stato

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wikipedia-logo-v2-eo.svgVikipedio enhavas artikolon pri: Stato

Esperanto[redakti]

stat + o

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

stato

Kazo Ununombro Multenombro
Nominativo stato statoj
Akuzativo staton statojn
  1. Maniero, en kiu eventuale staras afero.
    La aŭto estas en bona stato.
    Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
    Kiel statas la afero?
    Mi ne plendas pri mia sanstato.
  2. Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj.
    Mia financa stato fariĝis malbona.
    Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
    Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
    La organizo estas tre bonstata.
    Tiuj malaltstataj homoj neniam povos ĝui luksaĵojn!
  3. Ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio.
    Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa.

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „stato“.
Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj