atingi
Aspekto
atingi
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | atingis | atingas | atingos |
Adjektiva aktiva participo | atinginta | atinganta | atingonta |
Adjektiva pasiva participo | atingita | atingata | atingota |
Substantiva aktiva participo | atinginto | atinganto | atingonto |
Substantiva pasiva participo | atingito | atingato | atingoto |
Adverba aktiva participo | atinginte | atingante | atingonte |
Adverba pasiva participo | atingite | atingate | atingote |
Moduso | |||
Infinitivo | atingi | ||
Volativo | atingu | ||
Kondicionalo | atingus |
- Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion.
- Post kelkaj horoj ni atingos la urbon.
- Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
- La hundoj kuratingis la ŝteliston.
- La urbeto estas malfacile atingebla.
- Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo.
- La arbaro atingas ĝis la lago.
- Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan.
- Afabla vorto pli atingas ol forto.
- Li povas fieri pri siaj atingoj en tiu kampo.
- Ne ĉiuj scias pri utilo kaj atingebleco de Esperanto.
- Sukcesi fari, ke io okazu.
- Vi ne sukcesos atingi, ke ŝi enamiĝu al vi!
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |