Vikivortaro:Diskutejo/Arkivo/2010

El Vikivortaro


Arkivo de la diskutejo
Jen arkivo de antaŭaj diskutoj el 2010.
Bonvolu ne redakti la enhavon de ĉi tiu paĝo. Se vi volas kontribui al diskuto, bonvolu skribi en la aktuala diskuta paĝo.


"Vikipediisto"[redakti]

(Sorry for speaking in English, my Esperanto isn't all that good.) I've noticed that the userpage namespace here is "Vikipediisto:", apparently copied from the Esperanto Wikipedia's user namespace. Shouldn't this be changed to "Vikivortaristo:" or perhaps "Uzanto:"? --Yair rand 23:06, 1. Feb 2010 (UTC)

(Sorry for speaking in English, my Esperanto also isn't that good.) I agree with Yair Rand. I think it should be changed to Uzanto, as that seems to be the norm across all WMF wikis. Razorflame 23:13, 1. Feb 2010 (UTC)
Jes, estas bona ideo. Ĉu vi konas kiu devas ŝanĝi? Ĉu la ŝanĝo afekcos paĝaj ligiloj? (Sorry for my poor Esperanto, but in English: Yes, that's a good idea. Do you know what needs to be changed? Will it affect links on existing pages?) Jonathan Webley 10:46, 2. Feb 2010 (UTC)
I assume that all we would need to do is submit a bug report on bugzilla to change the user namespace to "Uzanto:" and leave "Vikipediisto:" as a namespace alias (like how "User:" is a namespace alias) so that existing links still work. --Yair rand 01:57, 4. Feb 2010 (UTC)
I've submitted the bug here. Any objections? --Yair rand 06:54, 8. Feb 2010 (UTC)
The Vikipediisto: namespace has been moved to Uzanto:. --Yair rand 21:01, 16. Apr 2010 (UTC)

Level 2 heading[redakti]

I found this: Template:-eo- which is used for the level 2 heading in an article instead of Template:Lingvo EO, see singularo. Obviously, there is only an Esperanto version.

What do you think? Should we adopt it as the standard? Jonathan Webley 13:34, 2. Feb 2010 (UTC)

I just found another one for Portuguese: Template:-pt-, which uses a flag, see caleche. I wonder if there are more... Jonathan Webley 20:39, 2. Feb 2010 (UTC)

Kiel enkategoriigi[redakti]

Karaj kunlaborantoj, ni devas diskuti pri la kreado de kategorioj en nia vikivortaro. Por Esperanto, ni ne bezonas krei kategoriojn kun la komplemento "en la esperanta ligvo". Ni restu kun la simplaj "Kategorio:Gramatiko" kaj aliaj. Por la aliaj lingvoj, certe necesas la klasigo, tamen ni devas akordi pri kiel klasigi. Antaŭe ni uzis la formon "en la xxx-a lingvo" (ekz-e Kategorio:Antaŭnomoj en la portugala. Tamen laŭtempe ni agnoskis, ke tiu titolo estas tro granda kaj tial maltauĝa, ĉefe ĉar kutime unu artikolo apartenas al pluraj kategorioj, kaj do la kategoria spaco sube de la artikoloj povos estiĝi tro grandaj. Tial ni grade migris al la formo "Kategorio LINGVO", ekz-e Kategorio:Botaniko ITKategorio:Enologio IT anstataŭ supozebla Kategorio:Botaniko en la itala. Mi rimarkis, ke aperadis nuntempe aliaj formoj, kiel Kategorio:en:Koloroj kaj similaj. Al mi ne gravas multe la formo, tamen ni devas decidi kiel enkategoriigi regule. Dankon pro la nuntempa kunlaboremo, certe valora, de kelkaj amikoj.--Fernando Maia Jr. 18:44, 12. Feb 2010 (UTC)

Piet kreis ekz-e Kategorio:Substantivoj en nederlanda. Certe ĝi estas tre utila kategorio, tamen ĝi devus havi kiel nomon Substantivoj en la nederlanda. Ĉiel ajn, mi pensas, ke estos pli taŭga la nomo "Kategorio:Substantivoj NL". Kion vi opinias?--Fernando Maia Jr. 19:00, 12. Feb 2010 (UTC)

Kara, Mi legis vian bonan proponon pri “Kiel enkategoriigi“. Poste mi reagos. Piet.--77.161.58.67 21:42, 14. Feb 2010 (UTC)

Viro k masklo[redakti]

Mi havas problemon pri Eo ĉe la angla vikipedio. Tie unu redaktanto insistas ke la plej frua kaj ĉefa senco de la vorto viro estas "masklo", kaj ke la senco de maturaĝa maskla homo estas nur dueca. Li argumentas tiel pro la 1910 vortaro de Kabe, kiu diris entute ke viro estas nur "Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino)". Sed Kabe forlasis la Zamenhofajn k unualibrajn (k fundamentajn) sencojn de mężczyzna ~ mąż, мужчина ~ мужъ, Mann, homme (sexe); kaj en la PV, tiu senco nur troviĝas ĉe afiksa uzo de la radiko; plue, en la PIV, oni demetis tiun sencon en parentezon, klare dirante ke ĝi estas afiksa uzo, ne ĉefa senco de la radiko. Li respondas ke la PIV ne estas oficiala, kaj ke la AK glosis la vorton per "man, male" (homo, masklo) en la angla. Nu, nura gloso en fremda lingvo ne taŭgas pro klarigi la signifon de vorto; se jes, oni komprenus ke la vorto viro signifas ankaŭ "homo, amanto, edzo, vasalo, teamano, ŝakpeco," ĉiuj sencoj de "man" en la angla, kaj la AK konsentas la francan gloson cit homme (sexe), kiu estas nek "man" nek "male", sed nur "man (male)".

Sed li tede daŭras insisti ke la unua zamenhofa senco de viro estas "masklo". Mi kredas, ke ne ekzistas uzo de la vorto viro for "virbovo" ktp; oni ne diras ĉe hundo-spektaklo cit "jen, nun venas viro" kiam eniras virhundo, aŭ ĉe ĉeval-spektaklo "kia viro!" por stalono, sed ne eblas pruvi neekziston. Ĉe troviĝas klarigo en la literaturo ke Kabe malprecizigis la signifon de viro, aŭ ke la ĉefa zamenhofa senco estas homa? Kwamikagami 00:24, 16. Feb 2010 (UTC)

Mi ne estas gramatikisto kaj ne povas rekte komenti, sed mi rekomendas legi la artikolon 'Seksa signifo de O-vortoj' de Akademiano Bertilo Wennergren - http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html - por havi iom da klareco pri la temo. Mike Leon 18:54, 17. Feb 2010 (UTC)
Kara Kwamikagami, tiu uzanto en la anglalingva vortaro eraras. Vi pravas, VIRO estas nur por homoj, tamen la radikon VIR oni povas uzi kiel prefikson por emfazi la virecon de bestoj au diferencigi ilin de la grupo. Mi ne memoras nuntempe de ekzemplo en la reto por kopii kaj glui, tamen pluraj lernolibroj klare instruas tion kaj krome NI uzas la lingvon ĉiutage kaj konscias pri tiu aspekto. Eblege tiu uzanto ne estas uzanto de la lingvo, sed preterkonanto. Agu do laŭprave, ĉar vi pravas. Bonŝancon kaj paciencon kun tiaj sintentoj de certaj homoj. Amike, Fernando Maia Jr. 23:18, 27. Feb 2010 (UTC).

La du kategorioj Kategorio:ES kaj Kategorio:Hispana existas... Malafaya 18:03, 15. Apr 2010 (UTC)

Mi kredis ke ni uzas Kategorio:EO, Kategorio:ES, Kategorio:EN, k.t.p. kaj neuzas Kategorio:Hispana. Mi provas, malrapide, racigi la vikion. Jonathan Webley 08:39, 16. Apr 2010 (UTC)

Lastaj Ŝanĝoj interwikis[redakti]

Those are all wrong because they assume the special page has the name "Special:Lastaj_ŝanĝoj" in the other wiki. Malafaya 14:43, 19. Apr 2010 (UTC)

Kategorio[redakti]

Mi opinias ke Kategorio:Landnomoj en la portugala devas renomigi je Kategorio:Landnomoj PT kaj Kategorio:Landnomoj en la kartvela je Kategorio:Landnomoj KA. Ĉu estas ĝusta? Jonathan Webley 07:59, 20. Apr 2010 (UTC)

