deklinaci + o ( eo , SB )
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
Silabseparo
de - kli - na - ci - o
la latina vorto " dēclīnātiō " → la
(lingvoscienco ) fleksio aŭ ŝanĝo de vorta formo de certaj vortospecoj (substantivoj , adjektivoj , pronomoj kaj numeraloj ) konforme al diversaj nombroj, kazoj kaj genroj
Rimarkoj: En Esperanto deklinacio okazas nur minimume konforme al nombroj kaj kazoj, kaj ne tuŝas numeralojn.
Vidu ankaŭ: kazo , pluralo , genro , konjugacio
(fiziko ; astronomio ) unu el la du anguloj uzataj kiel koordinato por indiki pozicion de astroj ; angulo de la devio de kompasa nadlo de la geografia nordo ; en komuna senco tio estas angulo de oblikveco
Vidu ankaŭ: rektascensio , latitudo , longitudo
Hiperonimoj
Esperantaj vortoj por kazoj
nominativo , akuzativo , genitivo , dativo , instrumentalo , prepozitivo , lokativo , alativo , ablativo , posesivo , vokativo , partitivo , translativo , inesivo , adesivo , komparativo , komitativo
Kazoj estas formoj de deklinacio . Deklinacio estas fleksio de certaj vortospecoj, precipe substantivoj.
Inter la listigitaj kazoj nur du, nome "nominativo" kaj "akuzativo", estas uzataj en Esperanto.
(lingvoscienco) fleksio ĉe certaj vortospecoj