Helpo-Diskuto:Ŝablonoj kaj moduloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Listo de ŝablonoj[redakti]

Bv. helpi min listigi uzindajn ŝablonojn:

  • paĝokapo
  • etimologio
  • sinonimo
  • antonimo
  • fonto
  • prononco
  • faka terminologio (du parametroj: la unua por la fako, la dua por la lingvo, por korekte kategorigi aŭtomate laŭ lingvo)
  • traduko
  • ...aliaj?

--→ Airon 13:21, 12. Nov 2009 (UTC)
PS: Mi pensas, ke la ŝablonoj devas enhavi la korektan entitolig-nivelon (dua nivelo por la lingvo, tri por aliaj, laŭ mi). Do la enhavo (kaj la nomo) de la ŝablono {{Bibliografio}} estas ŝanĝenda, ekzemple, laŭ mi. --→ Airon 14:24, 12. Nov 2009 (UTC)

Airon, ĉu vi invitis aliajn diskuti ĉi tie? Ĉu vi invitis Vikipediisto:ArnoLagrange? Ĉu vi invitis Vikipediisto:Balamutick? ili estas gravaj kontribuantoj. Nu, mi ne trovas la temon tiel grava antaŭ la tiomego da aliaj urĝaj necesaĵoj de Vikivortaro. Unue mi emas krei simplajn artikolojn, poste ŝanĝeblaj, almenaŭ ĝis kiam iu miksis kaj ŝanĝis plurajn ŝablonojn (mi ne scias ĉu vi, ĉu alia). Tio ne estis bona, ĉar belaj artikoloj kiel vorto pleniĝis je ruĝaj ligiloj kaj disrompiĝis en fuŝaj niveligoj kaj malproporciaj bildoj. Oni devus esti farinta antaŭdiskuton kiel tiu antaŭ ol ŝanĝi sen komuniko la ŝablonojn. Krom tio, oni metis flagojn en la lingvo-ŝablonoj (vidu campo): ekz-e la portugala lingvo gajnis flagon de Portugalio, dum Brazilo kaj dekoj da aliaj landoj uzas la portugalan! Oni devas forigi la flagojn. Cetere, mi ne subtenas la formon esperanta, sed Esperanto, ĉar oni referencas al Esperanto kiel la lingvo Esperanto, ne la esperanta lingvo. La nuna situacio estas ĥaosa kaj despera, ĉar nun oni ne povas krei la plej simplan artikolon, krom sen uzi ŝablonon, ĉar se oni uzas ŝablonojn, ĉiuj estis ŝanĝitaj kaj nun la plej simpla artikolo fariĝos plena je ruĝaj ligiloj, krom devigi al la kontribuanto lerni mallongigojn (ĉar la ŝablonnomoj resumiĝis al mallongigoj), lerni pri titolniveligoj ktp. Mi ege bedaŭras tion; se mi bone memoras, el tiuj iom pli ol 2.000 artikoloj de Vikivortaro mi faris ĉirkaŭ 2.000. Do mi ne plendetas senkiale. Nu, ni reorganizu tion kune. Ni estas ĉi tie por tio, ĉu? Amike, Fernando Maia Jr. 17:37, 17. Nov 2009 (UTC).
Ne, mi invitis nur Balamutick kaj vi, ĉar vi estas lastaj redaktantoj krom mi ĉar mi komencis kontribui al Vikivortaro antaŭ du semajnoj. Vi tute pravas. Mi ne antaŭdiskuti pri miaj ŝanĝoj. Do, mi malfaros morgaŭ miajn ŝanĝojn ĉar mi ne povos uzi la komputilon ĝis morgaŭ. Ĉu Arno estas la sisopon ankaŭ ĉi tie? Kiuj estas la sisopoj? Amike, --→ Airon 18:12, 17. Nov 2009 (UTC)
Ne gravas, Airon, pli gravas via volo kontribui! Vi estas tre bonvena! Balamutick ankaŭ ŝanĝis aferojn sen diskuto, kio same malbonas. Estas kompreninde, kiam oni kreas aferon sen diskuto en Vikivortaro, ĉar la projekto estas eta kaj bezonas inciaton. Tamen kiam oni jam uzas aferon jam kreita, taŭgas analizi la ŝanĝojn kaj diskuti ilin. Arno estas la estro, jes. Li zorgas pri Vikivortaro, tamen ne tiel agas ĉi tie pro kelkaj kialoj. Tamen estas bone ĉiam informi lin, ĉar li havas longan sperton kiel admnistranton de Vikivortaro kaj de Vikipedio. (Mi rimarkis, ke vi havas Ipernitikonton. Mi kaj Arno ankaŭ havas. Alveninte hejmen, mi aldonos vin.--Fernando Maia Jr. 18:29, 17. Nov 2009 (UTC)

