муж

El Vikivortaro

rusa[redakti]

Ĉi tiu kapvorto estas en
Listo de Swadesh por la rusa

 Substantivo[redakti]

Signifoj
[redakti]

1 edzo, viro laŭleĝe ligita kun virino por kunvivado kaj fondo de familio.
  • ◆ Жена узнала, что муж был в связи с бывшею в их доме француженкою-гувернанткой, и объявила мужу, что не может жить с ним в одном доме. Л. Н. Толстой, «Анна Каренина», 1873-1876. j.
  • Edzino eksciis, ke la edzo havis rilaton kun loĝanta en ilia domo francino-guvernistino, kaj deklaris al la edzo, ke ne plu povos loĝi kun li en la sama domo. Leo Tolstoj. Anna Karenina. 1873-1876.
  • ◆ Только имей в виду, что в мужья я всё-таки выбираю Генку Людмила Улицкая, «Казус Кукоцкого [Путешествие в седьмую сторону света]», 2000. j.
  • →Tamen sciu, ke kiel edzon mi tamen elektas Genĉjon. Ludmila Ulickaja. Kazo de Kukockij [Vojaĝo al la sepa mondoparto]. 2000.
  • ◆ Профессора-мужчины пришли с жёнами, а профессора-женщины, если у них были мужья, ― с мужьями. Анатолий Алексин, «Раздел имущества», 1979. j.
  • →Profesoroj-viroj venis kun edzinoj kaj profesoroj-virinoj, se ili havis edzojn — kun edzoj. Anatolio Aleksin. Divido de posedaĵoj. 1979.
2 (arkaika) (poeta) plenkreska viro.
  • ◆ Вам поручен ребёнок: смотрите ж, что этот ребёнок будет отроком, потом юношей, а там и мужем, а потому следите за развитием его дарований. В. Г. Белинский, «Литературные мечтания.»
  • Al vi estas donita bebo: zorgu ja ke tiu bebo iĝos knabo, poste junulo, kaj poste viro, do observu evoluon de liaj talentoj. Vissariono Belinskij. Literaturaj revoj.
3 (arkaika) (figursenca) persono grava en politika, scienca, kultura kaj aliaj kampoj.
  • ◆ Великие мужи, говорят они, суть всегда редки; нужны целые столетия, да родится великий муж. А. Н. Радищев, «О человеке, о его смертности и бессмертии», 1792–1796. j.
  • Grandaj viroj, oni diras, ĉiam maloftas; necesas jarcentoj por naskiĝu granda viro. Aleksandro Radiŝĉev. Pri homo, lia morteco kaj senmorteco. 1792–1796.

Atributoj
[redakti]

fleksio de vorto муж
laŭ tipo 4c
kazo sing. plur.
nom. му́ж мужи́
gen. му́жа муже́й
dat. му́жу мужа́м
akuz. му́жа муже́й
inst. му́жем мужа́ми
prep. му́же мужа́х
fleksio de vorto муж
laŭ tipo 4c
kazo sing. plur.
nom. му́ж мужья́△
gen. му́жа муже́й△
dat. му́жу мужья́м△
akuz. му́жа муже́й△
inst. му́жем мужья́ми△
prep. му́же мужья́х△

Substantivo, anima, vira genro, 2-a deklinacio (tipo de deklinacio 4c laŭ klasifikado de A.A. Zaliznjak).

Prononco
singularo: IFA /muʂ/ , pluralo: IFA /mʊˈʐɨ/ , IFA /mʊʐˈja/ 
Elparolo
Sono :(lingvo -ru-)
(dosiero)
Derivaĵoj
[1]
[2]
Samsencaĵoj
[1] супруг, супружник, благоверный
[2] мужчина
[3] деятель
Hiperonimoj
[1] член семьи
[2] человек
[3] человек
Hiponimoj
[1] молодожён
Kontraŭvortoj
[1] жена, супружница, благоверная
[2] жена, баба, юноша
[3] ничтожество

Proverboj[redakti]

[1]
Муж без жены — как гусь без воды.
  • Edzo sen edzino estas kvazaŭ ansero sen akvo.
Муж — голова, жена — шея: куда шея повернёт, туда и голова повернётся.
  • Edzo estas kapo, sed edzino estas kolo: kien turnos la kolo, tien turniĝos la kapo.
Муж — за рюмку, жена — за стакан.
  • Edzo kaptas glaseton, edzino — glason.
Муж жену любит здоровую, а брат сестру — богатую.
  • Edzo amas edzinon sanan kaj frato amas fratinon riĉan.
Муж и жена — одна сатана.
  • Edzo kaj edzino estas la sama satano.
Муж — не уж, а кровь сосёт.
  • Edzo estas ne kolubro, sed same suĉas la sangon.
Муж — объелся груш.
  • Edzo tro manĝis pirojn. (ironie, kun signifo: edzo fuŝis aŭ malaperis)
Муж с женой бранятся, а под одно одеяло ложатся.
  • Edzo kaj edzino kverelas, sed poste kuŝiĝas sub la sama litkovrilo.
Муж хоть и злой, да свой.
  • Edzo estas la malica, sed la sia.
Мужа найдёшь, а отца детям нет.
  • Oni trovos edzon, sed ne patron al la infanoj.
Deveno

Devenas el la malnovslava *mǫžь, de kiu interalie devenis: a malnovrusa мѹжь, la malnovslava мѫжь (la malnovgreka ἀνήρ), la la ukraina муж, la bulgara мъжъ́т, la serbokroata му̑ж, la slovena mо̑ž (genitivo: mоžа̑), la ĉeĥa muž, la slovaka muž, la pola mąż (genitivo: męźa), la suprasoraba muž, la malsuprasoraba muž. Sendube ĝi parencas al la sanskrita mánuṣ (mánu-, mánuṣ-), do viro, edzo, al la avesta manuš-, la gota manna, la malnovislanda maðr (pluralo de menn). Memorindas ankaŭ la latino-ĝermana Мannus — nomo de la praŭlo de la ĝermanoj (Tacito), la friga Μάνης — la praŭlo de la frigoj. Formiĝo de la slava vorto mǫžь kompareblas kun la litovaj žmogùs (viro) kaj žmó-nės (pluralo de homoj). Same la greka πρέσβυς, la krita πρεῖγυς. Supozeble ĉi tie oni vidas malsamajn aldonaĵojn: -g- kaj -u-. La malnovslava ŝanĝo de la sonoj nu̯ > ng ne havas pruvojn. La esprimo выйти замуж enhavas malnovan akuzativan formon kaj signifas ke edzino sekvas la edzon en ilian geedzeco, do kvazaŭ sin kaŝas malantaŭ li. Мужик origine estis diminutiva formo de муж. Ĝi aperis ĉar tiutempe homojn kun malpli alta jura, socia statuso oni markis kiel neplenkreskulojn. Tio kompareblas kun la la malnovrusa отърокъ, la serbokroata мла̏ђи (servistoj). La esprimo мужеский род, мужской род estas la slavona gramatika paŭsaĵo el la greka γένος ἀρσενικόν. Max Julius Friedrich Fasmer. Russisches etymologisches Wörterbuch (Rusa etimologia vortaro)


Referencoj kaj literaturo