Helpo:Sondosiero
Sondosieroj kun prononco[redakti]
En multaj lingvoj la prononco (aŭ "elparolo") estas ege neregula. En Esperanto ĝi estas multe regula sed tamen iu komencanto foje miras kiel elparoli iu simplan vorton, aŭ eĉ miselparolas ĝin. Pro tio estas ege dezirinde ke la vikivortaro havigu sondosierojn.
Ŝablono "aŭdo"[redakti]
Sondosieron oni prezentu nur per la ŝablono {{aŭdo}}
. La alvokon oni metu en la sekcio "Prononco" sub la ŝablono {{IFA}}
se ĝi estas uzata. Ne eblas transdoni plurajn dosierojn al la ŝablono "aŭdo" (malsame al ŝablono "IFA"), sed eblas alvoki ĝin plurfoje en unu linio.
Sintakso:
{{Prononco}} * {{IFA|a'kvo}} * {{aŭdo|Eo-akvo.ogg}}, {{aŭdo|nenk=1|Eo-akvo2.ogg}}, {{aŭdo|nenk=1|LL-Q143 (epo)-Lepticed7-akvo.wav}}, {{aŭdo|nenk=1|LL-Q143 (epo)-NMaia-akvo.wav}}
Rezulto:
![]() | Prononco |
- IFA: a'kvo
,Sono : ( lingvo -eo- ) (dosiero)
,( lingvo -eo- ) (dosiero)
,( lingvo -eo- ) (dosiero) ( lingvo -eo- ) (dosiero)
Rimarku la uzon de la nomita parametro "nenk=". Vidu eĉ paĝon akvo. La ŝablono prizorgas la enkategoriigon, por Esperanto Kategorio:Paĝoj kun sondosiero (Esperanto) (260 paĝoj). Lingvokodo mem estas nepre bezonata por la ŝablono, sed dialekto estas nur opcia. La ŝablono plej ofte kapablas ellegi la lingvon el la dosiernomo do la nomita parametro "ling=" kutime ne estas necesa.
Dosiernomigado ĉe "Commons" la komuna vikia dosierdeponejo[redakti]
La dura regulo estas sama kiel ĉe vikipedio, nome ke la dosiernomo estas usklecdistinga (vidu ankaŭ Helpo:Paĝonomoj kaj uskleco) krom la komenca litero kiu estu majuskla se la uzata alfabeto havas usklecon, sed estas alirebla eĉ per minuskla skribo, do ekzemple En-us-laboratory.ogg
kaj en-us-laboratory.ogg
estas sama dosiero.
Ne ekzistas reguloj kiel indiki lingvon kaj dialekton, sed estiĝis pluraj kutimoj kiujn oni parte sekvas.
Du disvastiĝintaj kutimoj[redakti]
La tradicia sintakso estas:
- lingvokodo (du aŭ tri literoj, ekzemple "en", plejparte laŭ Aldono:Listo kun lingvoj)
- streketo "-"
- opcie se dialekto estas indikita:
- dialektokodo (ekzemple "us" aŭ "uk")
- streketo "-"
- vorto
Dialekto estas opcia.
La poste enkondukia multe malsama sintakso "Lingua Libre" estas jena:
- "LL" (mallongigo de "Lingua Libre")
- streketo "-"
- "Q" kaj nombro de lingvo en "Wikidata" la komuna vikia datumdeponejo, ekzemple "Q143" por Esperanto
- spaco kaj komenca parentezo " ("
- lingvokodo laŭ ISO 639-3:2007 nepre trilitera (ekzemple "epo" por Esperanto, vidu ankaŭ
{{ligilo-639-3-wp-sil}}
) - ferma parentezo ")"
- streketo "-"
- uzantonomo
- streketo "-"
- vorto
Dialekto ne estas indikita.
Ekzistas eĉ dosieroj kiuj sekvas neniun el la du kutimoj.
La ŝablono "aŭdo" subtenas ambaŭ supre nomitajn sintaksojn, kvankam kun la sintakso "Lingua Libre" ne por ĉiuj lingvoj. Jam subtenataj estas eo,fr,de,it,en,sw,sv,id,ie,sud,tko,avk,kj, pliajn eblas laŭbezone facile aldoni.
Kelkaj kategorioj[redakti]
- "Esperanto pronunciation" kun preskaŭ 1'000 dosieroj, ekzemple "File:Eo-ankoraŭ.ogg" (tradicia kutimo sen dialekto)
- "Lingua Libre pronunciation-epo" kun preskaŭ 30'000 dosieroj, ekzemple "File:LL-Q143 (epo)-Lepticed7-kvazaŭ.wav"
- "English pronunciation" kun pli ol 1'000 dosieroj, ekzemple "File:En-chicken.oga" (tradicia kutimo sen dialekto) kaj "File:Centrism US.ogg" (nestandarda dosiernomo)
- "U.S. English pronunciation" kun preskaŭ 15'000 dosieroj, ekzemple "File:En-us-laboratory.ogg" (tradicia kutimo kun dialekto)
- "Audio files of New York City English" kun dosiero "File:En-NYC-Thousand.ogg" (tradicia kutimo kun dialekto)
- "Lingua Libre pronunciation-eng" kun preskaŭ 13'000 dosieroj, ekzemple "File:LL-Q1860 (eng)-Back ache-Union.wav"
- "U.S. English pronunciation" kun preskaŭ 15'000 dosieroj, ekzemple "File:En-us-laboratory.ogg" (tradicia kutimo kun dialekto)
- "Indonesian pronunciation" 21 "File:Id-tujuh.ogg"
- "Lingua Libre pronunciation-ind" 5 "File:LL-Q9240 (ind)-Yuliyudo-matahari.wav"
- "Swedish pronunciation" kun preskaŭ 5'000 dosieroj
- "Lingua Libre pronunciation-swe" kun pli ol 500 dosieroj, ekzemple "File:LL-Q9027 (swe)-Ainali-hjortron.wav"