el

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

el Esperanto[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

Prepozicio[redakti]

Signifoj

[1] Prepozicio montranta:

1 La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren: forpeli iun el la domo; eliri el la urbo; flago pendis el la fenestro; depost lia reveno el HispanujoZ; vi prenos edzinon por mia filo el tieB; atakoj de la nomadoj el la dezertoZ; ni bezonas krudaĵojn el eksterlando; inter la fremduloj estis unu kantisto el nordoZ; ne gutas mielo el la ĉieloZ; li ŝtelis juvelojn el la trezorejo; tiri el kesto; ĉerpi el puto; trinki el glaso; voĉlegi el malnova libroZ; forstreki el teksto; (f) per tio ŝi estis iom skuita el siaj revojZ; letero sendita el tre malproksime; l’ animo via brilas el l’ okulojZ; la lipoj ridetadis el (kontrastante kun) la nigra barboZ; la steloj eklumis el la klara eteroZ; el sub la kanapo la muso kuris sub la litonZ; elirigi iun el sub la jugoZ; belaj rakontoj el trans la montojZ; eliris fajro el antaŭ la EternuloZ; el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da cignojZ; Dio parolis el meze de la fajroX. 2 La antaŭan staton de io, kio ŝanĝiĝis k aliiĝis: ĉio fariĝis el polvo k refariĝos polvo; ili forĝos el siaj glavoj plugilojnZ; veki el dormo; tiri, eliri el embaraso; eksiĝi el la servo; levi sin el mizera situacio; ŝiri el iluzio; el la neceseco oni devas fari virtonZ; sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejonZ; kio fariĝis el vi?. ☞ de, en 5. 3 La abstraktan, metaforan originon, devenejon: rakonto el la Biblio; vortoj el la Fundamento; monumento el la antikva tempo; sciiĝi el la gazetaro; krii el la tuta gorĝoZ; ami, bedaŭri el sia tuta koro; ili vivadis el ŝparo; li tion desegnis el la memoro; traduki el latino; mi donos al vi procentan profiton el la vendado. 4 La kaŭzon de sento aŭ ideo, la bazon de rezono: mi ne scias, el kia kaŭzoZ; tio fariĝis el (pro) simpla senhelpa neceseco k ne el ia lingva leĝecoZ; fari ion el (pro) simpla kapricoZ; el amo, el malĝojo, el principo; unuj el la aŭtoroj komencas sian entreprenon el simpla facilanimeco aŭ el gloramo, sen malhonestaj intencojZ; ni el tio vidas, konkludas, ke […]; el tiu reformo rezultis, ke […]; el la dirita regulo sekvas, ke […]. ☞ de, pro. 5 La aron, kies erojn oni deprenas aŭ abstraktas; la devenon de parto apartigita disde la tuto: unu el iliZ; du el la plej fortaj; la plej fortaj el ĉiuj; kelkaj el la ĉefojZ; restis iom el la viandoZ; trinki el la vinoZ; doni al iu el sia pano; osto el miaj ostoj k karno el mia karnoX; la ĉefa el la devoj estas fari malbonon al neniu; de tie oni ĝuas vidaĵon el la plej kuriozaj; tio estas la lastaĵo el nia havoZ; ŝi kantas plej bone el ĉiuj; el du malbonoj pli malgrandan elektuZ; miaj kolegoj el la oficejoZ; ŝi perdis la klientaron el la honorindaj sferojZ; kolektiĝis al li el la Izraelidoj granda amasoX. ☞ inter. 6 La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: kolzono el perloj; statuo el marmoro; mantelo el veluro; manĝo el verdaĵoZ; pudingo el pomoj; domo el brikoj; tegmento el verdaj folioj; plekti kronon el florojZ; vortaro el ĉirkaŭ mil vortojZ; haremo el dek virinoj; (f) nia urbo havas pasintecon el gloro; mia ĝojo estis kovrita de malhela vualo el malgajeco; la tuta trezoro el scienco amasigita de la homaro; heredaĵo el tradicioj; miksaĵo el timo k respekto; aro el eminentaj personoj (☞ da); la verko konsistas el kvin partoj.

[2] Memstara morfemo, uzata kun la senco 1 de la prep.:

ele. Ekstere. elen. Eksteren: ĵeti ion elenZ; la pluva akvo verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn k elenZ. eligi. Fari, ke io estiĝu el io: la reakcio eligas gason; eligi ĉirkaŭen agrablan varmonZ; eligi fajreron el ŝtalo, kortuŝajn tonojn el violono; ĝi eligis duone sufokitan ĝemonZ; oni rapide eligis lin el la malliberejoX; ili estas eligitaj el la listo de la pastroĵ; la komputilo eligas la rezulton; eligadi odoronZ. ☞ produkti, disvastigi, ellasi, elsendi, elradii. eligo. Ago eligi. eligaĵo. Io eligata, precipe signaloj el cirkvito aŭ datenoj el komputilo. eligilo, eliga aparato 💻 Flankaparato por eligi datenojn el komputilo, kiel ekz. ekrano aŭ presilo. eliĝi. Iri el io: eliĝas varmo; virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝisZ.

[3] Pref. montranta:

1 Moviĝon de la interno al la ekstero de io. Direkton de la interno eksteren: elveturi; eltiri karbon el minejo; elbati najlon el tabuloZ; elveni; elmeti; elpreniZ; eltranĉi; elĉizigi en la roko loĝejon por siZ; eldoni rezulton, libron; eldiri koran saluton; elparoliZ (prononci); mi decidis elpaŝi (esprimiĝi) publike kun la afero de homaranismoZ; elŝiriZ; elpremi vinberojnZ; elvoki respekton, intereson, malordon, mokadon, suspektojnZ; elterigi trezoron; elĉenigi hundonZ. 2 Ĝisfinan plenumon de ago: eltrinki botelonZ; ellerniZ (tute plene lerni); elkreskiZ; elfini; elĉerpiZ (ĉerpi, ĝis nenio restas); elkoni; ellaboriZ (labori ĝis perfekteco); elaŭskultiZ (ĝisfine); elpagiZ (tute pagi); elmortigi; elportiZ (ĝisfine toleri); eluziZ (uzi ĝisekstreme, difekti per la uzado); elfrotitaZ (forigita, difektita per la frotado); elbruliZ; elbakiZ; neniu povas liajn okulojn elteniZ. Rim. Oni ne ĉiam povas uzi el en tiu senco, ĉar povas ekzisti konfuzo inter la propra k la aspekta signifoj de el (ekz. eldoni); oni provis aliajn pref-ojn (tra-, sat-B, fin-B, tut-), sed neniu estis sufiĉe taŭga, por ĝeneraliĝi. 3 Ricevon, akiron de io per la ago montrita de la rad.: elpetiZ (ricevi per petoj); elflatiZ; elalmozi panonZ; elforĝi mensogonZ; elaŭdi iunZ (plenumi lian peton); eldevigi monon el iuZ; elpensiZ; eltroviZ; sin elturniZ (eliri el malfacila situacio); elkalkuli (ricevi rezulton per kalkulo). ☞ per, pri.

Nuvola filesystems www.png Tradukoj[redakti]


Fontoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 ade.png el
  2. ade.png el kun forigo de fina malmola signo

el (Rumana)[redakti]

Elparolo[redakti]

Persona pronomo, Pronomo[redakti]

el

  1. li

Vidu ankaŭ[redakti]