alsupri
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/9/9a/Muybridge_ascending_stairs_animated.gif)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Crib_Goch_ridge.jpg/250px-Crib_Goch_ridge.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/37/Learning-to-mount-pony_FI-EU_2007-May-19_by-RAM.jpg/250px-Learning-to-mount-pony_FI-EU_2007-May-19_by-RAM.jpg)
![]() | Rimarkoj |
- Alsupri kaj alvali estas interesaj el tri vidpunktoj: unue, ili nature ekestis, ne pro iu serĉado, sed dum interparolo (alivorte, ilin naskis parola esperanto); due, ili ne estas pli longaj ol ascendi kaj descendi; trie, ili estas tute konformaj al la vortfaraj reguloj de la lingvo.[1]
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | alsupris | alsupras | alsupros |
Adjektiva aktiva participo | alsuprinta | alsupranta | alsupronta |
Adjektiva pasiva participo | alsuprita | alsuprata | alsuprota |
Substantiva aktiva participo | alsuprinto | alsupranto | alsupronto |
Substantiva pasiva participo | alsuprito | alsuprato | alsuproto |
Adverba aktiva participo | alsuprinte | alsuprante | alsupronte |
Adverba pasiva participo | alsuprite | alsuprate | alsuprote |
Moduso | |||
Infinitivo | alsupri | ||
Volativo | alsupru | ||
Kondicionalo | alsuprus |
![]() | Signifoj |
- [1] direktiĝi supren, iri ĝis la supro de io, aŭ en la direkto de la supro
![]() | Samsencaĵoj |
![]() | Kontraŭvortoj |
- [1] desupri
![]() | Hiperonimoj |
- [1] iri
![]() | Hiponimoj |
- [1] alpinti
![]() | Frazaĵoj |
- alsupri ŝtuparon, etaĝon; alsupri sur la liton; alsupri per ŝtupoj; pene alsupri
![]() | Sencparencaj vortoj |
![]() | Ekzemploj |
- [1] Dum la skiferioj organizitaj en Svislando de Kultura Centro Esperantista, la neceso konstante paroli pri irado supren kaj malsupren – kiu ja estas la esenco de skiado – kondukis al la spontana apero de du sinonimoj al la klasikaj supreniri kaj malsupreniri, nome alsupri kaj alvali.[2]
- [1] La strato, kiu alsupris ĝis milducent metroj super la marnivelo, realvalas enirante vastan arbaron.[3]
- Mi ekkriis surprize, suprenĵetis miajn brakojn por kaŝi la vizaĝon, kaj rapidante al mia konfidenculo, la hindo, petegis ke li lasu neniun alsupri al mi.[4]
![]() | Derivaĵoj |
![]() | Tradukoj |
|
![]() | Referencoj kaj literaturo |
alsupri
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "alsupri".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "alsupri"
- La Simpla Vortaro, „alsupri“.
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ Claude Piron, La bona lingvo. — Vieno, 1989.18.
- ↑ Claude Piron, La bona lingvo. — Vieno, 1989.18.
- ↑ C. kaj A. Gacond: Nia feria migrado en Alpoj, Radioprelego, 1975-09-03
- ↑ Sylvan Zaft (trad.), “La Viro kun la Tordita Lipo” de Arthur Conan Doyle.