Helpo:Lingvoj

El Vikivortaro
< Helpo:Superrigardo < Lingvoj

Lingvoj kaj lingvokodoj estas kerna parto de la vikivortaro.

Lingvoj[redakti]

Ne ekzistas preciza respondo al demando kiom da lingvoj ekzistas totale. Limo inter lingvo kaj dialekto estas malklara kaj ofte politike ŝargita. Ĝisnune preskaŭ 10'000 lingvoj ricevis ISO-kodon. Pli ol 350 estas subtenataj en ĉi tiu vikio, vidu paĝon Aldono:Listo kun lingvoj.

Lingvonomoj en esperanto[redakti]

Vidu paĝon Aldono:Esperanto/Lingvonomoj.

Lingvokodoj[redakti]

ISO 639[redakti]

Jam delonge prezentiĝis deziro havi klaran liston kun lingvoj kaj alfiksi kodojn al ili. Tio rezultigis plurajn standardojn:

  • ISO 639-1 (kreita 1967, laste ĝisdatigita 2002) difinas 184 duliterajn kodojn (plejparte sed ne sole eŭropaj lingvoj, eĉ kelkaj tradiciaj planlingvoj kiel "eo" kaj "vo")
  • ISO 639-2 (kreita 1998, ĉirkaŭ 500 triliteraj kodoj, B-kodoj kaj T-kodoj, iomete arkaikigita, grupa kodo "art" por ceteraj planlingvoj kiel "Slovio")
  • ISO 639-3 (kreita 2007, preskaŭ 10'000 triliteraj kodoj, oni (organizaĵo SIL) daŭrigas aldoni, ŝanĝi, kaj parte eĉ arkaikigi kodojn, reguloj por planlingvoj fariĝis pli rigidaj, kaj ekzemple planlingvo "Tokipono" sukcesis akiri kodon nur post 15 jaroj kaj 3 provoj)

La retejo "iso639-3.sil.org" havigas informojn pri triliteraj ISO-kodoj. Ĝi trovas eĉ kodojn el ISO 639-2 (nekompleta kaj iomete arkaikigita versio) kaj el ISO 639-5 (grupaj kodoj). Ĝi ne funkcias kun duliteraj ISO 639-1 kodoj.

Ceteraj standardoj[redakti]

Ekzistas standardoj aliaj ol ISO. Unu el ili etas "IETF BCP 47 language tag".

Vikia alira kodo[redakti]

Tio estas la kodo por aliri retejon de iu vikio:

La principo estas jena: prenu duliteran ISO 639-1 kodon se ĝi ekzistas, alimaniere prenu triliteran ISO 639-3 kodon. Rimarku ke prezentiĝas kelkaj esceptoj, precipe kodoj pli longaj ol 3 literoj (vidu sube).

Lingvokodo en la esperanta vikivortaro[redakti]

La principo estas jena: prenu duliteran ISO 639-1 kodon se ĝi ekzistas, alimaniere prenu triliteran ISO 639-3 kodon, se neniu ISO kodo disponeblas, prenu neoficialan triliteran kodon kiu validas nur en ĉi tiu vikio.

Jenaj neoficialaj kodoj estas difinitaj:

La strategio kun neoficialaj triliteraj kodoj ne estas perfekta. Unu alternativo estus trisignaj kodoj kun meza cifero, ekzemple "s4o". Alia alternativo estas longaj kodoj. Rimarku ke tiaspecajn kodojn ne eblas tuj enkonduki ĉar la nuna ŝablonaro malakceptus ilin. Progresas laboro por ebligi ilin.

Uzo de lingvokodoj kaj lingvonomoj en ĉi tiu vikio[redakti]

Unu ĉefa nomo en la fonta tabelo[redakti]

Ĉiuj subtenataj lingvoj estas listigitaj sur la paĝo Aldono:Listo kun lingvoj kiu estas generata el la fonta tabelo {{tbllingvoj}}. Ĉiuj kategorioj kaj aldonoj kiuj pritraktas la lingvon kaj enhavas ties nomon (anstataŭ kodon) uzu nomon el la fonta tabelo. Eblas krei kapvortajn paĝojn por aliasaj nomoj (taja, tajlanda, siama, ...), sed ne faru tion pri kategorioj kaj aldonoj.

Dilemo: lingvokodoj aŭ lingvonomoj[redakti]

Ĉu oni uzu lingvokodojn aŭ lingvonomojn en kategorioj? Vidu helpan paĝon Kategoriigado pri tio.

Kiel nomigi (obskurajn) lingvojn[redakti]

Vidu paĝon Aldono:Esperanto/Lingvonomoj pri lingvaj aspektoj de la problemo. Multaj lingvoj havas klarajn unuvortajn senproblemajn nomojn, ekzemple Esperanto, Novialo, (la) sveda. Sed aliaj estas plurvortaj kaj problemhavaj, ofte sed ne sole temas pri elmortintaj lingvoj. La ŝablonaro prilaboras la lingvonomojn je diversaj manieroj, ekzemple kreas adjektivon aŭ adverbon de la substantivo. Pro tio ĉiuj lingvonomoj nepre obeu sekvajn regulojn:

  • la lingvonomo estu plene esperantigita
    • bonas: norvega bukmola, Bukmolo, Librolingvo, ... (bonas el teknika vidpunkto, resto estas afero de gusto kaj interkonsento)
    • ne bonas: Bokmål, nynorsk, ... (eĉ se tiaspeca nomo estus uzata en la vikipedio, la ŝablono vere ne kapablas krei adjektivon el ekzemple "Bokmål", kaj rekte malakceptos tiaspecan nomon)
  • la lingvonomo povas konsisti el:
    • unu substantivo, ekzemple Ido
    • unu adjektivo, ekzemple sveda
    • du aŭ tri adjektivoj, ekzemple kataluna okcidenta, germana malalta mezepoka

Kiel aldoni lingvon[redakti]

...

Kiel ŝanĝi nomon de lingvo[redakti]

Ne komencu se vi ne havas sufiĉan tempon kaj konon de la sistemo por sukcese finfari la laboron. Ne forlasu laboron ne finfaritan. Ne redaktomilitu pri lingvonomoj.

Sube disponeblas priskribo por hipoteza ŝanĝo de la nomo de lingvo kun kodo "de" origine nomita "germana" fariĝante "dojĉa".

  • Ŝanĝu nomon en la centra tabelo de "germana" al "dojĉa". Nenion alian necesas alĝustigi tie. Per testaj paĝoj certigu ke ne estiĝis eraro en la tabelo mem (eblaj eraroj estas neesperantigita lingvonomo, duplika nomo do ekzisto de du lingvokodoj kun sama nomo, rompo de strukturo de la tabelo, ...).
  • La supra paŝo devigas la softvaron "MediaWiki" regeneri preskaŭ ĉiujn paĝojn, do ĝi estas resursvora.
  • La supra paŝo rezultigas grandan kvanton da eraroj en kategorioj, aldonoj, kaj kapvortaj paĝoj, kiujn nepras tuj ripari. La eraroj povas aperi tuj (videblaj jam post sekundoj) aŭ tre malfrue (post tagoj daŭre ne videblaj). Tio estas pro intera strategio kaj iomete neantaŭdirebla prioritigado de "MediaWiki", kaj dependas eĉ de grandeco de la vikio. Tamen la ĝisdatigo ĉiam okazas post redakto, ofte jam post nuleca redakto, eble sed ne nepre post "action=purge".
  • Ŝovu la aldonan paĝon de "Aldono:Germana" al "Aldono:Dojĉa". Tio malaperigas plendon pri malĝusta paĝonomo tie.

...

Problemhavaj lingvokodoj[redakti]

Menciindeco, postuloj por inkludo[redakti]

La angla vikivortaro havas striktajn regulojn pri ĉio, ankaŭ pri lingvoj kiuj meritas inkludon.

  • "Criteria for inclusion#Languages to include"
    Nur 4 planlingvoj estas permesitaj (Esperanto, Ido, Interlingvao, Okcidentalo, Novialo), Volapuko), ĉiuj ceteraj daŭre malpermesitaj, aŭ permesitaj nur en aldona nomspaco.
  • "Language treatment"
    Pritraktas eĉ neplanitajn lingvojn. Disponeblas listo kun dubindaj kaj pro tio malpermesitaj lingvoj.

En la indonezia vikivortaro nur unu sola planlingvo estas permesita: Esperanto.

Malkongruaj kodoj, regularo pri lingvoj ĉe WMF[redakti]

Kelkaj lingvaj aliraj kodoj de vikioj ne kongruas kun oficialaj ISO-lingvokodoj difinitaj far SIL (ekzemple "als", "ms", "nan"). Oftaj kaŭzoj estas:

  • WMF donis kodon kiun lingva komunumo deziris kvankam la lingvo ne havis ISO-kodon. Poste tiu kodo fariĝis ISO-kodo de alia ligvo, ĉar SIL fajfis pri vikioj. Nun ne plu eblas ricevi vikion de WMF por lingvo sen ISO-kodo.
  • WMF donis al nova vikio provizoran kodon, kiun oni poste neniam sukcesis ŝanĝi.
  • SIL ŝanĝis signifon de jam difinita ISO-kodo.

Informoj ĉe aliaj vikioj:

La ŝablono {{kat}} laŭbezone tradukas "kutiman" kodon (ricevita el lingvonomo en la paĝonomo) al vikia alira kodo por ĝuste ligi al alilingva vikivortaro (ekzemplo).