produkti
Aspekto
produkti
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | produktis | produktas | produktos |
| Adjektiva aktiva participo | produktinta | produktanta | produktonta |
| Adjektiva pasiva participo | produktita | produktata | produktota |
| Substantiva aktiva participo | produktinto | produktanto | produktonto |
| Substantiva pasiva participo | produktito | produktato | produktoto |
| Adverba aktiva participo | produktinte | produktante | produktonte |
| Adverba pasiva participo | produktite | produktate | produktote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | produkti | ||
| Volativo | produktu | ||
| Kondicionalo | produktus | ||
- Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo.
- Ĉi tiuj arboj produktas pomojn.
- Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno.
- Via imago estas tre produktema.
- Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco.
- Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj.
- Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj.
- Nia lando produktas komputilojn.
- Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktaĵoj.
- Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno.
- Ŝi aĉetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio.
- Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj) kaŭzis prezaltigon.
| Tradukoj |
|
| Referencoj kaj literaturo |
| Referencoj kaj literaturo |