Ne. Laŭ mi, ni faru la samon, kion oni faras en la plej bonaj Vikivortaroj je aliaj lingvoj. Kategorio:Landnomoj PT, Kategorio:Landnomoj KA, ktp. estas kategorioj tro etaj en artikoloj. Tamen Kategorio:Landnomoj ne estu forigita; ĝi estu subkategorio de Kategorio:Loknomoj (t.e., la plej grava kategorio, kiu aperu en la artikolo).
La samo validas por kreontaj subkategorioj de Kategorio:Loknomoj, ekzemple Kategorio:Urbnomoj, Kategorio:Ŝtatnomoj, ktp.
Krome, Kategorio:Loknomoj (Portugala), Kategorio:Loknomoj (Kvartela), ktp., jen kreindaj kategorioj havantaj Esperantan nomon de la lingvo (anstataŭ la internaciajn mallongigojn PT, KA, ktp.). Ĉu vi konsentas? --Pablo Escobar 02:56, 25. Apr 2010 (UTC)
Mi pensemas, ke Kategorio:Loknomo (Kartvela) estas kreinda kategorio kun Esperanta lingvonomo (anstataŭ la internacia mallongigo KA). --Piet-c 10:44, 17 Jul. 2011 (UTC)
Bonege, Piet-c. Vi eĉ plibonigis mian ideon tiam postulita ĉar vi elektis ununombron por nomo de kategorio ("Loknomo" anstataŭ "Loknomoj") krom korekti mian tajperaron al "Kartvela". Mia kialo por uzi Esperantan lingvonomon anstataŭ internacian mallongigon temas pri tio, UZI esperanton kiom eble plej ofte. Ni simile laboras kaj mi ĝojas pri tio. --Pablo Escobar 14:55, 18 Jul. 2011 (UTC)

Kategorio: EO A, Kategorio: EO B, ktp: forigendaj![redakti]

Mi proponas, ke oni ne plu utiligu tiujn absurdajn kategoriojn. Sufiĉas meti ĉiujn Esperantajn vortojn sub Kategorio:Esperanto kaj poste ili aperos laŭlitere ordigitaj. Tiel oni faras en multaj aliaj Vikivortaroj. Do, kiu povas krei roboton por ekŝanĝi tion, al tiu mi multe dankos. --Pablo Escobar 21:13, 10. Maj 2010 (UTC)

