Helpo:Dosiero
Alŝutado
[redakti]Dosieroj uzataj en la vikivortaro (bildoj, videoj, sonoj) povas esti alŝutataj al la komuna dosierdeponejo "Commons" (alŝuta paĝo, postulas ensaluton). Loka alŝutado apenaŭ utilus kaj pro tio estas malaktivigita (provu). Nuntempe neniuj dosieroj estas loke alŝutitaj (provu, provu).
Se paĝo uzas (transkluzivigas) dosieron kiu ne ekzistas tiam ĝi aperas en diagnoza Kategorio:Paĝoj kun rompita ligilo al dosiero (3 paĝoj). La kategorio estu malplena.
Plej uzatajn dosierojn listigas Special:Dezirataj dosieroj. Kvankam la titolo estas "Dezirataj dosieroj", temas fakte pri uzo de disponeblaj dosieroj, kiuj forestas loke sed ja haveblas ĉe la komuna dosierdeponejo "Commons".
Klopodo montri dosieron kiu iam ekzistis loke sed estas forigita: Wiki.png. Klopodo montri dosieron kiu neniam ekzistis loke: WIKI.PNG.
Permesiloj
[redakti]Ĉe vikipedio disponeblas ankaŭ loke alŝutitaj malliberaj dosieroj (ĉefe bildoj) sub "justa uzo". Tio iomete utilas en vikipedio, ekzemple por afiŝoj pri filmoj. En vikivortaro malliberaj dosieroj multe malpli utilus. El la faktoj ke loka alŝuto ne eblas, kaj "commons" malpermesas bildojn sub justa uzo, sekvas, ke "justa uzo" ne eblas en ĉi tiu vikio. Eblas uzi nur bildojn liberajn laŭ reguloj de "commons".
Alinomado
[redakti]Dosierojn ĉe "commons" eblas alinomigi, sed tio postulas apartan iomete altan rajton permane disdonita far la admimnistrantoj, do ne sufiĉas esti aŭtokonfirmita uzanto. Se okazas ke oni alŝutis dosieron kun malbona nomo, tiam, por minimumigi ĝenon:
- oni tuj petu alinomigon, "peto de alŝutinto de ĵus alŝutita dosiero" sufiĉas kiel pravigo
- oni nur post efektivigo de alinomigo ekuzu la dosieron
- oni ne petu forigon
- oni ne alŝutu saman aŭ tre similan dosieron denove sub alia nomo
Forigado
[redakti]Forigado de dosieroj ĉe "commons" postulas apartan altan rajton tie aŭ globale. Administrantoj de esperanta vikivortaro aŭ vikipedio ne aŭtomate rajtas forigi ĉe "commons". Se okazas ke oni neintence alŝutis dosieron kiun oni ne volis publikigi, tiam, por minimumigi ĝenon:
- oni ne paniku
- oni tuj petu forigon, "ne intencis publikigi, peto de alŝutinto de ĵus alŝutita dosiero" sufiĉas kiel pravigo
- oni paciencu, forigo tre probable okazos post kelkaj minutoj ĝis tagoj
Bildoj kaj videoj
[redakti]{{bildodek}}
Sondosieroj
[redakti]Legu paĝon Helpo:Sondosiero.