polvo

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wikipedia-logo-v2-eo.svgVikipedio enhavas artikolon pri: Polvo

Esperanto[redakti]

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo polvo polvoj
Akuzativo polvon polvojn
  1. Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disiĝantaj.
    La vento ĵetis al mi polvon da akvo.
    Mi havas alergion kontraŭ florpolvo.
    Polveto el pudro falis sur mian blankan robon.
  2. Tiaj eretoj el tero aŭ alia substanco al ĝi miksita, kuŝantaj sur la grundo aŭ levataj de la vento.
    La ĉaro ekveturis kaj leviĝis nubo da polvo.
    Ĵeti polvon en la okulojn.
    Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
    Kara, senpolvigu viajn ŝuojn.
  3. Tiaj eretoj, kiuj kolektiĝas kun malpuraĵoj en la domoj.
    Mi nun viŝas la polvon de sur la mebloj.
    La frato purigas la tapiŝon per polvosuĉilo.
    La breto estas polv(oplen)a, mi devas ĝin purigi.
  4. Restaĵoj de homa korpo.
    Nur polvo restis de li!
    Lia korpo dispolviĝis, sed memoro pri li restos por ĉiam.

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj

portugala[redakti]

Nuvola apps edu languages.pngPrononco
  • IFA /powvʊ/ 

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

Ununombro Multenombro
maskla genro o polvo os polvos
  1. polpo