Pablo, mi ne opinias ilin forigendaj. Fakte Vikivortaro povas fari tion sole, sed la amaso da vortoj en unusola kategorio kelkfoje iĝas la serchadon laciga. Se oni volas rigardi vortojn komenciĝantajn per M (ekz-e), oni devas testklaki la antaŭenigilon se ne estas indekso (evidente ankaŭ facilas krei indekson...). Ĉiel ajn, en ĉi tiu kategorio Esperanto, chi tie, oni ne kutimas simple enlistigi kiajn ajn esperantajn vortojn, sed vortojn rilatajn al Esperanto. La kategorioj komenciĝantaj per EO (kaj simile IT, PT, DE, EN ktp. por aliaj lingvoj) zorgas pri tio. Mi pensas, kvankam tiuj kategorioj ŝajnas esti eco de nia vikivortaro, ili ne ĝenas. Sed mi vidas, ke lastatempe oni komencas ŝanĝi plurajn aferojn, kvazaŭ la laboro estus komenciĝanta el nenio, kio ne veras. Estas vere, ke la E-vikivortaro bezonas helpon, sed multe da laboro jam estis farita. Mi pensas, ke oni devas adapti sin al tio, kio jam ekzistas, ol provi ŝanĝi ĉion laŭ sia trovo. Kiam mi alvenis en vikivortaro, en januaro 2007, se mi bone memoras, nenio estis ĉi tie, krom io, kiel 200 vortoj aŭ malpli. Do mi lanĉis diskuton en Vikipedio pri kion fari. Ni diskutis tien kaj tiam naskiĝis la unuajn ecojn de nia vikivortaro. Ni ŝanĝis multe da aferoj, sed ni ankaŭ respektis aliajn, inkluzive la kategorioj EO A, EO B ktp. Ni ankaŭ respektis la enkategoriigo laŭ tiaj mallongigoj, ekz-e Gramatiko PT, Gramatiko EN, ktp. Kion mi vidas nun, estas tio, ke oni ekŝanĝas multe da aferoj - kaj la plej malbona aspekto de tio, estas tio, ke neniu eĉ longete diskutas pri la ŝanĝoj. Mi pensas, ke ni devas agi tiel. Mi jhus vizitis la artikolon trovi kaj vidas, ke oni tute fuŝis ion, kio estis tre harmonie konstruita.---Fernando Maia Jr. 23:33, 16. Jul 2010 (UTC)
Dankon pro preni la tempon respondi. Antaŭ longe mi atendis, ke iu reagos. Mi penos respondi al ĉio, pri kio vi parolas:
  • Por ke la serĉado ne estu laciga, mi kreis Ŝablono:KategorioTOC, kiun precize mi aldonis al Kategorio:Esperanto. La problemo estas solvita. Kategorioj tiaj, kiaj Kategorio: EO A jam ne estas necesaj.
  • Kategorio:Esperanto estu tre granda kategorio, sub kiu oni enlistigu kaj ĝiaj subkatekorioj (ekz. Kategorio:Afiksoj, kiu laŭ mi nomiĝu Kategorio:Afiksoj (Esperanto). Kredu min!, mi estas tre kohera je mia propono) kaj la indekso da Esperantaj vortoj. Dank'al Ŝablono:KategorioTOC en la komenco de la paĝo, la serĉulo povas serĉi tuj vortojn laŭindekse, anstataŭ, ke aliaj alilokaj kategorioj komenciĝantaj per EO (kaj simile IT, PT, DE, EN ktp. por aliaj lingvoj) zorgu pri tio. Ili ne ĝenas, sed kial ne faciligi ĉion por la serĉulo?
  • Internaciajn mallongigojn IT, PT, DE, EN ktp. oni uzu nur tie, kie oni bezonas ilin pro mallongeco, t.e., en ŝablonoj. Kvankam tio estas "eco" de nia vikivortaro, mi preferas uzi Esperanton. Do, la prefero por "Germana" anstataŭ por "DE" temas pri movadema kialo. Ni montru al ĉiuj, eĉ al neesperantistoj, kiuj estas la nomoj de la lingvoj en nia bela Esperanto.
  • Vi ja pravas, kiam vi diras, ke oni komencas ŝanĝi plurajn aferojn, kvazaŭ la laboro estus komenciĝanta el nenio. Sed tio ne estas la tuta vero. Ekzemple, alinomumante Kategorio:ES kiel Kategorio:Hispana mi vere badaŭras, ke la indekso da hispanaj vortoj ne aperas sub ĝi aŭtomate. Mi intencas transpreni ilin mane al la nova kategorinomo sed eble estas frenezulaĵo mia pro la longeco de la tasko. Robote tio estus pli facila, sed badaŭrinde mi ankoraŭ ne scias, kiel fari roboton.
  • Mi ja adaptas min al tio, kio jam ekzistas kaj respektas ĝin: legu ekzemple tion, kion mi skribis Kategoria diskuto:Vikivortaro:Tekstelementoj. La afero estas, ke Vikivortaro estas pli ambicia projekto ol tiom, kiom ni pensas. Laŭ mi, ĝi havas la eblecon, fariĝi la plej bona vortaro el la tuta mondo. Ni profitu tiun ambicion por doni al ĝi la eblecon, ke ĝi kresku kaj orde kaj kvante kaj kvalite. Jen la kialo pro kiu mi provas reordigi kelkajn aferojn, konstruante sur la konstruitaĵon, kompreneble. Mi neniam detruas la laboron de la aliaj.
  • Mi ne provas ŝanĝi ĉion laŭ mia trovo. Mi eĉ konfesu, ke mi ne estas originala. Ĉiujn plibonigaĵojn, kion mi proponas ĉi tie estas prenitaj el ideoj el aliaj Vikivortaroj. Ekzemple, kiam mi aldonis kaj redaktis kelkajn ŝablonoj por tekstelementoj (ĝis nun laŭ mi malakurate nomitaj "vortoj", kiel dirite) mi transpenis tion el germana Vikivortaro sed rimarkis, ke nia Esperanta Vikivortaro havas belajn koloritajn emblemojn por ili, do, kial ŝanĝi tion? Endas konstrui sur la konstruitaĵon! Mi nur proponas, ke vi imagu nin kvazaŭ infanoj je ripetenda skribekzerco: Kial ne plibonigi skribmanieron kaj ortografion dum ni daŭrigas la ekzercon?
  • Vi respektis la kategoriojn EO A, EO B ktp. ĉar tiam en aliaj Vikivortaroj oni faras tion, sed nun, kiu Vikivortaro faras tion? Donu al mi almenaŭ unu ekzemplon! Ĉiuj jam ŝanĝis sian agmanieron, escepte de ni. Kaj estas pli: Iru al Kategorio:EN por vidi maldekstre tiun paĝon en ĉiuj aliaj lingvoj. Ankaŭ pri tio, bv. donu al mi almenaŭ unu ekzemplon havante la mallongigon "EN".
  • Jes, oni ekŝanĝas multe da aferoj. Sed ne timu la ŝanĝojn. Perargumente inter ni, ni povas ilin pridiskuti kaj decidi, ĉu ni adoptas ilin aŭ ne, kiel ĉi-kaze: Alludante al artikolo trovi, vi parolas pri la malharmonio, "=== ===" aperante en la artikolo. Mi diru, ke mi ne komprenas, kial Ŝablono:Deveno ne funkcias tiel bone, kiel la aliaj (mi suspektas, ke la kialo estas ĝia nomŝanĝo), sed certe devas esti solvo. Dume, mi daŭre prizorgas pri tio, demandante vian helpon.
Pardonpetante se mi eble trompiĝis aŭ tro aŭdacis, denove mi dankas vin daŭre preta malfari ion ajn se estos pli bonaj argumentoj ol la miaj. --Pablo Escobar 12:34, 17. Jul 2010 (UTC)
Mi pensis ke la stilo de artikoloj estas sufiĉe bona. Ŝanĝoj estas bonaj sed nur necesaj ŝanĝoj. Ŝablonoj devas ŝanĝi singarde kaj poste diskutoj. Estas pli grava krei artikolojn, per la normo stilo. Estas multaj taskoj, kaj ni devas verki kune. Amike, Jonathan Webley 11:53, 29. Jul 2010 (UTC)
Bonega ideo, Jonathan. Mi konsentas. --Pablo Escobar 05:32, 30. Jul 2010 (UTC)

