premi
Aspekto
| Ĉi tiu kapvorto estas en Listo de Swadesh. |
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | premis | premas | premos |
| Adjektiva aktiva participo | preminta | premanta | premonta |
| Adjektiva pasiva participo | premita | premata | premota |
| Substantiva aktiva participo | preminto | premanto | premonto |
| Substantiva pasiva participo | premito | premato | premoto |
| Adverba aktiva participo | preminte | premante | premonte |
| Adverba pasiva participo | premite | premate | premote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | premi | ||
| Volativo | premu | ||
| Kondicionalo | premus | ||
| Elparolo |
- IFA: ˈpremi
| Signifoj |
- apliki forton sur objekton en kontakto, malvaastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo
- Ne premu ĉi tiun butonon!
- Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
- Mi elpremis sukon el la fruktoj.
- Enpremi en la teron.
- Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.
- fari tiun agon kiel esprimon de sento
- Li premis al mi la manon.
- Ŝi etendis la manon por manpremo.
- ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo
- La laboro min premas.
- Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
- Mi cedis al la insista premo de amikoj.
- La koro premiĝas vidante tiun situacion.
- repuŝi per superaj rimedoj
- Ili premis la malamikojn.
- Alpremi iun al muro.
- tirane, maljuste traktadi
- La malriĉuloj estas premataj en nia lando.
- Li subpremis la homojn.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |