Uzanto:Fernando Maia Jr.

El Vikivortaro
Este usuário tem o português como língua materna.
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
This user is able to contribute with an intermediate level of English.

Saluton, karaj gevizitantoj!

Mi estas Fernando Maia Jr., brazilano, geologo kaj vikivortaristo ekde la 1-a de januaro 2007.

Legu pli pri mi en mia vikipediista paĝo ĉe Vikipedio. Sed vi povas paroli kun mi per ĉi tiu paĝo mem.

Dankon pro la vizito! Vi povas daŭrigi ĝin en aliaj spacoj miaj:

Ĉiutaga vort-kreado[redakti]

En la 27-a de decembro 2007 mi decidis ĉiutage krei almenaŭ unu gloson ĉe Vikivortaro. Mi tamen decidis ne uzi la ŝablonon "vorto" sugestita de la estraro, ĉar ĝi malfaciligas la kreadon laŭ mi. Mi konsentas pri la kvalito de tiu ŝablono, sed ĝi estu por plibonigi ekzistantajn vortojn, ne por komencigi novan gloson.

Post kelkaj provoj, mi decidis fari alian ŝablonon por vort-kreado. Mi aŭdacis fari tion, ĉar mi delonge estas la unu sola kontribuanto de tiu vikivortaro. Se vi volas koni tiun ŝablonon, legu glosojn, kiaj:

"Bilda vortaro"[redakti]

Mi opinias, ke ni devas superuzi bildojn ĉi tie, ĉar unu bildo plivaloras ol mil vortoj. Uzo de bildo evitigus nin bezoni longan eksplikon. Dum Vikivortaro ankoraŭ estas eta projekto, ni uzu:

  • trafan bildon;
  • mallongan kaj simplan difinon;
  • neprajn ligilojn al Revo kaj Vikipedio.

Ĉi tie mi min gvidas per tian penson.

Provo pri nova sekcio "kiel kontribui"[redakti]

Saluton, kara kontribuanto!

Vikivortaro estas multlingva libera vortaro. Tio signifas, ke ĝi povas enhavi kaj esperantajn vortojn kaj nacilingvajn vortojn, kaj ĝia enhavo (t.e. via kontribuo) aperas sub la GFDL-permesilo.

Kiel krei novan vorton[redakti]

Por krei novan vort-artikolon en Vikivortaro, simple tajpu la deziratan vorton en la kampon "serĉu", maldekstren. Se la vorto tiam ne ekzistas, aperos la paĝo Serĉu, en kiu Vikivortaro, antaŭ la neekzisteco de la celata vorto, prezentos aliajn vortojn kiel eblajn serĉaĵojn. Tuj sub la paĝo-titolo aperos ruĝe la serĉmendo, kiu estas la antaŭe celata gloso. Klaku sur ĝin por redakti. Aperos novan paĝon, kun propra kampo por redaktado.

Vikivortara ŝablono[redakti]

La vort-artikoloj en Vikivortaro estas verkataj laŭ ŝablono, kiu tenas la unuformon de la projekto. Kaj vi nepre devas provi sekvi tiun ŝablonon. Vi povas fari tion kaj per legado de tiu helpilo kaj per rigardado de jam ekzistantaj artikoloj. Bonaj ekzemploj en Vikivortaro estas la artikoloj "vorto" kaj "trovi" (esperantaj vortoj) kaj la artikolo "dedo" (ekz-o pri nacilingva vorto, tiuokaze portugallingva).

Pli sube vidu resuman ŝablonon.

1-a paŝo: indiku la lingvon[redakti]

Unue vi devas indiki, kiun lingvon celas la difino de la artikolo. Tiu indiko estas la ĉefa sekcio-indiko ene de la artikolo, t.e. oni ĝin markas per du duopoj da egal-signo ("="). La lingvon mem oni indikas per speciala ŝablono, kiu uzas la kodojn por lingvoj. Ekz-e, se vi verkas pri esperanta vorto, vi devas komencigi la difinon per la lingvo-indiko kiel ĉefa sekcio, t.e. =={{Lingvo EO}}==. Rimarku, ke la ŝablono donos la jenan rezulton: ==[[Esperanto]]==. La lingvo-nomo do aperos kiel interna interligilo. Tio permesas al la legantoj tuj ekkoni la respondan lingvon, okaze de tio, ke li aŭ ŝi ne konas ĝin.

Se temas pri nacilingva vorto, vi devas indiki la lingvon per simila ŝablono, ŝanĝante nur la lingvo-kodon. Do se temas pri franclingva vorto, vi devas meti la lingvo-indikon tiele: =={{Lingvo FR}}, kiu donos ==[[Franca]]== kiel rezulton. Rimarku, ke la lingvo-nomo aperas en sia ordinara esperanta formo, nome la adjektiva formo.

