vojo

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

vojo (Esperanto)[redakti]

Open book 01.svgSubstantivo[redakti]

Kazo Ununombro Multenombro
Nominativo vojo vojoj
Akuzativo vojon vojojn
Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio enhavas artikolon pri:

Nuvola apps edu languages.pngElparolo

(dosiero)

Flag of Esperanto.svg Signifoj

1 Tiu spaco, sur kiu iu aŭ io sin movas, irante de unu loko al alia: la rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia; transporti varojn per la akva vojo; aviadila vojo de Parizo Londonon; transportoj per aer-, fer- k ter-vojo; trabori al si vojon en la densa arbaro.
2 Plej taŭga irejo, uzata aŭ intencata inter du lokoj: montri al iu la vojon al la vilaĝo; demandi pri la vojo al ies domo; trovi sian vojon en granda urbo; iri sian vojonZ; perdi la ĝustan vojon; la fotografaĵoj perdiĝis en la vojoZ; li elektis la pli malfacilan, sed pli mallongan vojon; ŝia vojo kondukis preter la domoZ; aroka vojo (kiu krucas la plej uzatajn direktojn); (f) interplektiĝas la vojoj de la mineralogio k de la geofiziko; ili jam de longe iris la vojon de ĉio tera (mortis). ☞ itinero.
3 Tiu parto de tia irejo, speciale preparita por faciligi la marŝon aŭ veturadon: la vojo fariĝis ĉiam pli mallarĝaZ; pavimita, makadamita vojo; kava vojo (sub la nivelo de la ĉirkaŭaj kampoj); veturebla vojo; publika, intervilaĝa, ŝtata vojo; anstataŭa vojo (ĉirkaŭa vojo, provizore trudata anst. la normala, riparata aŭ obstrukcita); kuniĝo, disforkiĝo de vojoj; Romanaj vojoj; multe trapasata vojo; kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruasZ (pf); meti trabojn sur la vojoZ (f: malhelpi); malfermi vojon (f: prezenti novan eblaĵon). ☞ ŝoseo, pasejo. ➞ vojforko, vojiri, vojlaboristo, vojrando, vojstreko.
4 vojiro: nur por li ŝi entreprenis la longan vojonZ; laca de la vojoZ; bonan vojon!; mastro en vojo, servantoj en ĝojoZ.
5 (f) Agmaniero, rimedo, por aliri al io celata: iri laŭ la vojo de la justoX; reveni sur la vojon de la prudentoB; li la unua ekiris la vojon al lingvo internacia; ŝi trovis la vojon al mia koro; longa estas la vojo ĝis la perfekteco; per natura vojo de imitadoZ; kie estas volo, tie estas vojoZ; la historio prilumu la vojon irotanZ; la ideo de L.I. povas esti realigata per alia vojoZ; la celo povas esti atingita per du vojojZ; jen la plej bona vojo por riĉiĝiB; ב nesekveblaj estas Liaj vojoj!N (la intencoj de Dio).
6 Ⓣ Tiu parto de la spaco, kiun trairas moviĝanta korpo: la vojo de rivero, de ŝipo, de planedo, de obuso; la vojo de piŝto en la cilindro; laŭ la vojo de hormontrilo. ☞ kurso, trajektorio.
7 ❤ Irejo, ordinare konsistanta el pluraj anatomiaj elementoj: nervaj vojoj alsupraj (aŭ: cerbocelaj), desupraj (aŭ: perifericelaj); ekvilibraj, akustikaj, optaj vojoj; la supraj spiraj vojoj; la digestaj vojoj; la viraj generaj vojoj.

Vojo. Nomo de kelkaj famaj vojoj 3: la Vojo Sankta (en Romo: de Palatino al Kapitolo; en Jerusalem, al la Kalvario); la Vojo Appia, Flaminia, Aŭrelia (en Italio); (f) la Kalvaria Vojo (reprezento de Krista Pasiono en katolikaj preĝejoj); la Lakta Vojo (Sin. Galaksio).