toleri
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Verbo[redakti]
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | toleris | toleras | toleros |
Adjektiva aktiva participo | tolerinta | toleranta | toleronta |
Adjektiva pasiva participo | tolerita | tolerata | tolerota |
Substantiva aktiva participo | tolerinto | toleranto | toleronto |
Substantiva pasiva participo | tolerito | tolerato | toleroto |
Adverba aktiva participo | tolerinte | tolerante | toleronte |
Adverba pasiva participo | tolerite | tolerate | tolerote |
Moduso | |||
Infinitivo | toleri | ||
Volativo | toleru | ||
Kondicionalo | tolerus |
- ne kontraŭstari al io, kion oni ne aprobas aŭ kio malplaĉas, ĝenas aŭ suferigas, kvankam oni kapablus malhelpi ĝin
- Mi ne intencas toleri viajn kapricojn!
- Tempo toleras, sed vero aperas.
- Li estas ege tolerema homo.
- Mia toleremo iam finiĝos!
- akcepti la ĉeeston de iu
- Tian homon mi ne povus toleri eĉ unu tagon.
- Ŝi ankoraŭ estas tolerebla, sed ŝia fratino estas tute netolerebla.
- havi tian econ, ke la ekzisto, kontakto aŭ sorbo de ia afero ne kaŭzas difekton
- Mia organismo ne toleras ĉi tiun medikamenton.
- Al la papero ne mankas tolero.
- Ne forgesu, ke vi ne povas trinki lakton (pro netolerateco de la lakto).

Tradukoj
[redakti]

![]() | Fontoj kaj citaĵoj |