Saltu al enhavo

esti

El Vikivortaro

Esperanto

[redakti]

Verbo

[redakti]

 est + i ( eo , VE )

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo estis estas estos
Adjektiva aktiva participo estinta estanta estonta
Substantiva aktiva participo estinto estanto estonto
Adverba aktiva participo estinte estante estonte
Moduso
Infinitivo esti
Volativo estu
Kondicionalo estus
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
Deveno
el la latina est, franca est, la greka antikva vorto " ἐστί " estí kun sama signifo
Prononco
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)

Signifoj

[redakti]
  1. (netransitiva) ekzisti
    mi pensas, do mi estas
  2. (netransitiva) troviĝi (en loko aŭ en situacio)
    esti en urbo, en dubo, en embaraso; neniu estis [1] (ĉeestis)
  3. havi partikularan karakterizaĵon, kiu ne markiĝas per la akuzativo
    Mi estas studento.
    Estas agrable vidi vin.
  4. helpverbo uzata kun participo
    mi estis estinta, mi estos estinta, mi estus estinta, ke mi estu estinta (Louis de Beaufront, Grammaire et exercices de la langue internationale espéranto, 1906)
Informoj supre de ĉi tiu linio koncernas la apartajn difinojn sub kiuj ili estas havigitaj. Malsupre lokigitaj informoj koncernas ĉiujn aŭ almenaŭ plurajn difinojn.
Vidu ankaŭ: troviĝi, ekzisti, prezentiĝi
Rimarkoj: Specialan sencon havas la esprimo tio estas.
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof