ĝis
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Prepozicio[redakti]
ĝis ( eo , PP )

Signifoj
[redakti]

- montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas
- montras tempon, kiam aŭ post kiam, sed ne antaŭ kiam, iu situacio finiĝos
- montras la tempan limon kiam aŭ antaŭ kiam io certe okazos aŭ devos okazi
![]() | Ekzemploj |
- Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. [1]
- Vi ne ricevos dolĉaĵon ĝis vi finos vian hejmtaskon: Vi ne ricevos dolĉaĵon nun, nek iam ajn antaŭ ol vi finos vian hejmtaskon, sed eble poste. Vi ricevos dolĉaĵon nur post kiam vi finos vian hejmtaskon.
- Mi atendos tie ĉi ĝis via reveno: mi atendos dum la tuta tempo antaŭ via reveno; mi ne ĉesos atendi, krom kiam vi revenos.
- Li alvenos ĝis vendredo: li eble alvenos vendredon, aŭ eble antaŭe, sed ne poste; li certe alvenos vendrede se li ne estos jam alveninta.

Tradukoj
[redakti]

![]() | Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
Vortgrupoj kun "ĝis" (1)
![]() | Referencoj kaj literaturo |
ĝis
ĝis
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 "ĝis".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "ĝis"
- La Simpla Vortaro, „ĝis“.
ĝis
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
Esperanto[redakti]
Interjekcio[redakti]
ĝis ( eo , PP )
(saluto)

Signifoj
[redakti]

- (mallongigita formo de) ĝis revido

Tradukoj
[redakti]

- Por ĉiuj signifoj vidu tradukojn sub ĝis revido