ĉirkaŭ
Etoso
Prononco |
Vorterseparo |
Signifoj |
- (loka signifo, prepozicio) ĉiuflanke de (iu objekto aŭ loko)
- Ni promenis ĉirkaŭ la lago.
- Mi metis izolaĵon ĉirkaŭ la tubojn.
- Rimarkoj: Vortospeco estas sendube prepozicio. Akuzativo povas sekvi se temas pri direkto aŭ translokiĝo.
- (tempa signifo, proksimumeco, prepozicio) je proksimume (iu tempopunkto)
- Mi ricevis la mesaĝon ĉirkaŭ la vespero.
- Rimarkoj: Vortospeco estas sendube prepozicio. Akuzativo ne povas sekvi.
- (kvanta signifo pri nuda nombro, tempo, aŭ alia grando, prepozicio aŭ adverbo) proksimume
- Kvadrata radiko de 1'000 estas ĉirkaŭ 32.
- Mi posedas ĉirkaŭ 100 librojn.
- Unu litro da akvo havas mason je ĉirkaŭ unu kilogramo.
- Estis ĉirkaŭ la sepa horo de vespero, kaj la juĝisto sin preparis eliri. [1]
- Rimarkoj: Vortospeco estas dubinda, eble prepozicio, eble adverbo. Akuzativo povas sekvi se temas pri objekto de transitiva verbo.
Derivaĵoj |
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- ĉirkaŭ
- ĉirkaŭ
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "ĉirkaŭ".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "ĉirkaŭ"
- La Simpla Vortaro, „ĉirkaŭ“.
- ĉirkaŭ, nuanciloj
Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ L. L. ZAMENHOF. Nur unu vorton!.