Kolombio

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Kolombio

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Nominativo Kolombio
Akuzativo Kolombion
flago de Kolombio
situo de Kolombio
Deveno
el la hispana vorto " Colombia " → es, siavice el la nomo de persono "Kristoforo Kolumbo"  (la plej frua eŭropa postvikinga ekvidanto de Ameriko)
  • La difina artikolo "la" uzendas se "Kolombio" troviĝas en la frazo pri difinita kvalito, difinita tempopunkto aŭ tempero, ekzemple: "la bela Kolombio". Neniu artikolo uzendas alimaniere.

Signifoj
[redakti]

  1. (lando) lando en la nordokcidenta parto de Suda Ameriko kun ĉefurbo Bogoto, limanta al Ekvadoro, Peruo, Brazilo, Venezuelo, Panamo, Pacifiko kaj Atlantiko
Mallongigoj
Kol.; aŭtaj platnumeroj, interreto: CO; olimpia: COL
Hiperonimoj
[1] Granda Kolombio, Ameriko, Sudameriko, regno, lando
Hiponimoj
[1] Amazono, Antjokio (aŭ Antioĥjo), Araŭko, Atlantiko, Bolivaro, Bojakao, Cezaro, Ĉefurba Distrikto de Bogoto, Ĉokoo, Gvajnio, Gŭavjaro, Kaldaso, Kaketao, Kasanareo, Kaŭko, Kordoba, Kundinamarko, La Gŭaĥira, Magdaleno, Metao, Narino, Norda Santandero, Putumajo, Kindio, Risaraldo, Sankta Andreo kaj Providenco, Santandero, Sukreo, Tolimo, Ujlao, Valo de Kaŭko, Vaŭpeso, Viĉado
Ekzemploj
[1] La 23a Kolombia Kongreso de Esperanto 2017 okazis en Honda, Tolimo, Kolombio.
Samsencaĵoj
[1] oficiale: Respubliko Kolombio
[1] kolombia nacio, la 32 departementoj, Mildkafujo, ironie: Frenezombio, Ĉibĉombio, historie: Antaŭkolumbejo, historie: Konkerejo, historie: Nova Granado, historie: Vicreĝlando Nova Granado, historie: Stulta Patrujo, historie: Granda Kolombio, historie: Respubliko Nova Granado, historie: Granada Kunfederacio, historie: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio
Frazaĵoj
[1] el Kolombio, en Kolombio
Derivaĵoj
[1] kolombia, kolombiano, kolombianino
Kolumbio
 

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo