akcepti
Aspekto
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | akceptis | akceptas | akceptos |
Adjektiva aktiva participo | akceptinta | akceptanta | akceptonta |
Adjektiva pasiva participo | akceptita | akceptata | akceptota |
Substantiva aktiva participo | akceptinto | akceptanto | akceptonto |
Substantiva pasiva participo | akceptito | akceptato | akceptoto |
Adverba aktiva participo | akceptinte | akceptante | akceptonte |
Adverba pasiva participo | akceptite | akceptate | akceptote |
Moduso | |||
Infinitivo | akcepti | ||
Volativo | akceptu | ||
Kondicionalo | akceptus |
- Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas.
- Ŝi ne akceptis lian monon.
- Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
- Mi malakceptis la rekompencon.
- Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile.
- Mi ne akceptos tiun krimulon!
- La avino akceptadas nian familion ĉiun dimanĉon.
- Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto kaj simile.
- Ili tre gastame akceptis nin.
- Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.
- Vi povas turni vin al la virino, kiu sidas ĉe akceptejo kaj ricevi bezonatajn informojn.
- Konsenti pri io, aprobe allasi.
- Bedaŭrinde oni ne akceptis mian proponon.
- La decidoj jam estas akceptitaj.
- Mi esperas je akcepto de la projekto.
- Viaj kondiĉoj ŝajnas esti akcepteblaj.
- Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ.
- Tiu regulo akceptas multajn esceptojn.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |