Saltu al enhavo

abio

El Vikivortaro
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
Kazo Singularo Pluralo
Nominativo abio abioj
Akuzativo abion abiojn
abio ĉe Sherburne National
Wildlife Refuge, Minnesota, Usono
Elparolo
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)
Vorterseparo
abi + o

Signifoj

[redakti]
[1] (planto) genro el la familio pinacoj (Abies) de pinglarboj, frukto de abio estas strobiloj/konusoj
[2] (vastasence) komuna nomo por abio kaj parencaj genroj (ekzemple, cugo, pseŭdocugo, piceo), ofte kiel komuna nomo por arboj uzataj en pluraj landoj kiel ornamaĵo ĉe Kristnaska festo (kristarbo, cedro, lariko, pino).
Deveno
el la latina vorto " abies "  la
Samsencaĵoj
piceo
Hiponimoj
balzama abio (Abies balsamea), el Kanado, kun ruĝaj, rezinkovritaj burĝonoj kaj kun pingloj similaj al tiuj de la blanka abio, sed karakterize aromaj kaj oblikve suprendirektaj;
blanka abio (Abies alba, Abies pectinata), el Eŭropo, kun obtuzapeksaj pingloj, kies suba flanko havas du blankajn striojn, kaj sidantaj laŭ du vicoj ambaŭflanke plataj, tiel formantaj kvazaŭ disigan mezan linion sur la ŝoso;
hispania abio (Abies pinsapo), el suda Hispanio, kun mallongaj, ne pikaj pingloj, formantaj sur la ŝosoj kvazaŭ tubobroson;
skvama abio (Abies squamata), el Ĉinio, kun oranĝa k rozete bruna ŝelo estiganta grandajn skvamojn paperecajn, volviĝemajn.


Derivaĵoj
abiaro[1], . Arbaro el abioj.
Vidu ankaŭ
cedro, cembro, cugo, deodaro, junipero, lariko, piceo, pinio, pino

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Abio
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof