celi
Aspekto
| Deveno |
| Elparolo |
- IFA: /ˈtseli/ , \ˈt͡sɛ.li\
| Signifoj |
- prepari pafon aŭ ĵeton, direkti sian rigardon aŭ armilon al celo kiun oni intencas trafi, alĝustigante la uzatan armilon aŭ pozicion de sia korpo
- Mi celis tro longe al la aŭto de la prezidento, kaj fine ne sukcesis ekpafi.
- direkti kritikon aŭ insulton al iu
- Vi ĵus diris "sencerbulo"! Ĉu vi celis min?
- direkti sian deziron, volon, agadon al io, kion oni volas atingi aŭ plenumi
| Kontraŭvortoj |
- [3] rezigni
| Esprimoj (parolturnoj) |
| Frazaĵoj |
- [1] celi kaj pafi
| Derivaĵoj |
- [1] celo, celdisko, celfendo, celglobo, celgrajno, cellinio, celobjekto, celpunkto, celtabulo, celtruo
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" celi- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "celi".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "celi"- La Simpla Vortaro, „celi“.