ligi
Aspekto
| Ĉi tiu kapvorto estas en Listo de Swadesh. |
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | ligis | ligas | ligos |
| Adjektiva aktiva participo | liginta | liganta | ligonta |
| Adjektiva pasiva participo | ligita | ligata | ligota |
| Substantiva aktiva participo | liginto | liganto | ligonto |
| Substantiva pasiva participo | ligito | ligato | ligoto |
| Adverba aktiva participo | liginte | ligante | ligonte |
| Adverba pasiva participo | ligite | ligate | ligote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | ligi | ||
| Volativo | ligu | ||
| Kondicionalo | ligus | ||
| Elparolo |
- IFA: ˈligi
| Signifoj |
- fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno kaj simile, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon
- Limigi ies liberan agadon
- kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco
- kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj
- ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj
| Ekzemploj |
- [1]Mi ligis mian hundon per ĉeno.
- [1] Ni alligis la boaton al bordo.
- [2] La prelego ligis ĉies intereson.
- [2] Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
- [2]Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis.
- [3]Ligu la literojn en la skribado.
- [3]Li parolas sen senco kaj sen interligo.
- [3]Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj.
- [3] Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
- [4] Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo.
- [4] La raporto jam estas sendita al ĉiuj liganoj (anoj de la Ligo).
- [4] Ni kunligis niajn fortojn.
- [5]La ponto ligas du urbojn.
- [5]La ligilo al mia retpaĝo ne plu funkcias.
| Tradukoj |
|
|
| Referencoj kaj literaturo |
| Fontoj kaj citaĵoj |