Nomo de ŝablonoj[redakti]

Post la listado, mi pensas, ke la nomo de ŝablonoj devas esti kiel la sama: -mallongigo- (-etim- por etimologio, ...) --→ Airon 13:16, 17. Nov 2009 (UTC)

Mi trovas mallongigojn ne ĉiam klaraj. Mi preferas la tutan nomon, kio cetere ne estas malavantaĝa. Kial -etim- anstataŭ Etimologio?--Fernando Maia Jr. 17:10, 17. Nov 2009 (UTC)
Estas plibone uzi mallongigojn laŭ mi ĉar tiel oni mallongigas la kreadon de paĝoj. Do mi preferus uzi mallongigojn --→ Airon 18:12, 17. Nov 2009 (UTC)
Bone, mi facile konsentos kun mallongigoj. :)--Fernando Maia Jr. 18:29, 17. Nov 2009 (UTC)

Bildoj kaj titolo de ŝablonoj[redakti]

Estas plibone diskuti pri tio en la diskutpaĝo de la unuopa ŝablono --→ Airon 13:16, 17. Nov 2009 (UTC)

Fakte, tamen jam estas kelkaj bildoj, kiujn mi emas konservi, ĉar ni tenas tiel unuformecon. Ni devas nur decidi pri kiun bildon elekti, se jam estas plu ol unu propono.--Fernando Maia Jr. 17:12, 17. Nov 2009 (UTC)
Mi intenciis diri tion :)
Mi intenciis ankaŭ diri en ĉi tiu sekciu ĉu la titolo estas kursive, grase, ktp... --→ Airon 18:12, 17. Nov 2009 (UTC)
Laŭ mi estas pli elegante uzi etajn bildojn, prefereble mildaj (Windows-XP-stilaj), kaj titoloj klasike vikipediaj, t.e. sen ligilo, sen kursivo kaj sen grasigo. Grasigo kaj kursivo estas rimedoj por substreki ion, kio laŭ mi ne estas necesa en la titoloj, kiuj jam sufiĉe diferenciĝas disde la tuta teksto. Pri ligiloj ili oftege estos ruĝaj, kio malbeligas la artikolon.--Fernando Maia Jr. 18:29, 17. Nov 2009 (UTC)
Ho, jes, kaj oni nepre evitu tro da bildoj - multe da bildoj faras la artikolon maleleganta. Mi ekz-e plene malkonsentas kun bildoj por vortoklasoj (substantivo, adjektivo ekz-e).--Fernando Maia Jr. 18:46, 17. Nov 2009 (UTC)
Aktuale multaj lisiloj estas ruĝaj :)
Al mi ŝatas titoloj kursive kaj kun ligilo en la titolo.
Estas dua proponoj por la lingvaj ŝablonoj: ĉu oni volas Airon90 propononBalamutick proponon? Mi preferas mian propono (kompreneble) ĉar ĝi estas simpla kaj ĝenas la paĝan vidon. Oni povas ĉiukaze la titolon (Esperanta lingvo) se oni volas. --→ Airon 14:27, 18. Nov 2009 (UTC)
Karaj, sincere mi ŝatas neniun. 1) Laŭmore oni ne uzas kursivon en titoloj (ne sencas kaj ne necesas kursivigi titolojn; kursivon oni uzas por substreki ion - kio ja ne estas necesa en titolo). 2) Laŭmore Vikipedio ne uzas ligilon en titolo, krom eksterordinare. Aldone, ĝuste ĉar estas multaj ruĝaj ligiloj, ni ne aperigu aliajn pliajn (persone, laŭ mi, tio malfruigas la beligon de la projekto). 3) Ni nepre ne uzu flagon ĉe lingvo. Imagu la hispanan, parolata plurlande. Estas ĝene uzi la hispanan flagon dum Meksiko, Argentino, Ĉilio ktp. ankaŭ kontribuas al tiu lingvo kaj ties kulturo. 4) La propono de Balamutick estas pli simpla, tamen koloroj ankaŭ portas ideojn; la verda koloro taŭgus por Esperanton, tamen kiu koloron uzi por aliaj lingvoj. Mi emas al nekoloro, kiel en la angla vikivortaro - simpla, eleganta, neŭtrala. Ni evitu tro ornami la aferon; ni estu simpla.--Fernando Maia Jr. 19:26, 18. Nov 2009 (UTC)
Vi tute pravas. Sed mi pensis, ke eble estas pliutila enmetis ligilon al vikipedia artikolo pri la lingvo. Kion vi pensas? --→ Airon 21:53, 18. Nov 2009 (UTC)
Tio jam shajnas tre interesa, Airon. Tamen ni povus studi manieron ne igi la titolon ligilo, ĉar tio daŭras malmora. Sed via ideo sin montris bona, eĉ se la titolo restos ligilo.--Fernando Maia Jr. 12:06, 19. Nov 2009 (UTC)

