talpo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Substantivo[redakti]
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | talpo | talpoj |
Akuzativo | talpon | talpojn |
![]() |
talpo |
![]() | Deveno |
- el la vulg. lat. *talpus, kaj tiu ĉi el la lat. talpa
![]() | Vorterseparo |

Signifoj
[redakti]

- (biologio) genro el familio talpedoj, subtere vivanta insektomanĝulo kun velureca felo; genro de preskaŭ blindaj mamuloj el la ordo de insektovoruloj, vivantaj fosante en la tero: blinda, kiel talpo; la talpo faris sian viziton en sia nigra velura pelto[1].
![]() | Ekzemploj |
- Sed neniu iam aŭdis ion pri Dio, nek la ansero nek la leporo nek la talpo.[2]
![]() | Esprimoj (parolturnoj) |
![]() | Derivaĵoj |
- talpa. Rilata al talpo: talpa felo; (f) malestime ignorante la talpan laboradon de s-roj Couturat kaj Kio[3].
- talpedoj. Familio (Talpidae) de insektovoruloj, al kiu apartenas miogalo kaj talpo.
- talpejo. Tuto de talpaj galerioj, elfositaj de talpo kun la teramaso, kiu rezultas el ĝia laborado: fari monton el talpejo (troigi la aferojn).

Tradukoj
[redakti]

|
|
![]() | Referencoj kaj literaturo |
talpo
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "talpo".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "talpo"
- La Simpla Vortaro, „talpo“.
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ Michael Schmidt-Salomon kaj Helge Nyncke. Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido. Aschaffenburg, 2011. Elgermanigita de Libera Pensantino.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof