malhelpi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | malhelpis | malhelpas | malhelpos |
| Adjektiva aktiva participo | malhelpinta | malhelpanta | malhelponta |
| Adjektiva pasiva participo | malhelpita | malhelpata | malhelpota |
| Substantiva aktiva participo | malhelpinto | malhelpanto | malhelponto |
| Substantiva pasiva participo | malhelpito | malhelpato | malhelpoto |
| Adverba aktiva participo | malhelpinte | malhelpante | malhelponte |
| Adverba pasiva participo | malhelpite | malhelpate | malhelpote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | malhelpi | ||
| Volativo | malhelpu | ||
| Kondicionalo | malhelpus | ||
| Signifoj |
- [1] (transitiva) Malfaciligi ies agadon per diversaj kontraŭagoj. Vidu ankaŭ: embarasi, ĝeni, maloportuni, tedi
- pardonu, eble mi malhelpas vin?
- la policano diris al li, ke li malhelpas la pasantojn
- renversita aŭtomobilo malhelpis la cirkuladon
- [2] (transitiva) Malfaciligi aŭ malebligi ion. Vidu ankaŭ: bari, bridi, estingi, ĝeni, haltigi, kontraŭi, sufoki
- la varmego malhelpis, ke mi finu la laboron
- nenio malhelpas, ke...
- bruo malhelpas la aŭdadon
- lia foriro neniom malhelpas la traktadojn
- la netuŝebleco de la Fundamento ne malhelpas al la lingvo perfektiĝadi
- la nokto malhelpas nin vidi
| Samsencaĵoj |
- [1] fiaskigi, ĝeni
| Derivaĵoj |
- [1]
| Ekzemploj |
- [1] La graveco de tiu paŝo, ne nur simbola, konsistis en tio, ke fakte la unio de sovetiaj esperantistoj neniam organize apartenis al la monda esperantistaro: dum la Stalina tempo al tio malhelpis la batalo de la tiama SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio, 1921-1938) kontraŭ la neŭtralisma UEA.[1]
| Tradukoj |
|
|
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" malhelpi- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "malhelpi".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "malhelpi"- La Simpla Vortaro, „malhelpi“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. — Roterdamo, 2005, paĝo