldona paĝo, ekzemple Aldono:Esperanto/Eksteraj vortaroj

Pri gramatiko kaj listoj[redakti]

Bedaŭrinde ne prezentiĝas interkonsento kie oni havu precipe sekvajn tipojn de paĝoj kaj enhavo:

  • klarigoj pri gramatiko de unuopa lingvo
  • gramatika terminaro
  • terminaro pri ceteraj fakoj (aliaj ol lingvoscienco)
  • listo kun proverboj
  • listo kun falsaj amikoj
  • listo kun pruntitaj vortoj

Tiaspecaj paĝoj troviĝas kaj en multaj vikipedioj kaj en vikivortaroj. Ofte oni kopias ilin el vikipedio al vikivortaro aŭ male, aŭ el projekto pri unu lingvo al alia lingvo. Estiĝas pluraj kopioj de sama enhavo, kaj oni sekve redaktas ilin sendepende. Rezulto estas iomete malsamaj versioj kiujn malfacile eblas koherigi. Ĝisnune neniu bona solvo por ĉi tiu problemo ekzistas.