frapi
Aspekto
| Ĉi tiu kapvorto estas en Listo de Swadesh. |
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | frapis | frapas | frapos |
| Adjektiva aktiva participo | frapinta | frapanta | fraponta |
| Adjektiva pasiva participo | frapita | frapata | frapota |
| Substantiva aktiva participo | frapinto | frapanto | fraponto |
| Substantiva pasiva participo | frapito | frapato | frapoto |
| Adverba aktiva participo | frapinte | frapante | fraponte |
| Adverba pasiva participo | frapite | frapate | frapote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | frapi | ||
| Volativo | frapu | ||
| Kondicionalo | frapus | ||
| Elparolo |
- IFA: ˈfrapi
| Signifoj |
- ektuŝi per rapida movo de mano; bati
- Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
- Ne doloras frapo sur fremda kapo.
- Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
- Kunfrapiĝo de tiuj aŭtoj estis terura!
- bati produktante mallongan sonon
- Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
- Necesas malfermi la pordon - mi aŭdis frapojn.
- Ĉesu frapadi per la dentoj!
- Kie estas la frapilo de la pordo?
- Dancante ili laŭte piedfrapadis la plankon.
- atingi la sensojn per ia subita impreso
- Ĉu tiu viro frapis vian atenton?
- Ŝia robo estas okulfrapanta.
- Ne nur en Tokio, sed ankaŭ en ĉiuj loĝlokoj de la lando la okulojn frapas la ega kvanto da magazenoj, manĝejoj, kafeterioj, distrejoj, benzinstacioj, taksioj ktp.[1]
- atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto
- Ŝi estis frapita de blindeco.
- La artisto estis prifrapita (mokita per vundaj frapoj).
- Li rapide saniĝis post sunfrapo.
- Ŝi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" frapi- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "frapi".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "frapi"- La Simpla Vortaro, „frapi“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto. — Roterdamo, 2005, paĝo 170.