tiu

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Pronomo,  Tabelvorto[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo tiu tiuj
Akuzativo tiun tiujn

Signifoj
[redakti]

  1. montrovorto pri identeco. Morfemo uzata:
I- kiel determinanto de subst.:
1 por montri personon aŭ objekton, kun aŭ sen gesto: ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas…—Jes, apud tiuj arboj[1]; tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn[2].
2 por esprimi, ke la apuda subst. estas jam konata: en unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi [….]Z.
II- kun elipso de subst.:
1 ĉar tiu subst. troviĝas en la kunteksto aŭ parola situacio: kiu estas tiu (sk. «homo» aŭ «objekto»)?; forpelu ĉi tiun, k lasu la alian!; tiuj ĉi (sk. «homoj» aŭ «bestoj») estas denaskaj malamikoj;
2 por reprezenti jam priparolitan personon, kiam tiu persono ne estas la subjekto de la antaŭa prop.(tiu lasta): Jakob alproksimiĝas al Isaak k tiu lin palpiŝ; li rakontis al sia edzino pri la maljuna viro k pri la stana soldato, kiun li sendis al tiuZ.
3 por esti la korelativo de rilativo: plej bone ridas tiu, kiu ridas la lastaZ; kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonojZ.
III- pron-e, anst. «la + subst. antaŭe menciita»: doktrino, apogita sur tiu de Platono; mi preferas la poemon de Lenau al tiu de Goeto.
Ekzemploj
[1] Ĉiu persono... devis, se tiu estis 6-jara aŭ pli, porti surbruste flavan stelon de Davido.[3]
  1. Pri aliaj arboj de tiu loko ni diros nur kelkajn vortojn.[4]
Frazaĵoj
  • ĉi tiu, tiu ĉi, tiu for
  • iu kaj tiu, tiu kaj tiu. Sintagmo uzata por eviti precizigi k elnombri serion da aferoj: novajn formojn oni devas doni kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke «la fundamenta formo estas tiu k tiu (malnova), sed en la literaturo plej ofte estas uzata la formo tiu k tiu (nova)»Z; (analoge) preĝu por mi, preĝu por tiu, edzino de tiu!B. ☞ tia-tia.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 268.
  4. L. L. ZAMENHOF. Bagateloj.