desupri
Aspekto

Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | desupris | desupras | desupros |
Adjektiva aktiva participo | desuprinta | desupranta | desupronta |
Adjektiva pasiva participo | desuprita | desuprata | desuprota |
Substantiva aktiva participo | desuprinto | desupranto | desupronto |
Substantiva pasiva participo | desuprito | desuprato | desuproto |
Adverba aktiva participo | desuprinte | desuprante | desupronte |
Adverba pasiva participo | desuprite | desuprate | desuprote |
Moduso | |||
Infinitivo | desupri | ||
Volativo | desupru | ||
Kondicionalo | desuprus |
![]() | Vorterseparo |
- de•supr•-i
![]() | Signifoj |
- [1] direktiĝi malsupren
![]() | Deveno |
- [1] el la parola Esperanto
![]() | Samsencaĵoj |
- [1] malsupreniri, iri ĝis la malsupro de io, aŭ en la direkto de la malsupro
![]() | Kontraŭvortoj |
- [1] alsupri
![]() | Hiperonimoj |
- [1] iri
![]() | Hiponimoj |
- [1] alvali
![]() | Ekzemploj |
- [1] Tamen, dum alsupri perfekte taŭgas kiel anstataŭanto de la neologisma ascendi, alvali eblas nur en difinitaj geografiaj regionoj, kaj ne sinonimas kun la neologisma descendi. Negrave! Vivanta lingvo solvas mem siajn problemojn. Same spontane kiel alsupri foje naskiĝis desupri. Se konsideri, ke, kiam vi iras malsupren, vi deiras de iu relativa supro por direkti vin al pli malsupra loko, tiu vorto estas senriproĉa.[1]
- [1] la karakterizaj tonripetoj en la kontinua baso desupras trans du oktavoj[2]
![]() | Sencparencaj vortoj |
- [1] malleviĝi
![]() | Tradukoj |
|
![]() | Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" desupri
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "desupri".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "desupri"
- La Simpla Vortaro, „desupri“.
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ Claude Piron, La bona lingvo. — Vieno, 1989.18.
- ↑ Vikipedio, Weihnachts-Oratorium (Bach), 2015-04-12