muta
Aspekto
| La paĝo enhavas artikolojn pri kelkaj lingvoj. |
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | muta | mutaj |
| Akuzativo | mutan | mutajn |
| Vorterseparo |
| Signifoj |
- (pri personoj) daŭre aŭ longtempe ne posedanta parolkapablon (pro biologiaj kaŭzoj)
- (pri personoj aŭ grupoj) momente ne povanta aŭ ne volanta paroli pro emocio aŭ pro ia kaŭzo
- (pri alio ol personoj) ne havanta eblon eligi sonon
- Mutaj filmoj ofte estas akompanataj de muziko kiu neniel rilatas al okazaĵo sed bone plenigas la silencon.
| Ekzemploj |
- ŝia filo estas muta de naskiĝo.
- virino bonorda estas muta kaj surda.
- oni mutigis lin per detranĉo de lango.
- li restis muta antaŭ malfacila demando de instruisto.
- mi eĉ mutiĝis de surprizo!
- li estas tre taŭga aktoro por mutaj roloj.
- ni rifuĝis al muteco de montoj.
- Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero.[1]
- Muta pro miro, la grafino sin demandis ĉu tio estas vere reala.[2]
- Ho kaŝita dio, kiu dispelas la mallumojn, kiu surverŝas la herbejojn por doni nutraĵon al la mutaj bestoj![3]
| Tradukoj |
momente ne povanta aŭ ne volanta paroli pro emocio
|
|
| Referencoj kaj literaturo |
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "muta".
- La Simpla Vortaro, „muta“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „muta“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "muta"
| Fontoj kaj citaĵoj |
- (nursingulara)
| Deveno |
- arbitra kreo de radiko
| Elparolo |
- IFA: ˈmuta
Sono : ( lingvo -avk- ) (dosiero)
| Signifoj |
| Derivaĵoj |
| Referencoj kaj literaturo |
- (vorto de la plena inventaro de Kotapedia)
sveda
[redakti]Substantivo
[redakti]
muta ( sv , SB )
- (en) muta, mutan, mutor
| Signifoj |
- (krimo) subaĉetmono, ŝmirmono
| Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
- (neniuj)
| Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio en la sveda enhavas artikolon pri: Muta
- Svenska Akademiens ordlista över svenska språket (SAOL), eldono SAOL13 (2006, ISBN10: 91-7227-419-0), eldono SAOL14 (2015, ISBN13: 978-91-1306-012-5), Svensk ordbok (SO) (2009), Svenska Akademiens ordbok (SAOB) (1898...2019), pri la vortaroj, rete "svenska.se" tri vortaroj (SAOL, SO, SAOB) pri kapvorto "muta"
Kategorioj:
- Kapvorto (Esperanto)
- Adjektivo (Esperanto)
- Adjektivo
- Radiko mut'
- Finaĵo a
- Tradukoj
- Kapvorto (Kotavao)
- Substantivo (Kotavao)
- Substantivo
- Substantivo nursingulara
- Substantivo nursingulara (Kotavao)
- Vorto kies radiko estas arbitre kreita (Kotavao)
- Vorto de la plena inventaro de Kotapedia
- Kapvorto (sveda)
- Substantivo (sveda)
- Krimo
- Krimo (sveda)