blinda
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | blinda | blindaj |
Akuzativo | blindan | blindajn |
Vorterseparo |
Signifoj |
- Senigita je vidkapablo.
- La knabino estis blinda de naskiĝo.
- Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.[1]
- Mi blinde pafos, eble trafos.
- Ne rigardu al la lumo - ĝi estas blindiga.
- Blindulo kartojn ludi ne devas.
- Longan tempon li ne sciis pri sia kolorblindeco (anomalio en la perceptado de koloroj).
- Perdinta la kapablon ĝuste kaj kritike juĝi.
- Blinda konfido kondukas al perfido.[1]
- Via blindeco ĝenas vin ekvidi liajn malbonajn ecojn!
- Amo blindigis vin!
- Tia, ke ĝi ne ebligas travidon.
- Tiu ĉi vojo estas blinda (kondukanta nenien).
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "blinda".
- La Simpla Vortaro, „blinda“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „blinda“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "blinda"
- ↑ 1,0 1,1 El la verkaro de L.L. Zamenhof