Multfoje ekzistas homonimoj inter malsamaj lingvoj, sendepende de tio, ĉu temas pri samsignifaj vortoj aŭ vortoj kun sama gramatika klaso. Ekz-e la vorto "vasta" estas adjektivo komuna al Esperanto kaj al la portugala, samsignife, dum la vorto "esto" estas komuna al Esperanto kaj al la hispana, tamen malsamsignife kaj kun malsamaj gramatikaj klasoj - hispanlingve "esto" estas virgenra demonstrativa pronomo. Ĉar Vikivortaro ne uzas malsamaj artikoloj por samaj vortoj (ek-ze ne ekzistu ia esto (Esperanto) kaj ia esto (Hispana)), tial la lingvo-indiko estas tre grava, ĉar ĝi taŭge apartigos homonimajn vortojn de malsamaj lingvoj ene de sama artikolo.

2-a paŝo: sekcio "Prononco"[redakti]

Tuj post la lingvo-indiko, se eble, metu la sekcion "Prononco". Tiu sekcio povas havi la IFA-transskribon kaj iu(j)n sondosiero(j)n, kiu(j) montros kiel oni prononcas la tiaman vorton. Ne ĉiuj kontribuantoj scipovas la IFA-kodaron, do vi rajtas lasi tiun parton malplena. Kaj ne ĉiam ekzistas sondosieron. Kiam ne estos sondosiero kaj vi ne scias kiel enkodigi laŭ IFA, vi povas simple ne verki tiun sekcion en la artikolon aŭ antaŭprepari la sekcion, por ke aliaj kontribuantoj scipovantaj pri IFA plenumu tiun taskon.

Tiun sekcion estas facile verkebla per la Ŝablono:IFA. Por la vorto "vorto" ekz-e sufiĉus elekti {{IFA|['vor.to]}}, kiu donos: IFA ['vor.to] .

Se estas sondosiero, apud la IFA-transskribon metu ĝin, uzante la Ŝablono:Aŭdo (aŭ Ŝablono:aŭdo, tute samas). Tiu ŝablono funkcias tiele:

{{Aŭdo|METU ĈI TIEN SONDOSIERO-NOMON (NE FORGESU ANKAŬ UZI LA SONDOSIERO-TIPON)|METU ĈI TIEN LA ARTIKOLO-NOMON}}

Ekz-o estas "vorto": {{Aŭdo|eo-vorto.ogg|vorto}} iĝanta Ŝablono:Aŭdo.

Se temas pri nacilingva sondosiero, vi devas meti la sondosieron tuj sub la IFA-transskribo, anstataŭ apude, ĉar povas ekzisti pluraj manieroj prononci la vorton naciilingvan (ekz-e laŭ lando: Usono x Anglujo, Brazilo x Portugalujo; aŭ eĉ ene de la lando mem, pro akĉenta vario).

Resume tiu sekcio verkeblas tiele (la ekzemplo uzas "vorto"):
==={{Prononco}}===
{{IFA|['vor.to]}} {{Aŭdo|eo-vorto.ogg|vorto}}

Ni kuraĝigas vin krei, se vi povas, sondosieron (kaj esperante kaj vialingve) por riĉigi nian vortaron! Rimarku, ke Vikipedio kaj frataj projektoj havas specifan regulon pri sondosieroj.

Rimarku ankaŭ, ke eblas ekzisti por kelkaj lingvoj pluraj manieroj prononci iun vorton. Tiuokaze la sekcio "Prononco" povas enesti la sekcion por difinoj anstataŭ aperi jam sub la mastra sekcio Lingvo.

3-a paŝo: sekcio "Etimologio"[redakti]

En tiu sekcio oni prezentas la tujan devenon de la responda vorto kaj, se eble, la pradevenojn. Kutime oni uzas la prepozicion "el", kiam la vorto venas al Esperanto el alia lingvo (aŭ al unu ajna lingvo el alia); kaj "de", kiam ĝin oni derivas de alia esperanta vorto (aŭ samlingva aŭ proksime samlingva, kiel la arĥaikaj varioj). Aliaj prepozicioj kutime uzataj por montri la etimologian evoluon estas "post" kaj "pro" kaj "sur" ("baze sur", kiam la vorto en unu lingvo havas certan rilaton kun alia vorto en alia lingvo).

Post montri la devenon (kaj pradevenojn), mulfoje taŭgas montri la signifon de la font-vortoj, ĉar ofte ĝi malsamas rilate al la aktuala signifo, tiam difinota en la artikolo.

Vidu kiel ekz-on la vortoj: vorto, word, write, dedo, campo, campina, itala; kaj tie rimarku la uzon de el, de, post kaj pro.

4-a paŝo: sekcio Difino[redakti]

(Verkata.)