Enigo de ŝablonoj[redakti]

Mi pensas, ke la ŝablonoj devas havi la titolnivelon jam fiksitan (== Lingvo ==  === Sekcio ===) --→ Airon 13:16, 17. Nov 2009 (UTC)

Tio povas esti komplika, ĉar mi pensas, ke laŭkutime homoj uzos la titolniveligojn kaj la ŝablonojn, kio devigos ĉiam rekorekton. Tamen ĝi estas afero pri kutimo. Laŭ mi ne gravegas tiun puntkon, tamen se iam oni decidos ŝanĝi la niveligon de iu ŝablonon, sufiĉos ŝanĝi la ŝablonon mem: tio estas avantaĝo.--Fernando Maia Jr. 17:19, 17. Nov 2009 (UTC)
Mi respondos morgaŭe --→ Airon 18:12, 17. Nov 2009 (UTC)

Germanaj substantivoj[redakti]

Saluton. Mi intencas krei ŝablonon por germanaj substantivoj tian, kia en la germana Vikivortaro. Tamen mi iom malsukcesas tion farante. Ĉu iu povas min helpi vidante la jenan artikolon: Ŝablono:Germana substantivo? Dankon. --Pablo Escobar 06:00, 27. Dec 2009 (UTC)

Ni ne plu uzu la vorton "Vikipediisto" en niaj ŝablonoj[redakti]

Mi kreis la ŝablonon Ŝablono:Vikivortaristo it-4 aldirektita el Ŝablono:Vikipediisto it-4 (ankaŭ kreita de mi, pro respekto de la ĝisnuna kutimo en Vikivortaro). Mi esperas, ke vi akceptos ĉi-iniciativon, kaj, ke estontece ni nomumos ĉi tiajn paĝojn per "Vikivortaristo" antstataŭ "Vikipediisto". Nia lingvo havas la eblecon, ĉion akurate nomumi. Dankon.--Pablo Escobar 12:26, 3. Jan 2010 (UTC)

Kreo kaj movo[redakti]

Mi fine kreis paĝon "Helpo:Ŝablonoj kaj moduloj" kaj movis paĝon "Vikivortaro:Diskutejo/Ŝablonoj" al "Helpo-Diskuto:Ŝablonoj kaj moduloj ne postlasante alidirektilon. Taylor 49 (diskuto) 19:19, 26 dec. 2019 (UTC)[Respondi]