Diskuto:duko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Vandalismo[redakti]

La protokolo: diferenco[duko, antaŭ 1051427]

Unue, forigo de la ŝablonoj {{Lingvo}} kaj {{Vortospeco}} estas rompo de ĉefa strukturo de la projekto.

Due, senkontrola anonco de ĉefaj/strukturaj kategorioj, kion faras la ŝablono {{livs}} ankaŭ estas ropmo de ĉefa strukturo de la projekto.

Trie, la problemo de "perditaj linioj", kiun kaŭzas malĝusta lokigo de la ŝablono {{livs}} estas jam longe priskribita - vidu la temon en la Diskutejo.

Kvare kaj ĉefe, estas forigitaj partoj de la enhavo, ekzemple:

  • rim.: Tiu titolo estas regione specifa, ekzemple en la islamaj landoj samfunkcia titolo nomiĝas emiro; male, la proksima titolo princo estas pli universala, kaj sencas ankaŭ en aliaj kulturaj rondoj (en malnova Ruslando, en Biblio ktp)<ref>Sergio Pokrovskij</ref> - tio estas citaĵo, kiu apartenas al Pokrovskij, S.B., sed ne al PIV aŭ ReVo. Eĉ plue, la aŭtoreco estis ĝuste menciita kaj en Revo, kaj ĉi tie;
  • "bronza ĉevalo, kiu portis sur si la statuon de la duko" kiu estas citaĵo el "Fabeloj", Andersen, H.C. en traduko de Zamenhof, L.L.;
  • "Boleslao la 1-a, nomata „la Brava“ [...] estis en la jaroj 992-1000 duko de Pollando, en 1003-1004 duko de Ĉeĥio, kaj en 1000-1025 la unua reĝo de Pollando" kiu estas rekta citaĵo el la paĝo w:Boleslao_la_1-a_(Pollando) kaj tio estas "konata al ĉiuj informo, instruata en lernejoj en fako de historio"
  • "Filipo de Orléans, duko de Chartres, duko de Orléans (1701), duko de Valois, duko de Nemours kaj duko de Montpensier." kiu estas rekta cita[o el la paĝo w:Filipo_de_Orléans kaj tio ankaŭ estas "konata al ĉiuj informo..."

Ĉiu tiu informo estas komuna posedaĵo. Ĉiuj kondiĉoj de interŝanĝo aŭ kunuzo de informo inter partoj de la Projekto Vikimedio estas klare difinitaj en [permesilo] kaj en [uzkondiĉoj].

Krom tiu, por iu ajn teksto el PIV aŭ ReVo devas nerefuteble pruvi, ke tiu teksto ne apartenas al iu ajn antaŭa eldono de granda listo de vortaroj, kiuj ekzistis longe antaŭ ol aperis la eldono de PIV, uzo de kies enteno aperigas dubojn pri aŭtoraj rajtoj. La demando koncernas informon "El unu el eldonoj, konataj kiel PV,PIV,PIVS,NPIV:
"Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca", aŭt. Boirac, Émile, eld. Hachette, Parizo kaj Darantière, Diĵono, 1909-1911 (3 v.)
"Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1930 (517 p.)
"Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1934 (512 p.)
"Plena Vortaro De Esperanto" (Kvina Eldono), eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1956
"Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1960 (511+63 p.)
"Plena vortaro de esperanto kun suplemento", eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1964 (511 + 63 p.)
"Plena vortaro de esperanto kun suplemento", eld. Esperanto League for North Amer, 1980, ISBN-10:0685716058/ISBN-13:978-0685716052
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1970, Parizo (1299 p.) Google books
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Dua eldono), eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1977 (1303 p.) Google books
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eld. French & European Pubns, 1981 (1303 p.), ISBN-10:082884674X/ISBN-13:978-0828846745, Google books
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento", Sennacieca Asocio Tutmonda, 1987, Parizo (1350 p.), ISBN-10:‎2950243215/ISBN-13:‎978-2950243218, Google books
"La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto"/PIV2/PIV2002, eld. Sennacieca asocio tutmonda, 2002 (1265 p.), ISBN-10:2950243258/ISBN-13:978-2950243256, Google books
"Plena ilustrita vortaro de esperanto 2005"/PIV2005, Sennacieca Asocio Tutmonda, 2005 (1265 p.), ISBN-10:2950243282/ISBN-13:978-2950243287, Google books
"Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2020", Sennacieca Asocio Tutmonda, 2020, Parizo (1267 p.), ISBN-10:2952892237/ISBN-13:978-2952892230, Google books"

El kio sekvas sendube, ke la redakto

  • estas rompo de aŭtoraj rajtoj per proprigo/ŝtelo de komuna posedaĵo, per rompo de Homa Rajto libere atingi kaj uzi komunan posedaĵon
  • estas ropmo de [permesilo] kaj en [uzkondiĉoj] de la projekto Vikimedio
  • kaj estas vanadalismo, kiel estas priskribite kiel ekzemplo [ĉi tie]
  • la aserto "ne kopiu el ReVo", skribita kiel komendo al vandala detruo de la artikolo jam estas publika ofendo

Surbaze de tiu rezonado mi malfaras la redakton diferenco[duko, antaŭ 1051427].
. Va (🖋️) 17:18, 12 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

[1] La pagxo estas piratkopiita el ReVo. La alia bona alternativo por la pagxo "duko" do estas forigo. Taylor 49 (diskuto) 22:25, 12 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu mi devas kompreni viajn falsajn akuzojn tiel - REVo kaj PIV piratkopias Vikimediajn fontojn, vortarojn kun nomo PV kaj verkojn de Zamengof pro ili havas kopiojn el tiuj fontoj? Ŝajnas al mi, ke vi tute perdis komprenon de realo. Kaj krom tio, via agado ofendas kaj kalumnias projekton ReVo kaj kunredaktantojn de vortaro PIV.
. Va (🖋️) 06:25, 13 feb. 2022 (UTC)[Respondi]