Saltu al enhavo

paco

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Paco
Ĉi tiu kapvorto estis en 2014
1-a vorto de la semajno.

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo paco pacoj
Akuzativo pacon pacojn
tipa simbolo de la paco
Vorterseparo
pac + o

Signifoj
[redakti]

[1] stato de kvieto trankvilo
[2] manko de perforto milito; stato de regno, nacio alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia
[3] stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo malkonsento
[4] stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile
Deveno
el latina pacem, tamen el pure arta nesimetria serio en esperanto paco, lumo, voĉo, neresponda al la latinaj pacem, lucem, vocem, kiel ni trovas en la itala (pace, luce, voce), aŭ en la hispana kaj portugala (paz, luz, voz).[1]
Kontraŭvortoj
[2] milito
Ekzemploj
[1] La maldekstra cerbo ja funkcias sisteme, metode, rigore. Se ĝi ĉefrolus en la ellaborado de esperanto, al la latinaj pacem, lucem, vocem respondus same simetria serio nialingve, kiel ni trovas en la itala (pace, luce, voce), aŭ en la hispana kaj portugala (paz, luz, voz). Sed en esperanto ni havas paco, lumo, voĉo.[2]
[2] Li donis pacon al nia lando.
[2] Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn.
[2] Kie minaco, tie malpaco.
[2] Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
[3] Ili vivas inter si en paco.
[3] Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
[3] Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
[3] Mi jam paciĝis kun mia amiko.
[3] Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
[3] Li havas tre (mal)paceman karakteron.
[3] Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
[3] Malpaculon ĉiu batas.
[3] Paco estis sur la vizaĝo de la mortinto.
[3] Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)!
[3] Estis trankvile kaj pace tie.
[3] Mi ne povas paciĝi kun tia ideo!
Hiponimoj
pacakordo, packondiĉoj, packontrakto

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  1. Claude Piron, La bona lingvo. — Vieno, 1989.18.
  2. Claude Piron, La bona lingvo. — Vieno, 1989. 18.