Saltu al enhavo

apliki

El Vikivortaro
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo aplikis aplikas aplikos
Adjektiva aktiva participo aplikinta aplikanta aplikonta
Adjektiva pasiva participo aplikita aplikata aplikota
Substantiva aktiva participo aplikinto aplikanto aplikonto
Substantiva pasiva participo aplikito aplikato aplikoto
Adverba aktiva participo aplikinte aplikante aplikonte
Adverba pasiva participo aplikite aplikate aplikote
Moduso
Infinitivo apliki
Volativo apliku
Kondicionalo aplikus

 Verbo: aplik + i.

Signifoj

[redakti]
  1. Uzi por praktiko teoriajn sciojn:
    Ni multe lernas sed ne ĉiam havas eblecon apliki niajn sciojn praktike.
    Mi ŝatas aplikitajn sciencojn.
    Aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado.
    Tiu rimarko aplikiĝas al la nuna okazo.
    Angla lingvo estas aplikebla, sed pere de Esperanto oni trovas multajn amikojn.
  2. Uzi por speciala celo, en speciala okazo:
    Ni devos apliki severajn rimedojn por batali kontraŭ koruptado.
    Kuracisto faris al mi aplikon de nova kuracmetodo.

Tradukoj

[redakti]