Diskuto:abio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Mi malfaris forigon de enhavo de la artikolo - https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=abio&diff=prev&oldid=1017115 - ĉar la artikolo entenis 322 vortojn, dum menciita por komparo artikolo en PIV - https://vortaro.net/#abio_kd - enhavas nur 172 vortojn, kio signifas ke teknike tio estas diferencaj artikoloj.
La enhavo de de parto "Signifoj" estas ĝustigita por eviti dubojn.
La forigo de tuta enhavo estis malprava. Va (🖋️) 06:08, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Vi malplravas. Taylor 49 (diskuto) 21:52, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rekreis la paĝon. Taylor 49 (diskuto) 22:03, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Vi ne rekreis la artikolon - vi simple ŝtelis kontribuojn de alia kontribuanto. Va (🖋️) 06:58, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Kial vi akuzas min nur pri ŝtelo ... ĉu vi ne konas la krimon murdo? Taylor 49 (diskuto) 21:30, 21 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ne akuzas - tio estas fakto pruvebla kaj jam multfoje pruvita per la protokoloj de la projekto. Mi nur konstatas. Ĉu vi demandas kial mi konstatas? Evidente, mi konstatas pro mi vidas.
Tamen via ŝtelado kadre de projekto ne estas krimo sed estas delikto, ĉar la uzkondiĉoj kaj aliaj normoj de la projekto, ĉi tie ne ekzistas la Krima kodo. Alia flanko de la problemo estas, ke kadre de la projekto vi ne estas civitano de iu ajn ŝtato konforme al leĝoj de kiu okazas la agoj, sed nur anonimulo prezentita per la konto ĉe la projekto.
Kaj kiel rilatas al la problemo de viaj agoj mia kono aŭ ne kono pri la krimo murdo ne gravas. Va (🖋️) 06:39, 22 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Nun estas vi, kara Vami, kiu persone enmetis pirataĵon: [1] el [2] (en la sekcio "Hiponimoj"). Taylor 49 (diskuto) 01:38, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Vi ne komprenas kio estas vortaro kiel verko, ĉar ne distingas diferencon enter arta verko kaj scienca aŭ esplora verko. La ekzemploj balzama abio (A. balsamea), blanka abio (A. alba), hispania abio (A. pinsapo) kaj skvama abio (A. squamata) ne estas inventoj de aŭtoroj de iu ajn El unu el eldonoj, konataj kiel PV,PIV,PIVS,NPIV:

"Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca", aŭt. Boirac, Émile, eld. Hachette, Parizo kaj Darantière, Diĵono, 1909-1911 (3 v.)
"Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1930 (517 p.)
"Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1934 (512 p.)
"Plena Vortaro De Esperanto" (Kvina Eldono), eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1956
"Plena vortaro de esperanto", aŭt. E. Grosjean-Maupin kaj aliaj, eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1960 (511+63 p.)
"Plena vortaro de esperanto kun suplemento", eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1964 (511 + 63 p.)
"Plena vortaro de esperanto kun suplemento", eld. Esperanto League for North Amer, 1980, ISBN-10:0685716058/ISBN-13:978-0685716052
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1970, Parizo (1299 p.) Google books
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Dua eldono), eld. Sennacieca Asocio Tutmonda, 1977 (1303 p.) Google books
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eld. French & European Pubns, 1981 (1303 p.), ISBN-10:082884674X/ISBN-13:978-0828846745, Google books
"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento", Sennacieca Asocio Tutmonda, 1987, Parizo (1350 p.), ISBN-10:‎2950243215/ISBN-13:‎978-2950243218, Google books
"La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto"/PIV2/PIV2002, eld. Sennacieca asocio tutmonda, 2002 (1265 p.), ISBN-10:2950243258/ISBN-13:978-2950243256, Google books
"Plena ilustrita vortaro de esperanto 2005"/PIV2005, Sennacieca Asocio Tutmonda, 2005 (1265 p.), ISBN-10:2950243282/ISBN-13:978-2950243287, Google books
"Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2020", Sennacieca Asocio Tutmonda, 2020, Parizo (1267 p.), ISBN-10:2952892237/ISBN-13:978-2952892230, Google books,

ĉar tiun informon ili prenis el biologiaj esploroj kaj la traduko ne povas esti aŭtora arta verko.
Krom tio, vi insultas ne nur min, sed ankaŭ estimatajn aŭtorojn de la vortaro PIV kaj estimatan organizon SAT, ĉar valorizas ilin per tio, kio ne ekzistas. Do, vi rekte mensogas. Va (🖋️) 09:03, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]