La helpa paĝo Helpo:Rapida kreado/substantivo estis ŝanĝita, sen diskuto. Mi preferas la antaŭan stilon, sen la titolo "signifio". Kaj ĝi uzas "Deveno" anstataŭ "Etimologio"? Mi ne estas feliĉa. Amike, Jonathan Webley 11:50, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Bone, mi faris la ŝanĝon por ne havi titolon "signifo". Pri la ŝablono {{Deveno}}: ĝi jam estis renomŝanĝita (aldirektita) de Fernando al "Etimologio".--Pablo Escobar 22:14, 4. Aŭg 2010 (UTC)
Mi malfaras la lastajn ŝanĝojn, ne ĉar mi ne ŝatas ilin, sed ĉar ni devas disktui ĉiujn ŝanĝojn. Nia artikoloj devas havi la saman stilon. Pablo, bonvolu krei diskuton por ĉiu ŝanĝo ke vi volas. Amike, Jonathan Webley 18:16, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Genro de neesperantaj substantivoj[redakti]

Opcio 1[redakti]

Mi pensas ke ni uzus la sintakson (vidu sol):

==={{Substantivo}}===
'''sol'''
# (''maskla'') ...

Kaj same se la vorto estas inseksa (femala? ina?) aŭ neŭtra.

Amike, Jonathan Webley 12:20, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Opcio 2[redakti]

Aŭ, ni uzus la sintakson en Europa.
==={{Substantivo}}===
'''{{PAGENAME}}''' neŭtra genro
# ...
Amike, Jonathan Webley 13:01, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Mi preferas la opcion 1, ĉar la neesperantaj substantivoj kelkfoje posedas malsamajn signifojn laŭ la genro de samskribitaj substantivoj. CasteloBrancodiskuto 19:42, 20 Apr. 2011 (UTC)
La 13-an de novembro, Vikinovaĵoj akiris propran lokon kaj estas lanĉita je http://eo.wikinews.org. Ĝi estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celanta provizi liberan novaĵretejon. La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010, ĉe Kovilo. Dum dek monatoj, la Lingva Komitato de Meta-Vikio diskutis kaj aprobis ke la projekto uzu sian propran subdomajnon.

Ni invitas vin kunlabori ankaŭ en tiu frata projekto de Vikivortaro. Ni invitas vin verki artikolojn por Vikinovaĵoj pri temoj, kiuj gravas al vi, interesas vin, aŭ laŭ via opinio, estas tro malkonataj en aliaj novaĵo-fontoj. Por lerni kiel verki artikolojn en Vikinovaĵoj, legu Vikinovaĵoj bezonas vin. Por babili aŭ opinii pri la projekto, vi povas uzi nian Redaktejon. Se vi serĉas fontojn de aktualaĵoj por helpi vin redakti novaĵojn, vi povas trovi kelkajn en Fontoj de novaĵoj. Vi ankaŭ povas kunlabori aldonante novajn fontojn al tiu paĝo, aŭ simple disvastigante la novaĵojn kun viaj geamikoj el la plejfamaj diskonigaj retpaĝaroj, uzante la butonaron kiu estas en ĉiuj novaĵartikoloj.

Estu bonvena al Vikinovaĵoj, la libera retgazeto! Amike, CasteloBrancodiskuto 00:37, 1. Dec 2010 (UTC)