почка

El Vikivortaro

rusa[redakti]

 Substantivo[redakti]

Signifoj
[redakti]

1 burĝono (biologio) ŝvela volvaĵo de junegaj, disvolviĝontaj ŝosoj, folioj kaj eventuale floroj.
  • ◆ И вдруг стало свежо и бодро, как, будто вся земля сразу умылась, и небо засветилось, и все деревья запахли корой своей и почками. М. М. Пришвин, «Кладовая солнца.», 1945. j.
  • Kaj subite iĝis freŝe kaj vigle, kvazaŭ la tuta tero tuj lavis sin kaj la ĉielo eklumis, kaj ĉiuj arboj ekodoris je siaj ŝelo kaj burĝonoj. Miĥail Priŝvin. Trezorejo de la Suno. 1945.
2 nefro, reno (anatomio) organo, ĝenerale para, troviĝanta en la abdomena kavo de la vertebruloj, kaj servanta por elfiltri konsistaĵojn de urino el la sango.
  • ◆ После УЗИ она ободряюще улыбнулась, сказала, что сейчас сделает ему укол, что у него камни в почках. А. Н. Бузулукский, «Пальчиков // «Волга».», 2014. j.
  • Post ultrasono ŝi viglige ridetis, diris ke nun ŝi injektos lin, ke li havas gruzojn en la renoj. A. N. Buzlukskij. Palĉikov // "Volgo". 2014.
  • ◆ Мы с братом заболели скарлатиной: я с осложнением на почки и на лёгкие лежала дома, а брат в детской больнице. И. К. Архипова, «Музыка жизни.», 1996. j.
  • Mi kun frato malsaniĝis je skarlatino: mi kun komplikaĵoj ĉe la renoj kaj ĉe la pulmoj kuŝis hejme, kaj la frato en infana hospitalo. I. K. Arĥipova. Muziko de la vivo. 1996.
3 reno de besto, uzata kiel manĝaĵo.
  • ◆ Вы смешиваете печёнку с почкой: это две вещи разные! ― сказала Чиханова. И. А. Гончаров, «Май месяц в Петербурге.», 1891. j.
  • Vi konfuzas hepataĵon kaj renaĵon: tio estas du malsamaj aĵoj! ― diris Ĉiĥanova. Ivan Gonĉarov. Monato majo en Peterburgo. 1891.
  • ◆ Дело было за ихним завтраком: блюдо почек и четверть на столе, всё по форме. Д. Н. Мамин-Сибиряк, «Клад.», 1889. j.
  • La afero okazis dum lia matenmanĝo: plado da renoj kaj kvaronsitelo da vodko surtable, ĉio laŭ ordo. Dmitrij Mamin-Sibirjak. Trezoro. 1889.

Atributoj
[redakti]

fleksio de vorto почка
laŭ tipo 3*a
kazo sing. plur.
nom. по́чка по́чки
gen. по́чки по́чек
dat. по́чке по́чкам
akuz. по́чку по́чки
inst. по́чкой
по́чкою
по́чками
prep. по́чке по́чках


Substantivo, neanima, ina genro, 1-a deklinacio (tipo de deklinacio 3*a laŭ klasifikado de A.A. Zaliznjak).

Prononco
singularo: IFA /ˈpot͡ɕkə/ , pluralo: IFA /[ˈpot͡ɕkʲɪ/ 
Elparolo
singularo:
Sono :(lingvo -ru-)
(dosiero)
, pluralo:
Sono :(lingvo -ru-)
(dosiero)
Почка вербы [Burĝono de saliko].
Почка человека [Reno de homo].
Блюдо из печени [Renaĵo].
Hiperonimoj
[1] зачаток, о́рган
[2] о́рган
[3] мясо, еда
Hiponimoj
[1] семяпочка
Derivaĵoj
[1]
[2]
Deveno

Ĝi devenas de la slavona пъщька (obolus), posta etimologio malklaras; oni komparas ĝin kun la slovena реčkà (frukta kerno), реčèk (genitivo: реčkà; kerno de vinbero, frukto); kutime oni ligas ĝin al la la praslava *ръtj-. Max Julius Friedrich Fasmer. Russisches etymologisches Wörterbuch (Rusa etimologia vortaro)

Liter-reordigoj

Metagramoj

Esprimoj (parolturnoj)
[2] воспаление почек, искусственная почка, пересадка почки
Referencoj kaj literaturo