-u

El Vikivortaro
Vidu ankaŭ (ĉiuj lingvoj): , u, U

Esperanto[redakti]

 Finaĵo[redakti]

Tempomodalo Formo
Sendefina -i
Pasinta -is
Nuna -as
Venonta -os
Kondiĉa -us
Vola -u

Signifoj
[redakti]

  1. montras ke vorto estas verbo je la modo vola. Se ne-verba estas la radikalo, la finaĵo -u verbigas ĝin.
  2. pseŭdo-finaĵo de iuj pronomoj el la tabelvortoj (iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu)
  3. pseŭdo-finaĵo pronomeca de la numervorto unu, kiun oni fojfoje forlasas
Derivaĵoj
Vidu ankaŭ
neni-
un'
Deveno
El la antikva greka οῦ /u/ (nuntempa imperativo); kp-u ankaŭ la hebrea /u/ (plurnombra imperativo). Sed la ideo ne estis origine de Zamenhof. Vidu:
Historio de la modusaj vokaloj
Interlingvo de: estanteco venonteco pasinteco
ek-aspekta[1]
pasinteco
ad-aspekta
kondiĉa
modalo
ordona/vola
modalo
Rudelle (1858)[2] -a -o -i -e -iy IFA /ju/ [3] -y IFA /u/ 
Courtonne (1885)[4] -a- -o- (-i-)[5] -e- -u- -ə-
Zamenhof (ĝis 1887) -a- -o- -i- -e-[6] -u- -u
Fontoj kaj citaĵoj
  1. Tio estas, pasinteco perfektiva
  2. Pantos-dîmou-glossa
  3. 'iy', prononcata IFA /ju/ , respondis al la franca 'u' IFA /y/ 
  4. Langue internationale nèo-latine
    Rimarko: Notu bone ke la fina -m en la tabeloj tieaj estas la fleksio por unua persono ununombra (mi).
    Courtonne eldonis tro malfrue esti la fonto de la vokaloj en Esperanto. Volapuko havis iome similan sistemon, kaj ankaŭ estis tro malfrue esti la fonto.
  5. La interlingvo de Courtonne ne havis simplan pasintecon, sed havis la vokalon -i- en la pasinteca subjunktivo
  6. Zamenhof forlasis la es-tempon en 1887, la sama jaro kiam li eldonis Esperanton. (Christer Kiselman, 'Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof'. En Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco, UEA, 2010)

Kotavao[redakti]

 Sufikso[redakti]

Elparolo
IFA u 

 Sufikso[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. vokalo por la sonharmonia referenco al la vortoj, kiuj finiĝas per "u"
    • listaf : bela → listafu bu : bela paĝo.
    • sollipatan : pasiva kaj futura participo de la verbo sollipásollipatanu bu : ŝirota paĝo
Referencoj kaj literaturo